reklamo

reklam/o


Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon: tia fotografaĵo estus por nia afero granda reklamo (Z); danke la tre lerte uzatan reklamon, Volapük trovis multajn amikojn (Z); la reklamoj jam ne altiras (Z); neniu kuraĝos suspekti, ke li volas fari reklamon al la lingvo internacia (Z); reklamo ĉiam pagas.
[VIDU] reklamlumoj, reklampanelo.
  • reklami (tr)
    Anonci, rekomendi per reklamo; reklami konjakon, specon de cigaredoj; vidante la grandegan diferencon inter la lingvo E. kaj la reklamata Volapük (Z).
  • reklama
    Rilata al reklamo (j): reklama rimedo, afiŝo, kosto, buĝeto, filmo, panelo.
  • reklamado
    Daŭra, sistemeca uzado de reklamoj por difinita celo.
  • reklamaĵo, reklamilo
    ĉiu el la konkretaj rimedoj por reklami: tarifo de la reklamaĵoj por hoteloj; dissendi al ĉiuj klientoj reklamilon por rabata vendado. [VIDU] ŝildo.
  • ĉarlatanreklamo
    Tia parolado, kiun faras foira ĉarlatano.
  • pufreklamo
    Reklamo, troiganta la meritojn aŭ kvalitojn de la produktaĵo.
    tamtami, reklamindustrio.

    reklamo

    REVO: [reklamo]
    afiŝo.anonci.cirkulero.Fari bruan reklamon (per afiŝo, per afiŝhomo, prospektoj). flugfolio.katalogo.propagando.prospekto.reklamisto,reklamo.
    demandi. financo. gazeto. komerci. komerco. memori. paroli. radio. televido.

    Iel rilatitaj:

    afiŝx anoncx aĉetx banderolx brux demandx financx gazetx informx komercx memorx parolx radix televidx