kanti

*kant/i

  1. (ntr) Eligi voĉmodulatajn harmoniajn sonojn aŭ vortojn, aŭ por si mem aŭ antaŭ publiko: kanti de ĝojo, el la tuta gorĝo; kanti laste, duonvoĉe; malantaŭ la scenejo oni kantas (Z); Amelio kantas kaj ludas sur liuto (Z); kantu al ni el la kantoj de Cion (X); la paroĥanoj kantis el la preĝolibro (Z); facile estas danci, se la feliĉo kantas (Z); ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro (Z).
    deklami, reciti, zumi.
  1. (tr) Aŭdigi difinitan melodion aŭ muzike aranĝitan tekston: amikino kantas kanton pri l' espero (Z); li kantos al vi ĉiujn kantojn de la paŝtistinoj (Z); ŝi kantis tion al la malgranda knabo (Z); kanti arion, operon (Z); ili kantis al la rozoj, ke la belo [...] vivas eterne (Z).
  1. (ntr) (pp birdoj) Eligi sonojn aŭ kriojn harmonie modulatajn: la najtingalo kantis tiel ĉarme (Z).
    bleki, ĉirpi, kviviti, pepi.
  1. (tr) Prikanti: kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo!; mi kantos vian forton (X); la najtingalo kantis sian amdoloron (Z); mi volas kanti pri viaj verdaj arboj! (Z); (abs) amo kaj printempo igas la poetojn kanti.
    glori, honorigi, laŭdi.
  • *kanto
    1. [MUZIKO] Muzikaĵo por voĉoj, kun aŭ sen akompanaĵo.
      ario.
    1. Tio, kion oni kantas, teksto kaj melodio: la knabino ellernis kanton (Z); la kantoj fariĝos lamentoj en tiu tago (X); ekzistas malnova kanto pri herooj (Z); lulila (Z), sankta (Z), ama (Z), funebra (Z) kanto; amkanto; lulkanto (Z), mokokanto (Z), venkokanto; [BIBLIO] la Alta Kanto aŭ Kanto de kantoj (amkantoj).
      kanzono, himno.
    1. [BELETRO] Parto aŭ ĉapitro de epopeo, eposo ks.
    1. [BELETRO] Versa komponaĵo: la 'Libro de la Kantoj' de Heine.
  • kantaĉo
    Triviala kanto: buba kantaĉo (Z).
  • kantadi
    Daŭre aŭ ripete kanti:
    1. mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos (X); en la junaj miaj tagoj mi amadis kaj kantadis (Z);
    1. Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin (Z) (arion).
  • *kantado
    Ago de tiu, kiu kantas: ĉe la kantado pri la rozoj ŝi pensis pri siaj propraj (Z); la kantado de la patrino nerimarkeble restas en la menso de la infano (Z); komenciĝis la soleno per kantado; el lia buŝo sonis la kantado de meso (Z); de kantado senpaga doloras la gorĝo (Z).
  • kantaro
    Libroforma kolekto de kantoj.
  • kanteti
    Kanti per mallaŭta voĉo: kanteti por si mem (Z).
  • kanteto
    Mallonga, neserioza kanto: li trilas kanteton (Z).
  • kantisto
    1. Tiu, kiu profesie kantas.
    1. (f) Poeto.
  • kantarto
    Arto de la kantado.
  • *ekkanti, ekkanteti
    Komenci kanti: la najtingalo denove ekkantis (Z); ekkanti himnon; kaj malfermante la pordon ŝi ekkantetis ian francan kanton (Z).
  • forkanti (tr)
    Forpeli per sia kantado: vi forkantis de mia lito [...] la morton (Z).
  • kunkanti
    Kanti kun alia (j): la birdoj kantis kaj la konfirmitoj kunkantis (Z).
  • prikanti (tr)
    Glore aŭ pie rememorigi per kanto: la naturon [...] la poeto povas prikanti (Z); la rozoj pensis, ke la najtingalo prikantas sin mem (Z); mi prikantos vian nomon eterne (X); oni prikantos vin per plorkanto (X); la prikantanto de la grando kaj belo, Schiller (Z).
  • rekantaĵo
    1. Ripetata kanto: mi fariĝis mokataĵo por mia popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo (X).
    1. Refreno: 'Hu-u-u!' tia estis rekantaĵo de ĝia kanto (Z); (f) unu sola penso, kiu ripetiĝadis kiel rekantaĵo (Z).
  • ĉenkanto
    Senakompana voĉa kanono je la unisono.
  • dankokanto (Z)
    Religia kanto, por Dion danki.
  • furorkanto
    ŝlagro.
  • glorkanto (Z)
    Laŭda himno.
  • lulkanto
    Kanto por dormigi infanon.
  • majstroj-kantistoj
    En la germanaj urboj (14a-16a jc), poetoj, kiuj verkis kantojn laŭ tre severaj artreguloj.
  • notkanti
    Solfeĝi.
  • plorkanto
    Lamenta plenda kanto: Plorkanto de Jeremia (X); ĉesu do fine kun viaj plorkantoj, diris la papago (Z).
  • popolkanto
    Plejofte anonima kanto, kiu iĝis tradicia en difinita popolo.
  • solkanto
    Voĉa kanto aŭ kantpeco, kantata de unu sola persono, kun aŭ sen akompano.
  • sorĉkanto
    Mistera formulo, kantata de sorĉistoj.
  • Tirolkanto
    Kanto kun jodlaj partoj.
  • tremkanto
    Impreso de tremo, kiun oni intence donas ĉe iuj lokoj de kanto.
    tremsonoj.

    kanti


    akompani.Am-, lul-, venk-kanto.aŭdigi.ĉarme.Ĉenkanto je la unisono.Duopo de kantistoj.Endormigi per kantado.furorkanto.harmonio.Improvize kantistinon akompani per piano.kant'isto.kant'o, kanzono.kantaĵo.kantato.krio.Lulkanto: baj, baj, lu.melodio.Milita parado, preparado, ago, kanto.modkanto.moduli.Najtingalo kantas.najtingalo.noto.Perdiĝis granda poeto, kantisto.poemo.poezio.Prikanti ies gloron.Refreno (= rekantaĵo).rekantaĵo.sono.Ŝi kantis agrable sed ne ĉiam ĝuste.verso.voĉo.vorto.
    birdo. bleki. muziko. paroli.

    Iel rilatitaj:

    Anakreonx Bakĥx aedx almex aluatx antifonx antistrofx arix artx aŭbadx bardx baritonx barkarolx bekx birdx blekx blusx himnx kanzonx koncertx muzikx notx parolx preĝx teatrx voĉx ĉantx ĉastuŝkx