en

*en¹


I- Prepozicio montranta:
  1. La lokon, interne de kiu estas io aŭ iu: mia onklo loĝas en Berlino; mi sentas min sana kiel fiŝo en akvo; mia koro tremas en mi; en malproksimeco oni ekvidis bluajn montojn; la infano kuris en la korto; la suno rebrilas en la klara akvo; (f) mia amo restas ĉiam en la limoj de la infana devo; (f) en tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
  1. La lokon, internen de kiu almoviĝas iu aŭ io: iri en teatron, meti ion en sian poŝon; la infano kuris en la korton; ĵeti en sakon; skribi en libron (Z); la birdo flugas en la ĉambron (Z); sablero falis en mian okulon; fali en kaptilon.
  1. La tempodaŭron, interne de kiu okazas la ago: tio estis en lundo matene (Z); mi parolos al vi en tempo pli oportuna (Z); en la venonta jaro mi vizitos Germanujon (Z); en la vintro oni hejtas la fornojn (Z); en malbona vetero (Z); dek horojn en la tago ŝi kudradis (Z); havi varman manĝon unufojon en tago (Z); en la daŭro de unu monato (Z).
    ĉe, dum, je.
  1. La tempolongon necesan por fari ion: legi libron en kvar tagoj; en momento la homo reviviĝis (Z); vi forgesos nin en ses monatoj (Z); en unu minuto li estus inter ili (Z).
  1. La staton, kiu karakterizas objekton: danĝere estas lasi lin plu en tia libereco (Z); la unua lernolibro [...] eliris en lingvo rusa (Z); la forto grandiĝas en premateco; mi vagis en granda mizero (Z); ili venis en granda nombro (grandnombre); lernigu la manieron, en kiu oni devas vivi inter ĝentilaj personoj (Z); paroli en alia maniero (Z); kien vi iras en tia izoleco?; en granda kolero; en konsento; en akompano kun iu; mia pulso en takto batas; malfermi la pordon en la plena larĝo (Z).
  1. Unu el la cirkonstancoj, inter kiuj fariĝas la ago: li kuris malsupren en (per) kelkaj saltoj; en (ĉe) la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon (X); en liaj okuloj (Z) (laŭ lia juĝmaniero, opinio); disflugiĝi kiel polvo en vento (Z); morti en turmentoj; en (je) la nomo de; ŝiaj haroj estis kunvolvitaj en (per) pezaj plektoj; en longaj girlandoj pendis mirindaj kreskaĵoj (Z); puntoj k bantrozetoj sin kunigis en mirinda bonordigita senordeco (Z).
    ĉe, laŭ, je, per.
  1. La finan staton de ŝanĝiĝinta objekto, la rezulton de aliiĝo: fendi ŝtipon en du partojn (B); li rompis la vazon en pecetojn; la fumo longiĝis en mirindajn fantomojn; kunpremi la manon en pugnon; traduki libron en alian lingvon; la korto per barilo estis dividita en du partojn; miloj da voĉoj kunfandiĝis en grandegan harmonion; la glacio forgutis en brilajn larmojn; la milito kondukis multajn en mizeron; lia malkaŝemeco aliformiĝis en arogantecon (Z).
    al.

RIM. 1, el 2.
  1. La aferon, kiun oni identigas al io aŭ iu: en la lingvo E. ni vidas la estontan lingvon helpantan de la mondo (Z); Marta rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis antaŭ kelkaj tagoj (Z); de la nuna momento ĉesu vidi en mi majstron (Z); tiam envenis la urbestro en propra persono.
  • II- Memstare uzata morfemo kun la senco 1 aŭ 2:
  • ena
    Interna.
  • ene (Z)
    Interne: ŝi portis skatolon kun ene birdo; mi sendas al vi ĉi-ene poemeton.
  • enigi
    Fari, ke iu aŭ io estu en io: ŝi enigis la manojn en siajn densajn harojn (Z); kiam ni sukcesis enigi en lian manon la libron (Z); kiuj decidis enigi tiun kadavron en nian domon? (Z); enigi radikojn en ekvacion; muziko, kiu povis enigi ĉiun en plej dolĉajn sonĝojn (Z); enigi datenojn en komputilon.
    penetrigi, enmeti.
  • enigo
    Ago enigi.
  • enigaĵo
    Io enigata, precipe signaloj en cirkviton aŭ datenoj en komputilon.
  • enigilo, eniga aparato
    [KOMPUTIKO] Flankaparato por enigi datenojn en komputilon, ekz. klavaro.
  • eniĝi
    Veni en la mezon de, penetri internen de: li havis la impreson, kvazaŭ li eniĝas en amason da neĝo (Z); oni ĉiam pli k pli eniĝas en eternan silenton (Z); (f) kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu (Z); gazetoj ne dezirantaj eniĝadi en la esencon de tio, pro kio ni batalas (Z).
    enmiksiĝi, intervena.
  • III- Pref. kun la sencoj 1 k 2 de la prep.:
    1. la libro enhavas 30 ĉapitrojn; la ĉambro entenis 40 personojn.
    1. engluti, enskribi, enblovi, enbrakigi, envicigi, enkasigi, enterigi, enloĝigi, enŝipigi, endormigi ktp.

  • -en/²
    [ZOOLOGIO] (-inae) Sufikso , per kiu oni formas la nomon de subfam., almetante ĝin al la nomo de ties tipa g.; ekz. la fam. de musteledoj estas dividita en subfam. de mustelenoj, al kiu apartenas la g-oj gulo, marteso, melo, mustelo k.a., k subfam. de lutrenoj, al kiu apartenas la g. lutro k.a.
    -ed, -ini/.

    en

    PMEG: [en]

    Esprimoj

    Mia onklo loĝas en Berlino.
    Meti ion en sian poŝon.
    En vintro, oni hejtas la fornojn.
    Legi libron en kvar tagoj.
    Ili venis en granda nombro (grandnombre).
    Morti en turmentoj.
    Fendi ŝtipon en du paretojn.
    De la nuna momento, ĉesu vidi en mi majstron.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    en,ena,enabismiĝi,enakviĝi,enamiĝi,enbalzamigi,enbati,enblovi,enboteligi,enbrakigi,enbrigadigi,enbuŝaĵo,enbuŝigi,enbuŝiĝi,encerbigi,enciklopediisto,encirkligi,encirkvitigi,encitozo,endanĝerigi,endentigi,endokigi,endormigi,endormiĝi,ene,enest(ad)o,enfakigi,enfali,enfalilo,enfalujo,enfendi,enferigi,enfermi,enfermiĝi,enfeŭdigi,enfiltriĝi,enflari,enfluejo,enflugi,enflui,enfluo,enfokusigi,enfoldigi,enfortikiĝi,enfosi,enfrostiĝi,enfroti,enfundiĝi,engasa,engastiĝi,engaĝi sin,engaĝiĝi,engipsigi,englaciigi,engliti,englitiĝi,englujo,engluti,engorĝigi,engreftiĝi,engresigi,engrimpi,enguti,enhaladziĝi,enhaveco,enhavi,enhavo,enhaŭta,eniga aparato,enigaĵo,enigi,enigilo,enigma,enigo,eningigi,enirejo,eniri,eniriro,eniĝi,enjekcia,enjekcio,enjungi,enkadrigi,enkaleŝiĝi,enkalkuli,enkalmiĝi,enkapigi,enkapsuligi,enkapti,enkarcerigi,enkarniĝi,enkasedigi,enkasigi,enkatenigi,enkaviĝi,enkazernigi,enkaĝigi,enkaŭstiki,enkeligi,enkestigisto,enketi,enklasigi,enklikiĝi,enklizaĵo,enklostrigi,enkolekti,enkonduki,enkonduko,enkorpigi,enkorpiĝi,enkotiĝi,enkrakisto,enkromosoma viruso,enkrusti,enkudriligi,enkuri,enkursigi,enladigi,enlanda,enlasi,enlistigi,enlitiĝi,enloĝiĝi,enmagazenigi,enmanigi,enmariĝo,enmarĉiĝi,enmarŝi,enmatrikuligi,enmeti,enmigr(ad)o,enmigri,enmiksi,enmiksiĝi,enmiksiĝo,enmurmuri,ennestiĝi,ennovaĵo,enoficigi,enoficiĝi,enosmozo,enpaki,enpaĝigi,enpaŝi,enpensa,enpersonigi,enpiki,enplanti,enplekti,enporti,enpotigi,enpoŝigi,enpoŝtigi,enpremi,enpreni,enpresi,enprizonigi,enprofundiĝi,enpuŝi,enradikigi,enradikiĝi,enrampi,enregistri,enretiĝi,enrigardi,enrompi,ensakigi,ensalti,enscenigi,enscenigisto,ensekretigi,enservigi,ensiligi,ensintezo,enskatoligi,enskribi,enskribiĝi,enskribo,ensorbi,ensorbiĝi,ensorĉi,ensorĉiteco,enspaci,enspezaro,enspezi,enspeziga,enspezo,enspiratoro,enspiri,enspiro,enstaligi,enstomakigi,ensuĉi,enteksi,enteksitaĵo,enteni,enteno,enteralgio,enterigi,enterigisto,enterigo,enterito,enteriĝi,entiri,entjera,entjereca,entombigi,entranĉi,entreprenejo,entreprenema,entreprenisto,entreprenkonsilio,entrepreno,entruda,entrudiĝanto,entrudiĝi,entrudulo,entute,entuziasma,entuziasmi,entuziasmigi,entuziasmiĝi,entuziasmulo,enveni,envenigi,enverŝi,enveturejo,enveturi,enviciĝi,envojigi,envolvi,enĉela reto,enĉerkigi,enĵeti,enĵetiĝi,enĵurnaligi,enŝalti,enŝele,enŝipiĝi,enŝlimiĝi,enŝlosi,enŝovi,enŝprucigi,enŝprucigilo,enŝteliĝi,enŝvebi

    El la Malnova Greka: ἐν (en); ἐνδον (interne); ἐντος (ene); ἐντερον (intesto)

    endemia, endemieco, endemiismo, endemio, endemiulo, , endocitozo, endokardio, endokrinologio, endokrinologo, endomorfio, endonukleazo, endoosmozo, endoplasma, endoplasmo, endorfina, endoskeleto, endoskopio, endotoksino, endo, endodermo, endogamio, endogena, endokarpo, endokrina, endorfino, endoskopo, endospermo, endotelio, endoterma, entero, enterobakterioj, enterokinazo, enterokojlito, enterokoko, enteropeptidazo, enteropneŭstoj, enterovakcino, entolomo, , entozooj

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    cirkonstanco
    ekstera
    el
    endo
    enmiksiĝi (eniĝi)
    interna
    interveni (eniĝi)
    je
    laŭ
    loko
    per
    stato
    tempodaŭro
    tempolongo
    ĉe

    Ankaŭ vidu:

    prefikso, prepozicio, rolvorto

    Iel rilatitaj:

    al apud bakterix cirkonstancx citozx daŭrx de deficitx ekster el endemix endodermx endogamix endogenx endokarpx endokrinx endomorfix endoplasmx endorfinx endoskopx endospermx endotelix endotermx endx enterokinazx enteropneŭstx enterx entolomx entx inter internx je kardix kojlx kokx laŭ lokx metx miksx nenie nuklex osmozx pensx peptidx per plantx poŝx prefiksx prepozicix rolx sakx skeletx statx tempx toksinx vakcinx venx veturx ĉe