sinkrona

sinkron/a

  1. (pp evolua fenomeno) Okazanta samtempe: la transiro de la ŝtonindustrio al la bronzindustrio ne estis sinkrona en la diversaj civilizacioj; (vs) sinkronaj tabeloj (prezentantaj sur pluraj kolumnoj la faktojn, okazintajn samtempe en diversaj landoj); [LINGVOSCIENCO] sinkrona studo de lingvo.
    sinoptika, diakrona.
  1. [ELEKTRO] Havanta la saman frekvencon kaj nulan fazan diferencon: sinkrona oscilo; (vs) sinkrona motoro, maŝino.
  • sinkroneco
    Stato de du sinkronaj fenomenoj: la sinkroneco de tiuj du religiaj movadoj estas tre signifoplena; sinkroneco de du horloĝoj.
  • sinkronigi
    1. Fari, ke du horloĝoj montru la saman, unuforman tempon.
    1. Fari, ke du teknikaj movoj okazu en unu sama tempo: sinkronigi la bildojn kaj sonojn en filmo; sinkronigi la rapidojn de du maŝinoj.
    1. [ELEKTRO] Fari la elektromovajn fortojn (de du sistemoj) sinkronaj.
  • sinkronigilo
    Aparato certiganta la sinkronecon de filmo.
  • malsinkroniĝi
    (pp elektra maŝino, filmo ktp) Perdi la sinkronecon.
  • postsinkronigi
    Aldoni al la jam registritaj bildoj sonojn aŭ parolojn.
  • sinkronoskopo
    Instrumento por montri, ĉu du maŝinoj aŭ movantaj partoj estas funkciantaj sinkrone.

    Iel rilatitaj:

    tempx