nomo

*nom/o

  1. Vorto, uzata por distingi objekton aŭ estaĵon disde aliaj: Adamo donis nomojn al ĉiuj bestoj (B); la nomoj de la literoj (Z); fiziko estas la nomo de la scienco mem (Z); nomo egala, sed esenco mala (Z); alforto, via nom' estas: virino! (Z); komuna nomo (signanta klason, specon de uloj aŭ aĵoj); propra nomo (Z) (signanta individue unu personon aŭ aĵon); nomoj de landoj (Z); geografiaj nomoj (Z).
  1. Ies propra nomo: oni donis al ŝi la nomon Helga (Z); li demandas min, kia estas mia nomo (Z); diru vian nomon (Z); la filo ĉe la bapto ricevis la nomojn Johano Kristoforo (Z); persona, familia, genta nomo; la elpensita lingvo, kiu havas la nomon E. (Z); oficiala permeso porti la nomon Filio de Espero (Z); mi vojaĝas sub la nomo Februaro (Z); prezenti sin sub falsa nomo.
    nomesprimo.
  1. Ies propra nomo, rigardata kiel esenco de la persono mem: kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! (X); Nelson kaj multaj grandaj nomoj tie ĉeestis; oni enmiksis lian nomon en tiu komploto; por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo (N); en nomo de l' ĉielo (Z); (analoge) en la nomo de iu (Z) (komisie de); salutu lin en mia nomo!; en nomo (laŭ konsidero) de la logiko (Z).
  1. Reputacio: unu fojon ŝtelis pomon, kaj perdis por ĉiam honestan nomon (Z); vivu, por savi mian nomon per rakonto de mia historio (Z); kia la homo, tia lia nomo (Z); li faris al si gloran nomon; malhonori la nomon de sia patro.
  • noma
    Rilata al la nomo: elektita per noma dekreto.
    nominala.
  • *nome
    1. Per la nomo: nun nia lingvo estas konata de la plejmulto de la publiko almenaŭ nome (Z).
    1. Efektive: mi bedaŭrinde ne revidos vin, nome mi devas forveturi morgaŭ; ni neniel povis kompreni, en kio nome konsistus la malfeliĉo por la homaro, se montriĝus, ke ne ekzistas jam plu nacioj (Z); ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas instrui (Z).
    1. Tio estas: al la lernado ni povas dediĉi nur parton de nia mallonga vivo, nome niajn infanajn kaj junulajn jarojn (Z); notu la konkludon, al kiu ni venis, nome: pli aŭ malpli frue lingvo internacia nepre estos enkondukita (Z).
  • nome de
    En la nomo de, t.e. agante anst. iu, kiel aŭ kvazaŭ ties reprezentanto: la ambasadoro salutis la kongreson nome de sia registaro.
  • *nomi (tr)
    1. Signi ion aŭ iun per distinga, kutime uzata vorto: ĉemizojn, kolumojn [...] ni nomas tolaĵo (Z); kiel oni nomas tiun ilon?; la arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo (Z); patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj (Z); (ironie) tio povas esti nomata vojaĝo! (Z); la tiel nomata progreso.
    1. Signi iun per lia distinga, kutima nomo: Johanon, Nikolaon [...] iliaj gepatroj nomas Joĉejo [...] , Niĉjo (Z); Roberto Fulton estas nomata tiu [...] (Z); urbo nomata Cidon (X).
    1. Signi iun aŭ ion per distinga kvalitesprima vorto: estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino (Z); ne nomu min reĝido, sed amiko! (Z); por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia (Z); nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas (Z); ĉiun pecon da tero okupis ia gento, nomis la landon sia propraĵo (Z); en tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo (X).
    1. Unuafoje doni la elektitan nomon: la gepatroj nomis sian filinon Margareto (B); la unua artefarita satelito estis nomita Sputnik.
    1. Mencii per preciza nomo: kroni la nomitaj tri personoj, estas ankoraŭ (Z) [...] ; jam en la nomitaj artikoloj mi diris (Z) [...] ; siatempe esprimas tempon, kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan (Z); en la malvirtoj ĵus nomitaj (Z); ni ne havas ankoraŭ personojn pli taŭgajn por la nomitaj oficoj (Z).
  • nomaĉi
    Nomi per malŝata nomo: mi ne permesos, ke oni nomaĉu min objekto! (Z).
  • nomanto
    [MATEMATIKO] Denominatoro.
  • nomaro
    Tabelo, listo de nomoj: nomaro de la akademianoj; mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la L.I. (Z).
  • nomiĝi
    Havi nomon, esti nomita: kiel ŝi nomiĝas?-ŝi nomiĝas Johanino.
  • nomumi (tr)
    Difini por iu posteno, ofico, rango: la ministro nomumis lin juĝisto; li estis nomumita ambasadoro; ricevi sian nomumiĝon al ia funkcio.
    promocii, enoficigi.
  • alnomo
    Aldona nomo, ofte priskriba aŭ aluda, kiun unu persono povas ricevi de siaj kunvivantoj, kaj kiu povas okaze iĝi hereda (ekz. Barbulo, Pipenbek, Holger la Dano (Z), Johanino la virgulino de Orléans (Z), Vilhelmo la silentema ktp).
  • alnomi
    Doni al iu alnomon: Rikardo, alnomata Leonkoro.
  • antaŭnomo
    Persona nomo, menciata antaŭ la familia.
  • dunoma
    (pp nomenklaturo) [BIOLOGIO] Tia, ke ĝi uzas du nomojn, genran kaj specian, por difini specion.
  • familia nomo
    Nomo komuna al ĉiuj membroj de unu familio (ekz. Zamenhof, Javal, Rossetti ktp).
  • persona nomo
    En diversaj landoj, nomo donata al infano ĉe naskiĝo, kaj uzata por distingi ĝin disde ties samfamilianoj (ekz. Johanino, Paŭlo kc).
  • fornomi
    Rifuzi al iu kvaliton, esprimitan per nomo: se vi tion faros, mi fornomos vin mia amiko.
  • kromnomo
    [HISTORIO] La tria aŭ kvara nomo de Roma civitano, esprimanta origine personan distingon (ekz. Cicerono, Afrikano ktp);
    alnomo, kaŝnomo.
  • laŭnome
    1. Uzante la nomon: ŝi saltis en iliajn brakojn, vokis ilin laŭnome (Z).
    1. Konsiderante nur la nomon: mi konas lin laŭnome; iu soldato, laŭnome Trufaldo, ŝtelis.
  • nenomebla
    Tia, ke oni ne povas tiun nomi: la nenomebla Dio (Z); objekto nenomebla en la ĉeesto de sinjorinoj.
  • samnoma
    Havanta la saman nomon.
    homonimo.
  • sennoma
    Ne havanta, aŭ ne surhavanta nomon: sennoma artikolo, poemo, letero; sennoma akcio.
    anonima.
  • alinome
    Se uzi alian nomon: Kornfeld, alinome Grenkamp.
  • baptonomo
    Kristana persona nomo.
  • familinomo
    Nomo de familio aŭ familia nomo de persono.
  • gentonomo
    [HISTORIO] Nomo de la gento 1, al kiu apartenis Romano, kaj kiu servis al li kiel familinomo (ekz. Julius, Tullius ktp).
  • kaŝnomo
    Nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran: la rusaj revoluciistoj, la francaj rezistantoj ĝenerale uzadis nur kaŝnomojn.
    pseŭdonimo.
  • loknomo
    Nomo, donata al iu loko.
    toponimio.
  • moknomo
    Nomo, aludanta ian pli-malpli ridindan econ de homo, kaj ofte iĝinta komunuza (precipe en fermitaj grupoj) (ekz. Kalvulo, la Straba, Lamkarolino (Z) ktp).
  • nombronomo
    Vd nombro.
  • patronomo
    Ies nomo, derivita de la persona nomo de ties patro kaj uzata en iuj landoj kiel parto de la oficiala nomo (ekz. ruse Antonoviĉ, islande Ragnarsson kc.).

    nomo


    Esprimoj

    Adamo donis nomon al ĉiuj bestoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alinome,alnomi,alnomo,antaŭnomo, baptonomo,dunoma, familia nomo, familinomo, firmonomo,fornomi, gentonomo, kaŝnomo, kromnomo, laŭnome, loknomo,nenomebla,noma,nomanto,nomaro,nomaĉi, nombronomo,nome,nome de, nomepiteto, nomesprimo, nomfesto,nomi,nomiĝi,nomo,nomplato,nomumi, patentnomo, patronomnomo, persona nomo, samnoma,sennoma

    El la malnova greka: ονυμα (nomo)

    akronimo, anonima, antonimo, homonimo, nomenklaturo, nominacio, nominala, nominativo, nomo, onomatopeo, pronomo, renomo, sinonim

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    esprimo
    familia, persona, propra nomo
    reputacio
    anonime
    nominala
    reprezentante (nome de)
    promocii (nomumi)
    enoficigi (nomumi)
    termino
    titolo

    Nomoj

    Abaso,Abelo,Aleksandro,Ampero,Antono,Arĥimedo,Aristofano,Aristotelo,Aviceno,Bahao,Banaĥo,Batuo,Beringo,Borelo,Buleo,Celsio,Ĉingisĥano,Ĉingiso,Dedekindo,Demetrio la Dona,Demetrio la Tesalonika,Demetrio,Dirako,Ejnŝtejno,Eneo,Epikuro,Erasmo,Ernesto,Esperanto,Eŭklido,Eŭlero,Falsa Demetrio,Farado,Farenhejto,Freŭdo,Galezo,Gaŭso,Georgo,Gotamo,Ĝoĉio,Hermito,Hevisido,Hieronimo el Stridono,Hieronimo,Hilberto,Homero,Jakobio,Jesuo,Johanino,Johano la Baptisto,Johano la Orbuŝulo,Johano,Ĵulo,Kabe,Kaloĉajo,Kalvino,Kartezio,Kelvino,Keplero,Konfuceo,Koperniko,Koŝio,Kulombo,Laplaco,Lebego,Leono,Lutero,Markso,Menceo,Muhamado,neĝulino,Nepero,Neŭtono,Nikolao,Odiseo,Omo,Ovidio,Paskalo,Pasteŭro,personoj,Pitagoro,Platono,Plinio la Juna,Plinio la Maljuna,Plinio,Rimano,Sergio,Sokrato,Ŝekspiro,Taleso,Teodoro,Uzbeko,Varingjeno,Vato,Vatto,Vergilio,Vitruvio,Volto,Zamenhofo,Zaratuŝtro.

    Iel rilatitaj:

    -ĉj Adamx Adolfx Adonaj Adonx Adrianx Agrikolx Agripx Ahasverx Ajaksx Albertx Alcestisx Aleksandrx Aleksio Alfonsx Alfredx Alicx Alix Amadex Amalix Ambrozix Anastazix Anatolx Angelikx Angelx Annx Anselmx Antonenx Antonix Antonx Apolonix Aristidx Armandx Artakserksx Atanazix Aĥajx Aŭgustx Aŭrelianx Aŭrelix Balduenx Baldurx Baltazarx Baptistx Barbarx Barnabx Bartolomex Baruĥx Bastianx Bazilx Beatricx Benjamenx Berenicx Bernardx Bertx Blazix Bonapartx Bonaventurx Bonifacx Boromex Brigitx Brunx Brutx Cecilix Celestenx Cezarx Ciceronx Cinnx Ciprianx Cirilx Cirx Dafnisx Dagobertx Damianx Damoklx Danielx Darix Davidx Debora Deborx Dejanira Dejanirx Demetrix Demostenx Denizx Dioskurx adresx akronimx altx anonimx antaŭ antonimx antonomazix baptx brutx cirx denominatorx epitetx esprimx familix festx firmx fratx gentx homonimx homx kaŝx krom laŭ lokx loĝx montrx nombrx nomenklaturx nominacix nominalx nominativx nomx oficx onomatopex parolx patentx patronx personx promocix pronomx proprx renomx reprezentx reputacix samx sinonimx subskribx terminx titolx ĉar ĉarlotx ĉj