dialogo

dialog/o (1)

  1. Interparolo inter du personoj, instancoj ks: inter ili komenciĝas la sekvanta dialogo (Z).
  1. Interŝanĝo de opinioj: dialogo inter registaroj.
  1. [BELETRO] Verko en formo de dialogo: la dialogoj de Platono.
    konversacio, diskuto. [VIDU] monologo.
  • dialogi (ntr)
    (pp pri du personoj ks) Interparoli.
  • dialoga
    [KOMPUTIKO] [TELEKOMUNIKOJ] Rilata al dudirekta elektronika sistemo de komunikado (ekz. telefono, kabla televido aŭ komputilo), kiu koncernas la ordonojn (ekz. por informoj aŭ komercaĵoj) aŭ respondojn (ekz. en opinisondo) de uzanto: dialoga televido.
  • dialogisto
    [FOTOGRAFIO] Verkisto de filmaj dialogoj.

    dialogx


    Iel rilatitaj:

    aŭdx parolx teatrx