citi

*cit/i (tr)

  1. Laŭ· vorte ripeti, skribe aŭ parole, vorton, frazon aŭ tekston, fragmenton de iu verko: por ekzemplo mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj (Z); la supre citita vorto.
  1. Aparte signi, montri iun aŭ mencii ion: citi ĉiujn nomojn estus nun afero tute ne ebla, mi nomos nur kelkajn el ili (Z); per antikvaj kantoj oni citas la nomojn de Cid k de Alhambra (Z); oni citas lin inter la plej grandaj pentristoj de lia epoko; mi povus citi al vi cent similajn okazojn!
  • citado
    Ago citi.
  • citaĵo
    Frazo, fragmento, nomo, kiun oni citas: via citaĵo estas malĝusta; vortaro el citaĵoj.
  • citilo
    [ TIPOGRAFIO] Signo, uzata duope por montri la komencon k finon de citaĵo: malfermi, fermi la citilojn; surliniaj, eksterliniaj citiloj; dustreka rekta citilo (Vd Figuro).
    apostrofo, haltostreko.
  • misciti
    Fari malĝustan citaĵon.
    citx

    citx


    Iel rilatitaj:

    TIPOGRAFIO apostrofx citatx ekzemplx fragmentx frazx librx mencix montrx parolx ripetx signx skribx tekstx verkx vortx