formo

*form/o

  1. Sensebla aspekto, kiun objekto prezentas ekstere: konstruo en formo de kvadrato; oni ne plu povis distingi la formojn de la objektoj; la globa formo de la tero (Z); ili aperis en sia homa formo (Z); feino, kiu prenis sur sin la formon de vilaĝa virino (Z); robo, kiu reliefigis ŝiajn formojn; sub la formo de anĝelo (Z); ŝparmonujo, kiu havis la formon de porko (Z); ĝi (ŝtipbatilo) faras sekve en maldelikata formo tion saman, kion la virgulino faras en formo delikata (Z); [SCIENCOJ] la korpoj prezentiĝas sub formo solida, likva aŭ gasa (
    fazo); geometria formo; sub la formo de triangulo; doni al io la formon de sfero; gramatikaj formoj (Z) (prezentitaj de la kazoj, tensoj ktp).
    aranĝo, fasono, figuro, tipo; perfekta 2, formgenro.
  1. [TEKNIKOJ] Formujo: en la formon fluis la ardanta metalo (Z).
  1. (f) Maniero, laŭ kiu iu afero evidentiĝas: la legendaj rememoroj akceptis la formon de fabeloj (Z); la unuan fojon ŝi eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe (Z); la hipokriteco, sub ĉiuj siaj formoj; ŝanĝi la formon de la registaro.
  1. Ekstera maniero, laŭ kiu oni agas, obeante difinitajn regulojn: li observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco (Z); akto redaktita en leĝa formo; estus bone, se mi estus prezidanto nur pro formo (Z); pro formo potenculon ni demandas (Z).
  1. Maniero, laŭ kiu oni esprimas penson, kontraste kun tiu penso mem: doni al banalaĵo originalan formon; la riproĉo estas prava, sed ĝia formo tro akra; la grandaj verkistoj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo (Z).
    formulado, formalaĵo.
  1. [MATEMATIKO] Reela aŭ kompleksa funkcio kun specialaj ecoj, ofte kun argumentoj el vektora spaco: lineara, dulineara, kvadrata formo.
  1. [BIOLOGIO] Sistematika unuo (forma, forma specialis), subdivido de vario, diferenca de la tipa vario pro tre malgravaj, tamen heredaj karakteroj. [VIDU] formgenro.
  • diferenciala formo
    [MATEMATIKO] formo de certa tipo, kies koeficientoj dependas de aliaj variabloj (sekco de ekstera produto de la kotanĝa fasko).
  • forma
    Rilata al formo: nur forma korekto.
    RIM. Tiu adjektivo estas ofte uzata kiel sufikso , kun la signifo 'havanta la formon de la objekto esprimita de la rad.': arkoforma, fadenforma, febroforma, fungoforma, ondoforma, pirforma, ventroforma ktp.
  • formi (tr)
    1. Krei, fari, estigi ion, donante al ĝi difinitan formon; aranĝi laŭ difinita formo: formi poton el argila tero (B); formi societon; la fluo formis profundan kavon; pro la multeco de la pasaĝeroj oni devis formi duan vagonaron; ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn (Z); formi al si juĝon pri io (Z).
    1. Konsistigi, estigi ion, alprenante al si ian difinitan formon; sin prezenti sub ia difinita formo: la vaporoj formas nubojn (B); la popolamaso formis longan vicon antaŭ la teatro; ĉe tiu loko la strato formas angulon; la bordoj de Nilo formis bulvardojn (B); la limon formis kanalo (B); la egipta popolo formis kvazaŭ unu personon (B); ĉenaĵo da moneroj, kiuj formis belan kolumon (Z); la dekstraj partioj formas tri grupojn en la Parlamento; la infanoj formis rondon ĉirkaŭ la patrino; formi kvadraton (sin ordigi kvadrate); floro, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj (Z).
      prezenti.
  • formado
    Ago de tiu, kiu donas formon al: formado de vazo, de solido, de verso, de kantrondo.
  • formaĵo
    1. (ark.) Formalaĵo: ili certe la efektivajn postulojn de Dio metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn (Z).
    1. Formitaĵo.
  • formanto
    1. Tiu, kiu formas: la formanto de la nova ministraro.
    1. [LINGVOSCIENCO] Bendo de harmonaj frekvencoj, karakterizanta parolsonon.
  • formigo (ark.) = formado: tiu opinio servos al mi kiel sperto por la definitiva formigo de mia ideo (Z).
  • formiĝi
    Estiĝi en difinita formo; ricevi ian formon: viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis (X); la tera globo formiĝis dum multe da jarcentoj (B); sub liaj fingroj la argilo formiĝis en vazon; el tiuj oficistoj formiĝis iom post iom la hereda aristokrataro (B); miaj infanetoj, pro kiuj mi suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi (N).
  • formiĝo
    Statŝanĝo de io, kio formiĝas: la formiĝo de fungoforma nubego karakterizas la eksplodon de atombombo; ĉe tiu reakcio, oni konstatas la formiĝon de precipitaĵo.
  • formitaĵo
    Io, kio ricevis formon: en ĝi (la urbo) estis videblaj similaj formitaĵoj kiel turoj kaj kupoloj (Z).
    formacio.
  • formilo
    Aparato, servanta por doni formon al io: formilo por ĉapelo, por ŝuoj.
  • formujo
    Ujo, en kiu io mola ricevas formon: formujo de fromaĝo.
    muldilo.
  • deformi
    Doni formon, kiu malproksimiĝas de la normala: la pluvo deformis la ĉapelon; deformi risorton. [VIDU] distordi.
  • deformebla
    Tia, ke oni povas ĝin deformi.
    elasta, cedema, fleksebla.
  • misformi
    Doni al io malbonan, difektan formon, for de la primitiva: la sufero misformis lian vizaĝon; denaska misformo de la vertebraro.
  • praformo
    La origina formo de io: praformo de vorto, de organo.
  • reformi
    1. Doni alian, pli bonan formon al io, ordinare penante reveni al la primitiva formo: Lutero volis reformi la kristanismon; reformi regularon, la socion; por la okazo, se la plimulto trovos, ke la lingvo devas esti reformita [...] l; la uzado de la reformita dialekto (Z); la reformita religio (protestantismo); la reforminto de la Benediktana ordeno.
    1. Retroformi.
  • reformo
    Pli bona formo donita al io: se kelkaj reformoj estos trovitaj necesaj ili estos sankciitaj (Z); kiu havas la rajton fari reformojn en E.? (Z); miaj reformaj intencoj (Z); la rivero de la reforma agitado (Z).
  • reformado
    Ago de reformanto: la reformado de la puna juro, de la mallibereja sistemo.
    Reformacio.
  • reformemo
    Inklino al reformoj: la sola rimedo kontraŭ tiu ĉi reformemo (Z).
  • reformismo
    Sistemo, laŭ kiu la transformado de la socio al pli granda justeco povas efektiviĝi per reformoj en la kadro de la institucioj aktualaj, danke al novaj leĝoj.
    revoluciismo.
  • reformisto
    1. Tiu, kiu volas fari reformojn: se la reformistoj elprovus siajn reformojn, ili baldaŭ vidus, ke la plej granda parto neniam plaĉas al aliaj (Z); reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj (Z).
    1. Partiano de la reformismo.
  • retroformi
    Redoni la antaŭan formon: per aldono de varmo oni povas retroformi la deirsubstancon.
  • senforma
    Prezentanta nenian difinitan formon: en la komenco la tero estis senforma kaj dezerta (X); tiu projekto estas ja senformaĵo.
    amorfa.
  • transformi
    1. Fari konsiderindan ŝanĝon en la formo, la eksteraĵo, la karaktero de: barbo povas transformi homon ĝis nerekonebleco; dek jaroj en Hindujo transformis lin morale kaj fizike; ĉio iom post iom transformiĝas en la mondo; la tonoj de la diskantulo transformiĝis en najtingalojn (Z).
    1. [ELEKTRO] ŝanĝi la tension aŭ kurenton en cirkvito de alterna kurento, ekz. per transformilo.
  • transformo
    [MATEMATIKO] Matematika operacio, speciale aplikata al funkcioj, vektoroj aŭ operatoroj: furiera, laplaca transformo.
  • transformado
    1. Ago de transformanto: transformado de la socio, de koordinatoj; [ELEKTRO] rilatumo de transformado (kvociento de la tensio aŭ kurento ĉe la primaraj klemoj de transformilo per la tensio aŭ kurento ĉe ties sekundaraj klemoj).
    1. [BIOLOGIO] ŝanĝo de la genaro de ĉelo per enmeto en ties kromosom (ar)on de fremda peco de DNA.
      transdoni, transgena, manipuli, mutacio.
  • transformaĵo
    [MATEMATIKO] La bildo de objekto per transformo.
  • transformiĝi
    Alpreni alian formon.
  • transformiĝo
    Aliformiĝo.
  • transformilo, transformatoro
    [ELEKTRO] Aparato kun du fiksaj bobenoj, plej ofte sur komuna fera kerno, por ŝanĝi la tension de alterna kurento: laŭ la formo de la magneta kerno oni distingas kernotipajn, ringotipajn kaj ŝeltipajn transformilojn; laŭ la aranĝo de la volvaĵoj oni distingas diferencialajn (aŭ kompensajn) transformilojn kaj aŭtotransformilojn (parto de la volvaĵo estas komuna al la primara kaj sekundara cirkvitoj).
  • adapta transformilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Transformilo, uzata por adapti impedancojn, kio limigas la difektojn en transsendo de signaloj.
  • instrumenta transformilo
    [ELEKTRO] Transformilo, kombinita kun instrumento por mezuri altan tension aŭ egan kurentintenson.
  • transformismo
    [BIOLOGIO] Scienca teorio, kiu celas klarigi la diferenciĝon de la specioj de vivuloj per transformiĝo de primitiva tipo, kiu dum jarmiloj evoluadis, adaptiĝante al la medio.
    evoluismo, mutaciismo.
  • transformisto
    Adepto de la transformismo.
  • aliformigi
    Doni alian formon al: tre volonte ŝi sian duonfilinon aliformigus en sovaĝan cignon (Z); mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn (Z); nokta mallumo, kiu maltrankvilecon aliformigas en timegon (Z); ni scios, kiu povas juĝi pri la Regularo kaj aliformigi ĝin (Z); estas dezirata, ke tiaj aliformigoj (de vorto) estu farataj nur en okazo de efektiva neceso (Z).
    ŝanĝi, metamorfozi, aliigi.
  • aliformiĝi
    Ricevi alian formon: en la sama momento ĝi aliformiĝis en plej belan reĝidinon (Z); niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron (X); malkaŝemeco aliformiĝis en arogantecon (Z); senĉesaj aliformiĝoj prezentigadis antaŭ ŝiaj okuloj (Z); la lasta tago, la sankta tago de la aliformiĝo (Z).
  • diversforma
    Prezentanta diversajn formojn: fluis la riveroj inter la velure-verdaj junkoj kaj super la diversformaj ŝtonoj (Z); vasta kaj diversforma utilo de nova akiro (Z); agrablaĵoj, per kiuj li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al ŝi (Z).
  • duforma
    [SCIENCOJ] Ekzistanta sub du formoj.
  • formeco
    [SCIENCOJ] Eco de substancoj aŭ organismoj duformaj: [GEOLOGIO] [FIZIKO] duformeco de substanco (kiu posedas du formojn, ekz. nekristalan kaj kristalan, aŭ du kristalklasojn); [BIOLOGIO] seksa duformeco (la du seksoj diferencas laŭ eksteraj karakteroj, ekz. ĉe homo, multaj birdoj).
  • duformismo
    [SCIENCOJ] Fenomenaro rezultanta el duformeco.
  • milforma
    Prezentanta tre multajn formojn: milforma malĝojo (Z).
  • plenforma
    Prezentanta ĉiujn necesajn formojn, por esti perfekta, kompleta; meritanta sian nomon: pri tio mi havis kun la reĝo plenforman disputon (Z); pro granda sopiro ĝi havis plenforman ŝeldoloron, kaj ŝeldoloro por arbo estas kiel kapdoloro por ni (Z); plenforme organizita komunumo de liberkredantoj (Z); la koro fariĝis plenforme bulo da glacio (Z); supre (de la arbo) kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno (Z).
  • plurforma
    [SCIENCOJ] Ekzistanta sub pluraj formoj.
  • plurformeco
    [SCIENCOJ] Eco de substancoj aŭ organismoj plurformaj: [GEOLOGIO] [FIZIKO] plurformeco de substanco (kiu posedas plurajn formojn, ekz. plurajn kristalklasojn); [BIOLOGIO] gendevena plurformeco (pri sp. prezentanta plurajn formojn de individuoj laŭ karakteroj regitaj de genoj).
  • plurformismo
    [SCIENCOJ] Fenomenaro rezultanta el plurformeco.
  • unuforma
    1. Prezentanta nur unu formon: al tiu propono ni ĉiuj devas fari unuforman respondon; la muroj estis tute unuforme blankigitaj (Z).
      egala, unutona, senŝanĝa, nevaria. [VIDU] uniformo.
    1. [FIZIKO] (pp movo) Havanta konstantan rapidon: neakcelata korpo moviĝas unuforme.
  • unuformeco
    Eco de io unuforma: unuformeco de stilo (Z).
  • belforma
    Prezentanta belan formon: Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa (X); mallonga, belforma vesteto (Z); belforma kapo (Z).
  • energitransformilo
    [FIZIKO] Aparato aŭ organo, kiu transformas enigitan energion en eligitan energion alispecan: mikrofono estas energitransformilo, kiu transformas akustikan energion en elektrajn signalojn.
    konvertoro.
  • izoltransformilo
    [ELEKTRO] Transformilo, lokita inter du alternkurentaj cirkvitoj, por izoli unu de la alia.
  • karesformo
    Formo de persona nomo, uzata por esprimi tenerajn sentojn aŭ familiarajn rilatojn.
    ĉj/, nj/, et/.
  • kultivoformo
    [AGRIKULTURO] Infraspecia taksono de kultivplanto, ofte ne tre klare difinita laŭ la taksonomia skalo, ricevita per selektado: la 'Belle de Boskoop' estas konata kultivoformo de pomo, 'Bintje' de terpomo. SIN. kultivaro.
    kultivvario, raso 2.
  • longforma
    Havanta formon pli longan ol larĝan: longforma skatolo (Z), marĉeto (Z).
    oblonga.
  • miksforma
    Prezentanta multajn miksitajn formojn: la nova miksforma mondo, kiu leviĝis antaŭ ŝi (Z); kia miksforma vigleco! (Z).
    bunta.
  • ondoformo
    [FIZIKO] La formo de la kurbo, kiu montras la momentajn valorojn de alterna kvanto ĉe ĉiu momento dum ciklo.
  • stadiformo
    La formo, responda al stadio: [BIOLOGIO] gastrulo estas stadiformo; [ASTRONOMIO] ruĝa giganto estas malfrua stadiformo de stelo.

    formo


    Esprimoj

    Kiun formon ĝi havas?
    Al kio ĝi similas?
    Ŝparmonujo kiu havis la formon de porko.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Zeŭsoformaj,acipenseroformaj,adapta transformilo,aliformigi,aliformiĝi,angiloformaj,anseroformaj,apodoformaj,apterigoformaj,arkeopterigoformaj,bekformaj,belforma,belonoformaj,bromoformo,cefalaspidoformaj,cikoni(o)formaj,ciprinoformaj,deformebla,deformi,deltoforma,diferenciala formo,dinornitformaj,diversforma,duforma,duformeco,duformismo,energitransformilo,epiornitoformaj,falkoformaj,fingr(oform)a laminario,forma,formado,formanto,formaĵo,formfaktoro,formgenro,formi,formigo,formilo,formitaĵo,formiĝi,formiĝo,formo,formujo,funelforma,gadoformaj,galinoformaj,gasteroste(o)formaj,gavi(o)formaj,gimnotoformaj,gru(o)formaj,helikforma,hesperornitoformaj,instrumenta transformilo,izoltransformilo,jodoformo,kaprimulgoformaj,karadri(o)formaj,karenforma,karesformo,kazuaroformaj,klapforma,klupe(o)formaj,kojnoforma,kolomboformaj,komoforma,koraci(o)formaj,kukoloformaj,kultivoformo,lampridoformaj,lancoforma,lofi(o)formaj,longforma,merkatkonforma,miksforma,miksinoformaj,milforma,mirtoforma,misformi,notakantoformaj,ondoforma,ondoformo,ovoforma,papiliformahirundvosta,paseroformaj,pegoformaj,pelikanoformaj,penikforma,perkoformaj,petromizoformaj,pirforma,pizoforma,plenforma,pleŭronektoformaj,plurforma,plurformeco,plurformismo,podicipoformaj,polipteroformaj,praformo,procelari(o)formaj,psitakoformaj,pteraspidformaj,rabgru(o)formaj,rajoformaj,reaformaj,reformado,reformemo,reformi,reformismo,reformisto,reformo,retroformi,sagforma,sakforma,salmon(o)formaj,seloforma,senforma,serpentforma,setonforma,sfeniskoformaj,sifonforma,siluroformaj,simbrankoformaj,skarlatinoforma,skorpenoformaj,strigoformaj,strutoformaj,telerforma,tinamoformaj,transformado,transformatoro,transformi,transformilo,transformismo,transformisto,transformiĝi,transformiĝo,transformo,trogonoformaj,tubforma,unuforma,unuformeco,ventumilforma,vermoforma,zooforma,ĥimeroformaj,ĥoleroforma,ŝildoforma,ŝpinilforma,ŝtuparforma,ŝvelforma

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aranĝo
    arko
    aspekti
    aspekto
    bendo
    bulo
    bunta (miksforma)
    cilindro
    cirklo
    elipso
    evoluismo (transformismo)
    faldo
    fasono
    fendo
    figuro
    fleksi
    formacio
    fromaĝo (etime: formaĵo)
    glata
    globo
    hoko
    konuso
    konvertoro (energitransformilo)
    kruco
    kultivovario (kultivoformo)
    kurba
    kvadrato
    makulo
    maniero
    maŝo
    metamorfozi (aliformiĝi)
    mutaciismo (transformismo)
    oblonga
    oblonga (longforma)
    ondo
    orta
    ortogramo
    piramido
    plata
    prezenti
    raso (kultivoformo)
    Reformacio
    rekta
    revolucio
    ringo
    rombo
    rondo
    sfero
    simetria
    simila
    sinuo
    stelo
    strio
    sulko
    svaga
    svelta
    tipo
    triangulo
    truo
    tubero
    zigzago
    ŝanĝi
    ŝrumpi
    ŝveli

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    -iĝ Reformacix aberacix agx alotropx angulx aranĝx arkx aspektx bendx bildx bulx buntx cilindrx cirklx diversx edukx elektrx elipsx estigx evolux faldx farx fasonx fendx figurx fleksx folix formacix fromaĝx glatx globx hokx konusx konvertx konx krucx kurbx kvadratx longx makulx manierx maŝx metamorfozx mutacix oblongx ondx ortogramx ortx ovx parolx pilkx piramidx plastx platx plenx prezentx rasx rektx revolucix ringx rombx rondx sakx sferx simetrix similx sinux stelx strix sulkx svagx sveltx telerx tipx trux tuberx varix zigzagx ŝanĝx ŝrumpx ŝvelx