kalendaro

kalendar/o (1)

  1. Sistemo pri kalkulo kaj divido de la tempo: la Gregoria kalendaro (universale uzata); la Julia kalendaro (Z) (uzata en Ruslando ĝis 1918, ankoraŭ uzata de la ortodoksa eklezio kaj malfruanta nun je 13 tagoj rilate al la Gregoria); hebrea, islama, revolucia kalendaro; suna, luna kalendaro; reformo de la kalendaro.
    erao, olimpiado.
  1. Libreto aŭ tabelo, montranta la dividojn de la jaro laŭ sezonoj, monatoj, indikojn de festoj, eventoj ktp: fingra kalendaro (Z); poŝkalendaro; porĉiama kalendaro; reklama kalendaro, ŝirfolia kalendaro.
  • kalendara
    Rilata al kalendaro: la unua tago de la kalendara printempo (Z).
  • florkalendaro
    Tabelo, montranta la plantojn laŭ la ordo de ilia florado en la jaro.

    kalendaro


    Esprimoj

    Antaŭ tri jaroj.
    En la jaro 153 antaŭ Kristo la jarkomenco estis transigita al la unua de januaro rezulte de multnombraj korektoj, kiuj necesis pro la apliko de lunkalendaro.
    Formeti ĝis la grekaj kalendoj (prokrasti la aferon ĝis la tago de sankta Neniamo; ne ekzistis kalendoj en la greka kalendaro).
    Hodiaŭ estas sabato.
    Kiam vi forveturos?.
    Kiu dato estas hodiaŭ?
    Kiun tagon ni havas hodiaŭ?
    La dekan de septembro.
    La dua de septembro.
    La franca revolucio provis starigi novan kalendaron anstataŭ la Gregoria.
    La islama kalendaro komenciĝas ekde la elmigro de [Muhamado] al Medina en la jaro 622 post Kristo.
    Li maŝine, senhonte mensogas, kiel kalendaro, kiel gazeto, kiel funebra parolado.
    Mensogi kiel kalendaro.
    Nova Jaro.
    Oni posedas ankaŭ grandvaloran kalendaron, la Kalendaron de Coligny, eltrovitan en 1897.
    Post du semajnoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    florkalendaro,kalendara, kalendarlibreto, lunkalendaro, poŝkalendaro, sunkalendaro

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    gregoria kalendaro
    julia kalendaro
    kalendaro
    senfina kalendaro
    ŝirfolia kalendaro
    akvohorloĝo
    almanako
    antaŭtagmezo
    aĝo
    bracelethorloĝo
    brakhorloĝo
    dato
    datreveno
    diurno
    efemeridoj
    epakto
    erao
    ferio
    festo
    hodiaŭ
    horloĝo
    jarlibro
    jaro
    kalendo
    klepsidro
    kronologio
    labortago
    mateno
    monato: januaro, februaro, marto, aprilo, majo, junio, julio, aŭgusto, septembro, oktobro, novembro, decembro
    murhorloĝo
    naskiĝtago
    noktomezo
    posttagmezo
    poŝhorloĝo
    ripoztago
    sablohorloĝo
    semajno: lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo sabato dimanĉo
    sezonoj: printempo, primavero, somero, aŭtuno, vintro
    sunhorloĝo
    sunleviĝo
    superjaro
    taga eventlisto
    tagmezo
    tago
    vekhorloĝo

    Iel rilatitaj:

    Aprilx Aŭgustx Brumerx Decembrx Februarx Gregorix Januarx Julix Junix Lunx Majx Martx Novembrx Oktobrx Septembrx Sunx almanakx aĝx aŭtunx datx decembrx dimanĉx diurnx efemeridx epaktx erax eventx februarx ferix festx finx florx folix hodiaŭ horloĝx iam januarx jarx julix junix kalendx klepsidrx kronologix librx lundx majx mardx martx matenx merkredx monatx noktx novembrx okazx oktobrx poŝx primaverx printempx sabatx semajnx sezonx somerx tagx tempx vendredx vintrx ĵaŭdx ŝirx