respondi

*respond/i

  1. (tr) Demandite, diri: mi havas nenion por respondi (Z); mi havos, kion respondi al mia insultanto (X); li ne respondis eĉ unu vorton; li respondis, ke li konsentas; 'estus tre bele', respondis la filino (Z); (abs) kial vi ne respondas al mi? ĉu vi min komprenas? respondu! (Z); ili min vokos, sed mi ne respondos (X); la reĝo respondis al la popolo malafable (X); li respondis nur per insultoj. [VIDU] rajto.
  1. (tr) Reciproki per diro aŭ skribo: la redaktejo sendos al mi tiujn demandojn, kaj mi respondos ilin en La Revuo (Z); mi ricevis vian leteron [...] , kiun mi ne povis tuj respondi (Z); amaso da ne responditaj leteroj (Z); unuj respondas tiun ĉi demandon per absoluta 'jes' (Z); (analoge) respondi la pordon, la telefonon; respondi ŝipon (per salvo, resaluto).
  1. (al) Esti proporcie, simetrie akordita kun: la 1a de Januaro de la malnova rusa kalendaro respondas al la 14a de la nova; via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo (Z); la flankoj de la palaco bone respondas unu al la alia (B); la fortoj ne ĉiam respondas al la kuraĝo (B); homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed [...] (Z).
    konforma, kongrui.
  1. (pri, pro) Respondeci: ni ne respondas por la konvinkoj nek agoj de li (Z); ĉiu alia ideo, kiun tiu aŭ alia E-isto ligas kun la E-ismo estas lia afero pure privata, por kiu la E-ismo ne respondas; la ĉefo respondas pri la subuloj (B); la gazeto ne respondas pri la enhavo de la reklamoj.
  • respondo
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu respondas 1 kaj 2: kia demando, tia respondo (Z); kian respondon donis la mastrino al tiu sinjoro? (Z); ĉu vi donis al li jesan respondon aŭ nean? (Z); al via letero mi povas doni la sekvantan respondon (Z); la 'Lingvaj Respondoj' de Z.; (f) pri tio ĉi la historio donis jam perfekte trankviligan respondon (Z).
  • responda
    1. Prezentanta respondon: en mia responda letero mi diris, ke [...] .
    1. Prezentanta proporcian konformecon: ago responda por edziniĝo (Z); lia ago estas la plej responda por edziĝo (Z); ekzemplero, en kiu sur la responda loko li estos enskribinta la nomon (Z); tiuj informoj ne estas respondaj al la realeco.
    1. Portonta la sekvojn de sia aŭ aliula ago: pro ĉiuj maljustaĵoj la registaro estas responda antaŭ Tut-Eŭropa Tribunalo (Z); la E-ismo kaj la E-istoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj (Z).
  • respondado
    Agado de tiu, kiu faras respondojn: liberigi min de respondado pri diversaj demandoj (Z).
  • *respondeco
    1. Eco de aferoj, kiuj respondas inter si: rimo estas ia respondeco de sonoj.
    1. Sindevontigo porti la rezultojn de ago aŭ faro: demeti de unuj E-istoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj (Z); vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon (Z); estos bone, se vi formetos de vi la financan respondecon (Z); ĉefo devas konduki la armeon je sia propra respondeco (B); civila (aŭ: leĝa) respondeco (difinita laŭ la komuna juro); kontrakta respondeco (difinita de kontrakto).
  • respondeca
    Portanta respondecon: mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko (Z).
  • respondeci (pri)
    Havi la respondecon 2 de tasko, farita ago ks.
  • respondecigi
    Devigi iun porti la sekvojn de sia aŭ aliula faro.
  • respondeculo
    Tiu, kiu respondecas.
  • respondumo
    Respondeco 2.
  • interrespondi (ntr)
    Respondi 3.
  • priresponda
    Respondeca: mi estas priresponda prizorgantino de mia familio (Z).


    decidiga, definitiva, demandi, duba, firma, intermiksi, konfuzi, kontraŭdiro, kontraŭrespondo, konvinki, kritiko, malmilde, najli muta, nediskutebla, nekontraŭdirebla, nepra, obĵeto, plendo, pravigi, prezenti, protesto, rajto, reagi, reago, rebato, reciproki, refuto, reĵeti la pilkon, repliko, reprezalio, repuŝi, resendo, respondi, riposti, riproĉi, senkondiĉa, senkulpigi, solvo, sprita, trafa, tute klara, vigla,

    Iel rilatitaj:

    altx analogx demandx dirx diskutx dubx jes konfuzx kritikx parolx personx pravx prezentx rajtx respondecx solvx viglx ĝentilx