admoni


(tr)

  1. Instigi per parolo al la plenumo de ago aŭ devo: la instruisto admonis la lernantojn al diligenteco (Z); vi povas almenaŭ admoni ilin, ke oni pro singardeco uzu ne la vorton [...] (Z); oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn (Z); la policano admonis la popolamason disiri (B).
    instigi.
  1. Severe riproĉi, mal laŭdi pro malbona konduto: la instruisto admonas la lernantojn pro ilia maldiligenteco; mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas (Z); ne por hontigi vin mi tion skribas, sed por admoni vin (N).
    skoldi.

  • moraladmono
    Instigo al pli morala konduto.
  • admono
    Ago k vortoj de tiu, kiu admonas:
    1. per lerta admono alfluas la mono (Z); oni pli facile donas admonon ol monon; mian admonon, ke oni pli rapide laboru, oni ne obeis.
    1. al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono (Z); la admono de la juĝisto al la kondamnito por pli bona konduto.
  • deadmoni
    Instigi iun ne fari ion: deadmoni infanon legi romanaĉon; mi deadmonas vin de tiaj filmoj; generaloj asertas, ke la atombombo estas deadmona armilo.
  • Readmono (Z)
    [Biblio] La kvina libro de la Torao, en kiu Javeo denove admonas la Izraelidojn al sia servo.

  • Bonaj ekzemploj pli forte influas ol admonoj. Ĉiuj miaj admonoj nenion helpis. Efika admono. Patre admoni. Severa admono, averto. Ŝpari nek penon nek admonon.
    Afabla vorto pli efikas ol forto. Agi sub la influo de.. Brutale trakti iun. Doni al iu malgrandan averton, averton ne fari tion. Doni al iu moralinstruon, morallecionon. Doni virtan ekzemplon por iu. Eĉ stultulo tion scias. Elpensi, teksi, kulpi mensogon. Esti ĉe la limo de sia pacienco. Fari al iu bonan lavon. Fari belajn promesojn. Fari diablaĵojn hejme, stultaĵojn. Fari la kutimajn malsaĝaĵojn. Fari malhonestaĵon. Forĵeti konsilojn. Grumbli flanken. Havi blankajn manojn. Instrui al iu kiel paŝi rekte. Justa puno. Ĵeti, meti la kulpon sur, iun. Kia diabla petolulo. Konduki iun sur vojo malbona. Ludi la virtulon. Malobei. Mi bedaŭras mian severecon. Mi ne bezonu diri duafoje. Mi ne volas fari al mi aflikton pro, tio. Murmuri tra la dentoj, en sian barbon. Ne ami edifajn moralaĵojn. Ne atenti lian ploradon. Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. Perdi sian paciencon. Postuli bedaŭresprimojn. Preni ekzemplon de iu. Preta forspongi la pasintaĵon. Propeka kapro. Provi malgrandigi sian eraron. Pug vergi. Puni infanon per senigo de deserto. Puninda kulpo. Rigardu al mi en la okulojn. Sapumi al iu la okulojn. Senkore konduti. Severa sed justa. Skoldi. Tio estas (ne estas) mia kulpo. Tio kaŭzis al ŝi zorgojn kaj afliktojn. Tio ne helpos lin. Transpasi malpermeson. Vibrigi la internajn kordojn de la koro.
    pardoni. riproĉi.

    Iel rilatitaj:

    Torax avertx bastonx bedaŭrx dirx ekzemplx erarx esperx forgesx helpx honestx hontx infanx influx instigx instrux kolerx kondamnx kondutx konsilx kulpx laŭdx lecionx mensogx moralx obex paciencx pardonx parolx patrx permesx promesx punx riproĉx sapx saĝx severx skoldx stultx vergx vortx zorgx ĝentilx