instigi

*instig/i (tr)

Per ekscitoj kaj admonoj puŝi iun al ago: la oficiro instigis la soldatojn al rapida marŝo (B); instigi ĉevalon per vipo; instigi iun al batalo, ribelo, kontraŭstaro, pacienco; mi volas instigi vin bone prepariĝi por la venontaj diskutoj (Z); kia demono vin instigas, ke vi puŝiĝu tien, kien oni ne devas? (Z); farado de malbono al kio instigadis lia edzino (X); (f) motivoj, instigantaj min peti permeson (Z); al tiu esploro min instigis scivolemo; nur interesaj libroj instigas legadi kaj aĉeti; tiu homfratiga ideo fame instigadis min labori (Z).
agiti, impulsi, iniciati, inklinigi, inspiri, inviti, puŝi, stimuli.
  • RIM. Z. uzis iufoje tiun verbon kun senco tre proksima al tiu de 'eksciti' (ĉio instigis la imagon) aŭ 'inciti' (tiuj mallumaj demonoj konstante instigas homon kontraŭ homo).
  • instigo
    Ago de tiu, kiu instigas: agi laŭ ies instigo; sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for (Z); havi en la sango la instigon progresadi en ĉio brava (Z).
  • instiganto
    Tiu, kiu instigas: la instiganto de la komploto.
    aŭtoro, respondeculo.
  • instigilo
    Tio, kio instigas.
    motivo.

    instigi


    Iel rilatitaj:

    -ig admonx komencx parolx puŝx volx