inciti

*incit/i (tr)

  1. Eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj ks: urson evitu, duonpatrinon ne incitu (Z); se vi povas, profitu, sed aliajn ne incitu (Z); abelujon ne incitu, amason ne spitu (Z); mi ne petos kaj mi ne incitos la Eternulon (X); por mi estis ĝojo inciti la hundon (Z); la incitita pastro ne lasis sin distri de siaj ideoj (B); sia konkurantino tre incitis ĝin kaŭze de tio, ke la Eternulo ŝlosis ŝian uteron (X); sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio (X); per siaj idoloj ili Lin incitis (X).
    ĉagreni, defii, provoki, turmenti.
  1. (evi) = eksciti: malbone kaŝita ŝteliston incitas (Z); inciti la fajron (Z).
  1. (evi) = iriti: ne incitu al mi la galon! (Z); la incitanta flaveco de la sabla dezerto (B); ŝi estas ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj (Z).
  • RIM. Oni ne uzu 'inciti' en la senco de 'instigi'.
  • incito
    1. Ago, per kiu oni incitas: lia kolero ekflamis pro ĉiuj incitoj de Manase (X).
    1. Stato de iu incitita: lia incito ne plu konis limojn.
  • incitado
    Ago de tiu, kiu longe incitas: Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, ol [...] (X); incitado de kolero kaŭzas malpacon (X).
  • incitegi
    Tiel inciti, ke oni estas pelata ĝis ekstremo.
  • inciteti
    Pikmoki, ŝerce ataketi: li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan, kiu lin amis el la tuta koro (Z).
  • incitiĝi
    Iĝi incitita: mi ne estas el tiuj homoj, kiuj incitiĝas pro nenio; malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema (X).

    inciti


    Iel rilatitaj:

    abomenx bolx parolx ĉagrenx