lingvo

*lingv/o

  1. [LINGVOSCIENCO] Sistemo de signoj, per kiu la homa sperto estas analizata kaj esprimata, diverse laŭ la homgrupoj, kaj kiu posedas du sistemojn de unuoj (morfemoj kaj fonemoj): lingvo estas pure kondiĉa signo de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale (Z); familia, etna, nacia lingvo; artefarita lingvo (Z); lingvo internacia (Z); la lingvo hispana (Z), franca (Z); en la lingvo E. ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo (Z).
  1. Subsistemo interne de lingvo, rigardata kiel karakterizaĵo de speciala grupo de individuoj aŭ de aparta fako: la komuna, scienca, teknika lingvo; la biblia, popola lingvo; la lingvo de la metiistoj, ŝtelistoj ktp; paroli per lingvoj (N) (
    glosolalio).
    idiomo, dialekto, ĵargono, slango, lingvaĵo 2.
  1. Iu signosistemo, kiu servas por komuniki informojn, esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de la bestoj; la algebra lingvo (
    gestolingvo); (f) la lingvo de la koro, de la rigardoj.
  1. [KOMPUTIKO] [MATEMATIKO] Difinita aro de signoĉenoj, ofte kun difinita signifo: formala lingvo (kontraste al homa lingvo); regula, kunteksto-nedependa lingvo; asembla lingvo.
  • lingva
    Rilata al lingvo (j): lingva dokumento, esploro, apartaĵo; Lingvaj Respondoj (de Z.); la Lingva Komitato (Z).
  • lingvaĵo
    1. Dirmaniero, esprimo propra al unu lingvo.
      idiotismo.
    1. Maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono k.a.: la malvarma lingvaĵo de la komisaro ĉiam perturbis sin (TE).
  • lingviko
    Lingvoscienco.
  • lingvisto
    Specialisto, kiu studas la lingvajn fenomenojn: konsiliĝu neniam kun lingvisto, konsiliĝu nur kun personoj kiuj havas filologian senton kaj havis multe da praktiko en E. (Z).
    filologo, poligloto.
  • lingvistiko (Z)
    Lingvoscienco.
  • interlingvistiko
    Scienco, kiu esploras la kondiĉojn lingvosciencajn, kulturajn kaj sociologiajn de komuna norma lingvo, uzebla en la internaciaj rilatoj.
    esperantologio.
  • metalingvo
    Konvencia lingvaĵo aŭ elementoj de lingvo, uzataj por priskribi lingvon, ekz. gramatika terminaro, leksikografiaj difinoj, vortoj kaj esprimoj, kiaj 'signifi', 't.e.' ks.
  • dulingva
    Prezentanta aŭ uzanta du lingvojn: dulingva surskribo, regiono.
  • dulingveco, lingvismo
    Stato de homoj, kiuj kapablas uzi egale du lingvojn. [VIDU] diglosio.
  • cellingvo
    Lingvo, en kiun oni tradukas.
  • esperantlingva
    Esprimiĝanta en E.: la esperantlingva gazetaro, literaturo.
  • fontlingvo
    Lingvo, el kiu oni tradukas.
  • franclingvano (Z)
    Persono, kies sola aŭ ĉefa lingvo estas la franca: svisa, belga, kanada franclingvano.
  • fremdlingva
    Prezentanta al persono lingvon fremdan al ĝi: bone kompreneble kaj tamen fremdlingve sonis la Dana devizo (Z).
  • gestolingvo
    Sistemo de komunikado per mansignoj, uzata de surduloj: ĉiu lando, regiono aŭ komunumo [...] havas sian propran gestolingvon (M).
  • helplingvo
    Lingvo, rigardata kiel helpanta la komunikadon en plurlingva situacio.
  • kaŝlingvo
    Sekreta lingvo.
  • maŝinlingvo
    [KOMPUTIKO] Lingvo, kiun rekte interpretas komputila aparato.
    asembla lingvo.
  • mondlingvo
    Lingvo destinita por tutmonda uzado.
  • planlingvo
    Lingvo, konscie kreita laŭ difinitaj kriterioj kaj destinita al uzado inter diverslingvaj homoj.
  • pontlingvo
    Lingvo, en kiun oni tradukas ion, poste plu tradukotan en alia (j)n lingvo(j)n.
  • plurlingva
    Uzanta plurajn lingvojn.
    poligloto.
  • programlingvo
    [KOMPUTIKO] Formala lingvo, en kiu oni skribas komputilajn programojn: altnivela, ordonema, deklarema, funkciema programlingvo.
    instrukcio, tradukilo.
  • psikolingvistiko
    Scienco kiu studas la parolan agadon el psikologia vidpunkto.
  • signolingvo (M)
    Gestolingvo.
  • socilingvistiko
    Scienco, kiu studas la rilatojn inter la fenomenoj lingvaj kaj sociaj.
  • tonlingvo
    Lingvo, en kies vortoj iuj silaboj havas tonon 6 kun leksika valoro.
  • unulingva
    Prezentanta aŭ uzanta nur unu lingvon.

    lingvo


    Esprimoj

    Bonvolu ripeti.
    Ĉu vi komprenas?.
    Ĉu vi parolas en Esperanto?.
    Dediĉi multan tempon al lernado de lingvo.
    Kion signifas tiu vorto?.
    Lingvo arta estas almenaŭ kvindek fojojn pli facila, ol ĉia lingvo natura.
    Mi ne komprenis vin.
    Parolu pli malrapide.
    Preni privatajn lecionojn pri la angla lingvo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    asembla lingvo, cellingvo,dulingva,dulingveco,esperantlingva, fontlingvo, franclingva,franclingvano,franclingvio, fremdlingva, germanlingva,germanlingvio, gestolingvo, helplingvo,interlingvistiko, kaŝlingvo,lingva,lingvaĵo,lingviko,lingvismo,lingvistiko,lingvisto,lingvo, lingvoscienco, maŝinlingvo, mondlingvo, nacilingva, planlingvo,plurlingva, pontlingvo, programlingvo, psikolingvistiko,serb(o)kroata lingvo, signolingvo, socilingvistiko,unulingva,Ĥamidaj lingvoj

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akĉento
    gramatiko
    regulo
    senco
    signifo
    artefarita
    kunfandema lingvo
    babilema
    parolema
    samlingva
    balbuti
    flue paroli
    kompreni
    lerni
    paroligi iun
    posedi lingvon
    prononci
    signifi
    studi
    traduki
    cellingvo
    fontolingvo
    interlingvo
    kaŝlingvo
    maŝinlingvo
    metalingvo
    mondlingvo
    pontolingvo
    programlingvo
    signolingvo
    universala lingvo

    dialekto
    idiomo
    ĵargono
    kreolo
    pinjino
    slango
    filologo
    klaĉulo
    fremda
    gepatra
    nacia
    patrina
    kulturo
    leksikono
    lernolibro
    teksto
    vortaro
    lingvofamilio
    lingvoscienco
    nivelo
    termino
    vorto

    Ankaŭ vidu:

    esperantismo. fonetiko. gramatiko. kompreni. komputi. lango. leciono lerni. libro lingvistiko. litero maŝino. matematiko. paroli. popolo. regulo scienco. senco signifi socio strukturo studi teksto traduki vero. vorto

    Iel rilatitaj:

    Babelx Bazikx Cirilx ablativx aferezx afrikansx akĉentx alfabetx alomorfx alveolarx ambigux amharx anaforx analogix antonimx aoristx aposteriorx artx asemblx babilx balbutx bantux barbarx celx dativx demotikx dialektx esperantismx facilx familix fandx filologx flux fonetikx fontx francx fremdx germanx gestx gramatikx helpx homx idiomx inter kaŝx klaĉx komprenx komputx kreolx kulturx landx langx lecionx leksikonx lernx librx lingvistikx literx matematikx maŝinx metalingvx mondx nacix nivelx parolx patrinx patrx pinjinx planx pontx popolx posedx programx prononcx psikx regulx samx sciencx sencx signifx signx slangx socix strukturx studx tekstx terminx tradukx universalx verx vortarx vortx ĵargonx