konsumi

*konsum/i (tr)

  1. Detrui iom post iom la substancon de io ĝis plena neniiĝo: fajro konsumas lignon; la ruĝa flamo konsumadis la foliojn de la arboj (Z); malsato konsumas lian forton (Z); (f) konsumi ies tempon per malsaĝa babilado (B); multe da tempo kaj energio estas vane konsumitaj per tiu lernado (Z); mi konsumos mian koleron sur ili (X); la eldonado de la revuo konsumas senreste niajn monrimedojn.
    cindrigi, elĉerpi, elspezi, pereigi, perdigi.
  1. Iom post iom detrui ion, prenante ĝian substancon por sinnutrado aŭ por persona uzado: konsumi kandelon, viandon, panon; konsumi sian antaŭan grason (Z) (vivi el sparitaĵoj); konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo (Z); konsumi la provizojn (B); oni jam konsumis multe da inko por klarigi tiun punkton; dum monarĥoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj [...] (Z); (abs) ĉevalo sin mem formanĝas, nutrate ĝi konsumas (Z).
    elsuĉi, foruzi, vori.
  1. Pereigi iun iom post iom per malrapida kaj konstanta senfortigado: li estis konsumita (lacega) pro lia kuro (B); konsumi sian koron per vanaj afliktiĝoj (Z); la envio konsumas lin; konsumata de la laboro, la malsano (B), la varmego (Z); konsumita vizaĝo, lia konsumiteco maltrankviligas la edzinon.
    lacigi, velkigi.
  • konsum (ad)o
    Ago de iu, kiu konsumas: tiu procedo estas neekonomia pro tro granda konsumo de energio; socio de konsumado (Vd konsumismo).
  • konsumanto
    1. Tiu, kiu konsumas vivrimedojn: la doganimpostoj ŝirmas la produktanton malprofite al la konsumanto.
    1. [EKOLOGIO] Heterotrofa vivulo, kies nutrado senpere (herbovoranto) aŭ pere (karnovoranto) de aliaj heterotrofuloj dependas de la unuavicaj produktantoj: animaloj estas konsumantoj; unuavica, duavica konsumanto.
      malkomponanto.
  • konsumiĝi
    1. Iom post iom perdiĝi, neniiĝi: vi ĝemos en la fino kiam konsumiĝos via karno kaj korpo (Z); li konsumiĝis kaj mortis (X).
    1. Iom post iom malaperi pro uzado: konsumiĝis la akvo de la felsako (X); la faruno en la vazo ne konsumiĝis (X).
    1. Iom post iom perdi siajn fortojn: konsumiĝi de malsano, de malĝojo, en vana serĉado, en duboj; orfigita animo silente konsumiĝas sopirante (Z); konsumiĝis de larmoj miaj okuloj (X).
      kadukiĝi, velki.
  • konsumismo
    Konduto de homoj en riĉaj landoj, konsistanta en la akirado de ĉiaj, inkluzive neutilaj, ofertataj varoj aŭ servoj.
  • forkonsumi
    Konsumi ĝis plena neniigo: la maŝinoj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn (Z) (de la laboristinoj); forkonsumi sian malamon sur iu (sin plene venĝi); la homoj estas forkonsumataj de envio kaj zorgoj (Z).
  • forkonsumiĝi
    Iĝi for konsumita: for konsumiĝis jam duono de la korpo (X).
  • ne konsumebla
    1. Tia, ke oni ne povas konsumi ĝin tutan.
    1. Tia, ke ĝi ne estas taŭga por nutrado.

    konsumx


    Iel rilatitaj:

    ablacix abstinx aĉetx aŭtarcix brulx fajrx farx forprenx manĝx pagx tempx