prokrasti

*prokrast/i (tr)


Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas: prokrasti la elektojn ĝis la fino de la jaro (B); ĝis klam vi prokrastos iri? (X); la regno prokrastis subskribi la traktaton; ne prokrastu ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ (Z); lia varmege sopirata kaj longe prokrastata reveno; la fondado de Ligo montriĝis tro frua kaj devis esti prokrastita (Z); prokrastita ne estas perdita (Z), ne estas forĵetita (Z).
  • prokrast (ad)o
    Transmeto de la plenumo de ago al alia tempo: tiu afero prokraston ne toleras; la advokato konsentis pri la prokrasto de la proceso; amikoj, kiujn mia longa prokrastado jam senpaciencigis (Z).
  • prokrastebla
    Tia, ke oni povas ĝin prokrasti: lia ruino estis neevitebla, eĉ ne prokrastebla.
  • prokrastilo
    [TEKNIKOJ] Tempumilo uzata por prokrasti agon: prokrastilo de fotografilo.
  • prokrastema
    Inklina al prokrastado: oni nomis Fabion la prokrastema.
  • senprokraste
    Tuj: li senprokraste haltigis la vagonaron por eviti katastrofon (B).

    prokrastx


    Iel rilatitaj:

    aferx atendx horloĝx memorx metx nun rapidx tempx