anonci

(tr)
  • Oficiale sciigi al la publiko ion okazontan: anonci ĝeneralan amnestion, la finon de armistico, sian edziĝon; anonci siajn lastajn volojn; la polico anoncis, ke oni fine arestis la krimulon; [Biblio] novajn aferojn Mi anoncas (X); kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon! (X).
    raporti.
  • Publike sciigi per gazeto aŭ tiucela oficejo: i regale la kunvenojn de la grupo; S-ro X anoncas pri sia perdita hundo; la aŭtoroj, kiuj deziras, ke iliaj verkoj estu anoncataj pli ofte, devas sin turni al la administracio (Z).
    reklami.
  • Formale sciigi pri ies veno: se amasoj da kurieroj anoncas pri mia veno [...] (Z); bonvolu anonci min al via mastro; la kongresanoj devos sin anonci plej baldaŭ.
  • anonco
  • Formala aŭ oficiala sciigo: la anonco de la militdeklaro ĵetis perturbon.
  • Skriba sciigo al la publiko: anonco pri vendo de aŭtoraj rajtoj (Z); ĉu vi sendis al s-ro Trompeter la anoncojn de s-ro P.? (Z); komerca anonco: aperigi anoncojn en la gazetaro.
    avizo, afiŝo, rubriko.
  • anoncigi
    Fari, ke iu anoncu: anoncigi ion al iu per sendito (Z).
  • anoncisto , anoncistino
  • En la radiodissendoj, persono, kiu anoncas la titolojn de la muzikaĵoj, la nomojn de la prelegantoj ks.
  • En teatra revuo, aktoro, kiu anoncas la nomojn de la ludontoj de ĉiu skeĉo.
  • Oficisto, kiu faras laŭtvoĉe anoncojn sur la strato, en bazaro ktp: publika anoncisto (Z).
  • bonanonci (ntr)
    Fari anoncon pri io bona: la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj (X) (
    evangelio).
  • edziĝanonco
    Laŭleĝa aŭ laŭkutima anonco de edziĝo: estis farita pri ŝi edziĝanonco en la preĝejo (Z). 

    La kongresanoj devas sin anonci plej baldaŭ. Publikigi edziĝanoncon.
    afiŝo : granda folio (gluita sur muro) (por anonci okazaĵon); publika mesaĝo ie pendigita; afiŝi: diskonigi grandskale. akrediti. alarmo. anekdoto. anonc-, reklam-tabulo. anonci : diri, ke io okazos; formale aŭ publike sciigi. antaŭanonci. antaŭdiri. antaŭsciigi. atesti. avizi. aŭguri. citi. denunci : anonci iun ĉe polico., pro sia persona intereso. diri. disfamigi. diskonigi. disporti. edziĝanonco. elparolado. fibabilaĵo, pordistinaĵo. heroldi: antaŭanonci. heroldo : antaŭanoncanto;. indiki. informi. kandidato : iu, kiu anoncis, ke li volus esti elektita aŭ konsiderata por certa funkcio aŭ posteno; kandidati: esti kandidato; kandidatigi: proponi kiel kandidaton. klaĉi. komuniki. konfidi. konigi. konjekti. lerni. malkaŝi. Malkovri, anonci deficiton. malsekretigi. montri. novaĵo. nul : 0; nuligi: senvalidigi; malanonci. paroli. profeti. proklami. publici. publikigi: publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto.) por ke la publiko povu legi ĝin. rakonti. raporti. reklami : laŭde anonci al la publiko la bonecon de iu/io, la aĉetindecon de io. ricevatesto. ripetadi. riveli. rumoro pri lia morto diskoniĝas en la urbo. rumoro. sciigi. tamtami, tamburi, tamburini. transdiri. trumpeti. ve! : voko pro malfeliĉo; voko, anoncanta malfeliĉon. voki.
    famo . informi . paroli . reklamo .

    Iel rilatitaj:

    Anunciacix avertx avizx deklarx edzx famx informx komunikx montrx okazx parolx reklamx