balbuti


I- (ntr)
  1. [medicino] Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante k ofte ripetante la silabojn: tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante.
    kartavi, lispi.
  1. Malfacile aŭ nedistingeble paroli: ili posedas la lingvon tre malbone k malfacile balbutas anstataŭ paroli flue (Z), Tadeo timis, balbutis, kiel antaŭ instruist' lernanto (G).
  • II- (tr)
    Diri, balbutante: la infano imite balbutas la simplajn vortojn (Z); li balbutis pardonpeton.
  • balbuto
    Io balbutita: lian balbuton neniu komprenis.
  • balbutado
    Ago, parolmaniero de iu, kiu balbutas: komparante ilian balbutadon kun la perfekta flua parolado de aliaj personoj (Z); (f) la balbutado de la kinoarto en la jaroj 1910-14.
  • balbutigi
    Fari, ke iu balbutu: lia fierega sinteno balbutigis la ambasadoron; fremdlingve balbutigi iun (Z).
  • balbutulo
    Homo, afekciata de balbutado.
    balbutx

    balbutx


    Iel rilatitaj:

    difektx dirx hakx kartavx lingvx lispx parolx ripetx