paroli

*parol/i

  1. (ntr) (iu) Uzi idiomon per la voĉorganoj: la floroj ja ne povoscias paroli! (Z); infaneto, kiu apenaŭ komencas paroli; en la tempo, kiam la bestoj parolis; paroli mallaŭte, flustre, forte; ekzistas tiaj homoj, kiuj parolas, antaŭ ol ili pensas (Z); se vi senfine parolos, de tio la poto ne bolos (Z).
  1. (iu) (tr) Esprimi senton aŭ penson per vortoj, uzante la voĉorganojn: paroli maljustajn vortojn (Z), sensencaĵon (Z), flataĵojn (Z); paroli klare (Z), malkaŝe (Z), flue (Z), kuraĝe (Z), intime (Z); ĉi tie oni parolas en E. (Z); ĉu vi parolas nian lingvon? (Z); paroli ruse (Z); en Svislando estas parolataj kvar lingvoj; paroli dolĉe en la orelon (Z) (flati); paroli al la delegitoj, antaŭ la kongreso; paroli al si mem (Z); per nia kor' parolas al ni dioj (Z); paroli por iu, por ia propono; per petegado parolas malriĉulo (X); mi parolas pri leono (Z); inter generaloj parolu pri bataloj (Z); (analoge) paroli per gestoj; de longe la historio plu ne parolas pri tiu gento; neologismoj, pri kiuj mi parolis en la antaŭparolo al la Fundamento (Z); (abs) koro tro plena-buŝo parolas (Z); tiele parolis Zaratuŝtro.
    aludi, deklari, oratori, proklami, prononci, raporti.
  1. (ntr) Konversacii: sed iru, parolu kun virino! (Z); ŝi ofendiĝas kaj tute ĉesas paroli kun mi (Z); buŝo kontraŭ buŝo Mi parolas kun li (X).
  1. (io) (ntr) Havi klaran signifon, esti signifoplena: la faktoj, la ciferoj parolas per si mem (B); mia pasintaĵo parolas por mi; ni ekzamenu la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono; tiaj rimedoj parolas pli al la sentoj, ol al la racio; ŝi rigardis nin mute, per parolantaj okuloj. [VIDU] elokventa.
  • *parolo
    1. Kapablo esprimi senton aŭ penson per artikigitaj vortoj: la parolo estis donita al la homo; subite senigita je la parolo; li estis tiel emociita, ke li perdis la parolon; al tiu portreto mankas nur la parolo; parolo estas arĝento, oron similas silento (Z).
    1. Plenumo de tiu kapablo: la prezidanto donis la parolon al la raportonto; rifuzi al iu la parolon; la parolo venas nun al vi; interrompi ies parolon.
    1. Unu aŭ pluraj vortoj, esprimantaj senton aŭ penson: trafi per la parolo rekte en la vizaĝon (Z); parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo (Z); montras parolo, kion cerbo valoras (Z); via parolo estas tute ne komprenebla (Z); lia parolo fluas dolĉe kaj agrable (Z); malamanto havas maskitajn parolojn (X); ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo (X); en lingvoj naturaj pri nenio simila povas esti parolo (Z); ne pri tio estas la parolo!; vi estas multe pli estiminda ol via parolo (Z).
    1. Serio da frazoj aŭ versoj pri difinita temo, direktataj al publiko: mi aŭdis, kiel vi unu fojon deklamis parolon (de dramo) (Z); li mensogas, kiel funebra parolo (Z); eble vi atendas de mi ion [...] palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj: tian parolon mi tamen ne povas doni al vi (Z); pri miaj kongresaj paroloj mi jam de longe intencas eldoni ilin en formo de aparta volumo (Z).
    1. Promeso, esprimita per vortoj: doni al iu sian parolon, ke [...] ; fidi ies parolon; kaptito laŭ parolo.
    1. Pervorta esprimado de penso, rigardata el gramatika vidpunkto: la rekta parolo, la nerekta parolo, la partoj de la parolo (Z) (diversaj kategorioj de vortoj).
      parolelemento, parolfiguro, parolturno.
  • parola
    Esprimata per parolo: parola ordono, promeso.
  • *parole
    En parola maniero: ni faris la kontrakton ne skribe sed parole (Z).
    buŝe, voĉe.
  • parolaĉi (Z)
    Paroli fuŝe, malagrable aŭ sensence.
  • paroladi (ntr)
    Ripete aŭ daŭre paroli: pri vi li tiel ofte paroladis! (Z).
  • *parolado
    1. Ripetita aŭ daŭra ago de iu, kiu parolas: lia hieraŭa parolo estis tre hela, sed la tro multa parolado lacigas lin (Z); al malsaĝulo ne konvenas alta parolado (X); mi ne diras eĉ vorton, ĉar per parolado mi nenion gajnos (Z); la Skitoj ne tre ŝatas paroladon (Z); permesi al iu paroladon en Ido la KKK ne havas la rajton (Z); (f) unu el la plej gravaj rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri ĝi en gazetoj (Z).
    1. Oratoraĵo: li eldiru la solenan malferman paroladon (Z); li komencis serion da publikaj paroladoj (Z); se la C.O. volus tuj presigi mian kongresan paroladon.
      diskurso, oracio.
    1. Konversacio: komencis la paroladon ia svatiĝanto (Z); el la parolado kun li mi konvinkiĝis, ke [...] (Z); sed kian paroladon inter princoj mi vidas! (Z).
  • *parolanto
    Tiu, kiu parolas: li estas bona parolanto (Z); parolanto semas, aŭdanto rikoltas (Z).
  • parolema
    Inklina facile, multe paroli.
  • parolarto
    Arto trafe kaj elokvente paroli.
    retoriko.
  • alparoli (tr)
    Direkti sian parolon al iu: la fremdulo senĝene min alparolis; fari alparolon al la studentoj.
  • antaŭparolo
    Akcesora antaŭa parto de iu parolado aŭ verko, destinita klarigi la temon, la celon, la metodon: la oficiro komencis sen ia antaŭparolo (Z); antaŭparolo liberigas de postparolo (Z); la antaŭparolo al la Fundamento (Z).
  • ĉirkaŭparolo
    Maniero de parolo, per kiu oni ne rekte, sed neprecize esprimas sian penson, penante kaŝi sian ĝenatecon per multo da vortoj.
  • *ekparoli (ntr)
    Komenci paroli.
  • *elparoli (tr)
    1. Prononci: malrapide elparolante ĉiun vorton kaj speciale akcentante (Z); la elparolado de la vokaloj devas esti nek tro longa, nek tro mallonga (Z); ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? (Z).
    1. Elfluigi la vortojn en propra maniero: lia elparolado estas tre rapida, hakata, hezitema.
  • fuŝparoli (tr)
    Malbone sin esprimi en difinita lingvo: li fuŝparolas kvinses lingvojn.
  • interparoli (ntr)
    Konversacii: oni multe interparolis en la kulisoj antaŭ la oficiala debato.
    intertrakti.
  • *interparolo, interparolado
    Konversacio: Georgo pensis dum la nokto pri tiu interparolo (Z); telefona interparolo; ili komencis inter si interparoladon (Z); por ke li ne povu aliĝi al la interparolado (Z).
  • kontraŭparoli (tr aŭ ntr)
    Oponi per parolo: en la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi (Z); vi povos ja en la kongreso libere kontraŭparoli (Z); tial mi ne volas ion kontraŭparoli (Z).
  • kontraŭparolo
    Kontraŭbatala argumento: kiam ni legas tiujn kontraŭparolojn, kiujn oni tiam faradis al Kolumbo (Z); sensencaj kontraŭparoloj (Z).
  • kontraŭparola
    Esprimanta kontraŭparolon: (f) ŝia rideto estis alia, ol matene, ne kontraŭparola al la malgaja esprimo de la okuloj (Z); ĉu estas fizike eble, ke ni mem de nia popra volo enkonduku tiujn ĉi reciproke kontraŭparolajn proponojn? (Z).
    (mem)kontraŭdira.
  • misparolo
    Nekonscia eraro en la parolo.
  • postparolo
    Parolo, postiranta verkon, por ĝin konkludi aŭ aldoni informojn, kiujn oni ne povis pli frue doni.
  • *priparoli (tr)
    Pritrakti ion per interparolo: por ke ni povu ĉion bone priparoli, mi intencas resti 56 tagojn (Z).
  • proparolanto
    Tiu, kiu parolas anstataŭe de iu aŭ favore al tiu: estu mia proparolanto antaŭ la reĝo!
  • reparoli (ntr)
    Denove paroli: kiu reparolas pri la afero (X).
  • senparola
    Ne dotita, ne provizita per parolkapablo: senparola besto; senparola filmo.
  • senparole
    Ne dirante unu vorton.
  • aŭdparolilo
    Movebla parto de telefono, per kiu oni aŭdas kaj parolas.
  • kuracparolo
    Magia formulo, per kiu sorĉisto pretendas kuraci: se mordis la serpento, sen kuracparolo jam ne utilas [...] (X).
  • laŭtparolilo
    1. Aparato, por laŭtigi la voĉon kaj aŭdigi ĝin pli malproksime.
    1. Aparato, transformanta la elektran kurenton en sonondojn.
      diafragma 5, aŭdilo.
  • nazparoli (ntr) (Z)
    Tiel paroli, ke la sonoj trapasas ĉefe tra la nazo.
  • pikparolo
    Moka, ofendeta parolo: la ordinara celpunkto de ŝiaj pikparoloj estis la kompatinda S. (Z).
  • ŝvelparolo
    Bombasta.
  • ventroparolisto (Z)
    Persono, kiu scias tiamaniere elparoli, ke ties voĉo ŝajnas deveni el alia loko.

    paroli


    Esprimoj

    Akcepti belajn parolojn por kontanta mono.
    Asociado de la ideoj.
    Blindigi iun per vortoj.
    Bone dirite!.
    Brila elokventeco.
    Cirkuligi kalumnion.
    Damaĝi ies reputacion.
    Direkti la interparolon, la konversacion al alia temo.
    Direkti sian parolon al iu.
    Diri al si en la pensoj.
    Diri ion pri iu al iu.
    Diri ion ĵete, rekte en la vizaĝon.
    Diri nen al ĉiu kaj al ĉio.
    Disporti malicaĵon.
    Doni sian honorvorton, vorton de honoro.
    Elpumpi, eltordi el iu sekretojn.
    Estu dirate je lia honoro, ke...
    Famo cirkulas.
    Fariĝi objekto, temo de klaĉo.
    Forpreni la vortojn, parolon de sur ies lango.
    Frakasa tono.
    Gargari nekompreneblajn vortojn.
    Gluti la vortojn.
    Granda frakaso en malgranda glaso.
    Gravigi bagatelojn.
    Havi bonan bekon.
    Havi klaran, konfuzan artikulacion (artikigi).
    Havi la vorton sur la pinto de la lango.
    Interrompi ies vortojn, parolon.
    Interrompi paroladon per aplaŭdoj.
    Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas.
    Konservu bone la sekreton.
    Konsumi ies tempon per malsaĝa babilado.
    Kunĉenado de vortoj.
    Kurigi, disvastigi famon pri iu.
    La blinda, entuziasmigita amaso.
    La impeto de lia natura elokventeco.
    La komuna saĝo, la homa sago diras al mi, ke.
    La konversacio saltis de unu temo al alia.
    La persvado estas la celo de ĉia elokventeco.
    La sekreto iel "tralikiĝis".
    La tuta urbo parolas nur pri tio.
    La vorto estis preta sur miaj lipoj.
    La vortoj venas flue kaj glate sur la lango.
    Lasi sin kapti per lertaj vortoj.
    Li komencis sian paroladon per sonoraj vortoj, frazoj.
    Li ne povas teni ĉe si sekreton.
    Li oratoras.
    Li parolas, kiom la vortoj povas torenti el lia buŝo.
    Li parolis du horojn sen notoj, adaptis siajn parolojn al la cirkonstancoj.
    Libere elverŝi sian koron.
    Malsigeli ies lipojn.
    Mencii ion preterkure.
    Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli.
    Mi rakontos ĉion laŭ ordo, laŭ kronologia ordo.
    Mia lango stumbladas.
    Ne interrompu vian konversacion pro mi.
    Ne lasu vin trompi per la brilo de liaj vortoj.
    Ne serĉi vorton en la poŝo.
    Notoj Nudigi, malkovri, malŝarĝi al iu sian koron.
    Oni devas eltiri per tenajlo el li la vortojn.
    Oni plu serĉas, kion li diris, kiam li finis paroli.
    Oratoraj efektoj.
    Paroli al si mem.
    Paroli kvazaŭ havante knelon en la buŝo.
    Parolo estas arĝenta, sed ora la silento.
    parolo(j) klara, hakata, klarbilda, maskitaj.
    parolon doni, rifuzi, interrompi.
    Pendi je la lipoj de iu.
    Perdi la fadenon de (en) la parolo.
    Perfidi sekreton.
    Populara oratoro, kiu scias interesi sian aŭskultantaron.
    Pri kiu afero li parolas ?.
    Profesia sekreto.
    Ripeti ĉion vorto post vorto.
    Rompi la glacion de la rigida konversacio.
    Saltadi el unua al deka (paroli sensekve).
    Se oni povas tiel diri.
    Se paroli sincere, mi devas diri.
    Sekreton de aliulo ne malkaŝu.
    Senvuale diri, ke.
    Sorbi ies parolojn.
    Streĉi la orelon.
    Subsigela sekreto.
    Temo, objekto de babilado.
    Tenado de sekreto.
    Teni konversacion.
    Teni la atenton de la publiko.
    Tiaaĵon ni neniam diris.
    Tio ne pravigas vin diri, ke...
    Tiuj vortoj venis el la plej profundo de la koro.
    Tondra voĉo.
    Tranĉi la orelojn.
    Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino kaj tiel la sekreto promenados sen fino.
    Virina lango buĉas sen sango.
    Vorto kiu sugestas alian vorton.
    Ĉu ne estas kiel mi diris al vi ?.
    Ĵeti miskrediton sur iun.
    Ŝajno trompas.
    Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.
    Ŝanĝi la temon.
    Ŝi estas la honto de sia familio.
    Ŝi ne transvivos tiun ĉi honton.
    Ŝiriĝis ŝia pensofadeno.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alparoli,antaŭparolo,aŭdparolilo,ekparoli,elparoli,fuŝparoli,interparolado,interparoli,interparolo,kontraŭparola,kontraŭparoli,kontraŭparolo,kuracparolo,laŭtparolilo,misparolo,nazparoli,parola,paroladi,parolado,parolanto,parolarto,parolaĉi,parole,parolelemento,parolema,parolfiguro,parolfilmo,paroli,parolo,parolsintezo,parolsono,paroltubo,parolturno,pikparolo,postparolo,priparoli,proparolanto,reparoli,senparola,ventroparolisto,ĉirkaŭparolo,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    paroli paroli parolanto interveno

    buŝe
    daŭrige
    laŭdire
    orele
    sekrete

    admoni
    adresi
    akcenti
    akcepti
    almozi
    almozpeti

    alsalti
    altiri
    alude peti
    aludi
    alvoki
    anonci
    apelacii
    apogi
    aprobi
    averti
    aŭdi
    aŭskulti
    babili
    babili
    balbuti
    baziĝi
    blagi
    blasfemi
    citi
    deklami
    deklari
    demandi
    deziri
    direkti
    diri
    ekzorci
    elaŭdi
    eldiri

    emfazi
    esprimi
    esprimi
    fajfi
    fanfaroni
    flustri
    formuli
    forpuŝi
    grumbli
    grumbli
    grunti
    humile peti
    incitadi
    informi
    insiste peti
    insisti pri
    instigi
    jure malpravigi
    kanti
    kartavi
    klaĉi
    komuniki
    konsenti
    konversacii
    krii
    krokodili
    kvesti
    laciĝi
    lamenti
    laŭforme peti
    lispi
    logi
    malakcepti
    malaprobi
    malkonsenti
    manifesti
    mencii
    minacordoni
    molesti
    monkolekti
    murmuri
    nomi
    obsedi
    oficiale peti
    oratori
    palavri
    pardonpeti
    peli
    petadi
    peti
    peticii
    plendi
    petskribi
    plendpostuli
    plenumi
    plorpeti
    postkuri
    postuli
    prediki
    premi
    prezenti
    preĝi
    preĝpeti
    prononci
    proponi
    rakonti
    raporti
    reklamacii
    repuŝi
    resendi
    respondi
    rifuzi
    ripeti
    sakri
    sendi
    servomiene peti
    serĉi
    sieĝi
    silenti
    stimuli
    sturmi
    substreki
    subteni
    svati
    temas pri
    turmenti
    voki
    ĉikani
    ŝajignori

    onidiroj

    akrigi la orelon
    klini la orelon

    akcento
    akĉento
    dialogo
    dungpeto
    favorpeta letero
    galimatio
    informpeto
    kandidato
    konversacio
    kunvoko
    oracio
    parola ordono, promeso
    prelego
    ultimato
    voko
    vorto
    voĉo

    ŝvelparolo
    sin turni al iu

    Ankaŭ vidu:

    diskurso, fonetiko, lingvo, retoriko

    Iel rilatitaj:

    admonx adresx advokatx afazix agx akcentx akceptx akĉentx alegorix almozx alofonx aludx anoncx antaŭ apelacix apogx aprobx artikulacix artx avertx aŭdx aŭskultx babilx balbutx bazx bildx blagx blasfemx bojx bombastx buŝx citx deklamx deklarx demandx dezirx dialogx diktx direktx dirx diskursx dolĉx donx ekzorcx elparolx emfazx esprimx fajfx fanfaronx festx fidx flustrx fonetikx formulx formx frazx galimatix grumblx gruntx homx humilx ignorx incitx informx insistx instigx interesx jurx kantx kaptx kartavx klarx klaĉx kolektx komencx komprenx komunikx konfuzx kongresx konsentx konversacix krix krokodilx kursx kurx kvestx lacx lamentx langx laŭtx librx lingvx lipx lispx logx manifestx mencix miksx minacx molestx murmurx nomx notx obsedx oficialx oracix oratorx ordonx palavrx pelx pensx peticix petx plendx plenx postulx predikx prelegx premx prezentx preĝx promesx prononcx proponx puŝx rakontx raportx reklamacix reklamx respondx retorikx rifuzx rigardx ripetx sakrx saltx satx saĝx scix sekvx sendx servx serĉx sieĝx silentx sincerx sonorx stimulx strekx sturmx surdx svatx teatrx temx tenx tirx tranĉx turmentx ultimatx verx vokx vortx voĉx ĉikanx