iam

*iam

  1. En iu tute ne difinita tempo: morti iam vi ja devas (Z); se vi min iam portis en la koro, vivu (Z); el ĉiuj, kiuj iam min ĉirkaŭis, vi estas la plej brava (Z); kaj iam (de tempo al tempo).
  1. En difinita, sed ne precizigita, pasinta tempo: iam estis reĝido, kiu [...] (Z); iam ni estis amikoj, sed lia konduto fremdigis lin al mi.
  1. En malpreciza estonta tempo: kio vivas, necese devas iam morti (Z); mi ne povas esperi, ke li sukcesos; atingu min morto, se iam eĉ la ombro de sopiro min povos tiri al alia viro (Z); iam poste venos la venko (Z); iam mi faros ĝin, sed mi ne scias kiam.
  • RIM. 1 Kiam en la prop. estas jam ia nea vorto, oni uzas iam, laŭ la 12a regulo de la Fundamenta Gramatiko, sed evidente la kombino de tiu nea vorto kun 'iam' donas la signifon de 'neniam': li al neniu helpis iam (li neniam helpis al iu ajn); neniu iam ion aŭdis pri la najtingalo (Z); mi ekbruligos por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis (Z).
    RIM. 2 ĉar 'iam' povas rilati al kiu ajn tempo, ĝi povas en kelkaj okazoj esti dubasenca. Se la verboformo ne sufiĉas por forigi la dubon, oni povas laŭ la okazo aldoni al 'iam' la adv-ojn 'antaŭe' aŭ 'poste'.
  • iama
    De iu nedifinita tempo (praktike uzata en la senco de 'estinta'): iama oficiro (eksoficiro); iamaj bestoj, de longe malaperintaj.
    eksa.

    iam

    PMEG: [tabelvortojje-iam]


    adiaŭ. aĝo. antaŭ. ĉiam. jaro. juna. kalendaro. kiam. neniam. tempo. tiam.

    Iel rilatitaj:

    adiau anta aĝx eventx fojx frux jarx junx kalendarx kiam lastx neniam novx tempx tiam ĉiam