lango

*lang/o

  1. [ANATOMIO] (lingua) Mola kaj tre movebla muskola organo, situanta en la buŝo, esenca organo de la gustumado, ĉefa ilo de la glutado k, ĉe homo, de la parolkapablo: hundo kun pendanta lango; ilia lango sekiĝas de soifo (X); moveti la langon laŭ la lipoj; kontraŭ kiu vi elŝovas la langon? (X) (moke); maldolĉa por la lango, sed saniga por la sango (Z); dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas (Z); [MEDICINO] elŝovu la langon!; ŝlima lango; langopinto, langopremilo.
  1. [KUIRARTO] Tiu sama organo, uzata kiel manĝaĵo: lango de bovo, ŝafo; fumaĵita, lardita lango; ŝafida lango kun madejro.
  1. Tiu organo, rigardata kiel sidejo de la parolkapablo: tiu granda homo [...] , lang' de saĝulo, man' de militisto (Z); mi havas nelertan langon (X) (mi balbutas); lango falsema (X), glata (X), mensogema (X), malpia (X), milda (X); kion koro sentas, lango prezentas (Z); lango miela (Z); mia lango-mia malamiko (Z); teni sian langon (Z); kateni sian langon en la buŝo (Z); ili retenis tion, kio jam ŝvebis ĉe ili sur la lango (Z) (estis elparolota); lia nomo estas sur ĉies lango (konata de ĉiuj).
    lipo 4, lingvo.
  1. Io simila al lango laŭ la formo aŭ la funkcio: kiel la lango de fajro formanĝas pajlon (X); langoj el fajro (N); lango de ŝuo (ledstrio fermanta aperturon ĉe la supro de ŝuo); [TEKNIKOJ] foldo kaj lango (elstara listelo en rando de unu tabulo, enŝovebla en la foldon de alia tabulo); lango de sonorilo.
  1. [BOTANIKO] Langeto 2.
  • langa
    Rilata aŭ apartenanta al la lango: [ANATOMIO] langa arterio (A. lingualis); profunda langa arterio (A. profunda linguae); langa kiso.
  • langi (ntr)
    Produkti efektojn per uzo de la lango (i.a. ĉe fluto).
  • langeto
    1. Malgranda lango: la langeto de katido.
    1. [BOTANIKO] Langetforma parto de la korolo de la floro de iuj asteracoj, i.a. de cikorio. SIN. lango 5.
      langetfloro.
    1. [TEKNIKOJ] Mallarĝa longforma peco el iu materio: langeto de hobojo; langeto de pesilo (montrilo de la vekto).
  • akralanga, falslanga
    Havanta akrecon, mensogemon.
  • bovlango
    Ankuzo.
  • hundlango
    Cinogloso.
  • lutlangeto
    [ELEKTRO] Mallarĝa metalpeco, al kiu konektiga drato aŭ konduktilo estas lutita.
  • serurlango
    Vd seruro.
  • terlango
    [GEOGRAFIO] Longa, mallarĝa strio de tero, kiu etendiĝas en maro aŭ lago.

    lango


    Esprimoj

    Bedaŭri sian diron.
    Gustoburĝonoj de la lango (papiloj).
    Kateni sian langon.
    Klaki per la lango.
    Kontraŭ kiu vi elŝovas la langon?.
    La lango estas vundanta sago.
    La vorto ŝvebas prete sur la lango.
    Lasi ion elgliti el la buŝo, de sur la lango.
    Malligiĝis lia lango.
    Montri moke al iu la langon (eletendi la langon).
    Ne serĉi vorton en la poŝo.
    Perlanga kuracado.
    Plenlango da lakto.
    REzigni la divenaĵon (enigmon).
    Spitmontri sian langon.
    Ĉu vi glutis la langon?

    Kelkaj kunmetaĵoj

    akralanga, bovlango, falslanga, hundlango, langa, langeraro, langetflorflora, langetfloro, langeto, langi, lango, lutlangeto, serurlango, terlango

    El la malnova greka γλὠττα (lango, lingvo)

    bugloso (bovolango), cinogloso, diglosio, epigloto, glosaro, glosektomio, glosino, glosito, gloso, glosofaringa, glosolalio, glosopterido, gloto, hiogloso, hipogloso, izogloso, poligloto,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    esti...
    babilema
    langofunkcia
    parolema

    babili
    diri
    divenrezigni
    gluti
    kisi
    kritiki
    manĝi
    montri
    paroli
    silenti
    soifi

    anatomio
    ankuzo
    buŝo
    dento
    forko
    gusto
    klaĉulo
    korpo
    lingvistiko
    lingvo
    lipo
    muskolo
    organo
    papiloj
    pinto
    senso
    serpento
    vorto
    voĉo

    Iel rilatitaj:

    anatomix ankuzx anĉx babilx bovx buŝx cinoglosx dentx diglosix dirx divenx epiglotx forkx funkcix glosektomix glosinx glositx glosofaringx glosolalix glosopteridx glosx glotx glutx gustx hioglosx hipoglosx izoglosx kisx klaĉx korpx kritikx lingvistikx lingvx lipx manĝx montrx muskolx organx papilx parolx pintx plankx poliglotx sensx serpentx silentx soifx vortx voĉx