scii

*sci/i (tr)

  1. (ion) Havi precize kaj senmanke en mensa posedo: scii lingvon (Z), sian lecionon (Z); neniu scias ĉion (Z); sed ion pli bonan oni ne sciis (Z); tio estas mia opinio, kiun ĉiuj E-istoj scias (Z); mi tre dezirus, ke li sciu la enhavon de tiu artikolo (Z); (f) la venĝo ne devas scii (akcepti) limojn (Z).
    koni.
  1. (+ subordigita prop.) Havi precize certan ideon pri io: la homo scias, ke li mortos, sed li ne kredas je tio (B); oni sciis pri li, ke li estas el Bremo (Z); kolektu 70 virojn, pri kiuj vi scias, ke ili estas la gvidantoj (X); ŝi sciis, ke ŝi mem kantus pli bele (Z); se vi scius, kiu li estas (Z); mi ne sciis, kiun el la ambaŭ elekti (Z); ŝi ne scias, kien ŝi iras (Z); mi ne sciis, kion fari (Z); li ne sciis, kiel li komencu la aferon (Z); la bruto scias, kiam ĝi devas reiri hejmen (Z); vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo (Z); (abs) ŝia patro estis palacano kaj tio, kiel ŝi sciis, estis grava afero (Z); kiom mi scias (Z) (en la mezuro de mia scio); (senpersone) estu sciate al la reĝo, ke la Judoj rekonstruas tiun urbon (X); sciate, vi defendis vin brave; mi ne scias aŭ Dio scias (+ kio, kie ktp). Sintagmo esprimanta nescion: oni bezonas ankaŭ geografion kun kaligrafio kaj kun mi ne scias kio ankoraŭ (Z); la lanternisto perdiĝis, oni ne sciis kie (B); mi ne scias kio aŭ Dio scias kio (io nedifinebla malfacile direbla); por Dio scias kia cel' sencela tempestas la disputo (K).
  1. (+ infinitivo) Esti instruita, ekzercita, kapabla por io: scii legi, skribi kaj kalkuli; sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti (Z); tion mi nur ne scias ĝuste esprimi (Z); mi ne scias instrui (Z); vi sciis bone ekspluati mian situacion (Z); (abs) inter scii kaj fari estas diferenco (Z).
    kompreni.
  1. (ion, pri io) Havi informon, ke io ie ekzistas: neniu scias lian tombon (X); mi scias vendejon, kie oni ricevas pli malkare; ŝi neniam sciis pri tiu poemo de Heine; en printempo li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton (Z); la tuta mondo devas scii pri nia kongreso (Z); vi scias pri mia falo? (Z).
  • *scio
    Amplekso de la informiĝo, de la instruiteco de persono: tia uzado de mia nomo sen mia scio (Z); mi havas pri tio nek scion nek supozon (Z); ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio (Z); scion akiru, sed ne ĉion aldiru (Z); de tro multa scio krevas la kranio (Z); saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion (X).
  • scioj
    Aro de elementoj de informiĝo en difinita fako, scienco ks: fragmentaj, ne precize komprenitaj scioj (Z); mi estas maljuna kaj posedas sciojn (Z); posteno, por kiu lia deveno kaj liaj scioj donis al li la rajton (Z); tiu supraĵa konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi (Z); miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj (Z).
  • sciado
    Tuto de la scioj, akiritaj de iu persono: sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado (Z); tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis (Z); la arto de verkado postulas sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan (Z); ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj? (Z); vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto (Z); paŝtistoj, kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco (X); sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu (X); la timo antaŭ Dio estas la komenco de sciado (Z).
  • sciaĵo
    Informo: la artikoloj povas enhavi sciaĵojn historiajn, faktojn sciencajn (Z).
  • sciema
    Inklina ekscii, avida pri scioj.
  • scieti (Z) (ark.)
    Suspekti.
  • *sciigi
    Fari iun scianta pri io, aŭ ion sciata de iu: mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro (Z); mi rapidas sciigi vin, ke alveturis oficisto (Z); kiam oni sciigis al mi la novaĵon (Z); la decido de la Komitato estis sciigita al ĉiuj interesatoj.
  • sciigo
    Ago sciigi kaj ties rezulto: ricevi sciigon (Z); doni pri tio sciigon en la gazetoj (Z); ŝi dankis pro tiu sciigo (Z); unu solo ĝoja sciigo pri vi aldonus al mia vivo dek jarojn (Z); lasthoraj sciigoj de gazeto; la sciigo, ke vi ne venos Varsovion, tre malĝojigis min (Z).
    informo, novaĵo.
  • *sciiĝi
    Iĝi scianta: vi nepre devas tion sciiĝi (Z); mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj (Z); ili ne volas, ke la homo sciiĝu pri ilia veturo (Z); en sonĝo ŝi sciiĝis, ke [...] (Z); sendi oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido (Z); mi terure amas sciiĝi, kio nova estas en la mondo (Z).
    ekscii.
  • sciinda
    Sufiĉe interesa, por ke ĝi estu sciata.
  • scivoli
    Vd voli.
  • antaŭscii
    Sciiĝi pri io okazonta: li kvazaŭ antaŭsciis tiun katastrofon.
  • antaŭsciigi
    Sciigi antaŭ la okazontaĵo: ĉu vi volus antaŭsciigi la komitaton, ke mi intencas [...] (Z).
  • ĉioscia (B), ĉioscianta
    Havanta ĉian scion: Dio ĉioscianta (X).
  • ekscii
    Komenci scii, akiri scion pri io nova: el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte (Z); famo laŭte krias, ĉiuj ekscias (Z); kiam ŝi eksciis pri lia morto, ŝi svenis.
  • malscio (Z)
    Plena senscio.
  • multescia
    Havanta multajn sciojn: li estas multescia kaj sperta (Z); ŝi estas tre saĝa, multescia, tute viro! (Z).
  • nesciado
    Stato de iu, kiu ne scias ion: ho, ne lasu min perei en la nesciado! (Z); nesciado de leĝo neniun pravigas (Z).
  • senscia
    Tia, ke li, ŝi nenion scias: vidvino nekredeble senscia (Z); la mallumoj de la senscieco; atentos sensciulo (X).
    senklera.
  • povoscii
    Havi tian teorian scion, kia donas la povon fari: povoscii legi (Z), paroli jude (Z), ludi harpon (Z), pretigi saŭcon (Z); li ankaŭ estas viro, kiu povoscias apliki glavon (Z); ili ne hontas, eĉ ne povoscias ruĝiĝi (Z); oni devas povoscii porti kaj gardi sian personan dignon (Z).
  • povosci (ad)o
    Kapablo de iu, kiu povoscias: posedi perfektan povoscion de io (Z); povosciado teknika (Z).
    RIM: En la nuna uzado pli oftaj estas la formoj '-povi' kaj '-povo'.

    scii


    Esprimoj

    Abisma, nesondebla nesciado.
    Asimili novajn sciojn.
    Bedaŭre ekscii pri ies morto.
    En ĉiu okazo, li scias ekregi sin.
    Eva deŝiris la frukton de sciado. farscio.
    Eĉ stultulo tion scias.
    Homoj pri kiuj ni ne scias, de kie ili estas.
    Intuicia scio.
    Juneco ne scias, maljuneco ne povas.
    Kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran scii, kion faras via dekstra.
    La afero, kiom mi komprenas, (kiom mi scias) okazis subite.
    La naiveco kaj neniosciado de virgulino.
    Li ne scias sur kiun piedon stariĝi.
    Li ne scias, ĉu plori aŭ ridi.
    Li ne sciis kiel li komencu la aferon,
    Li ne sciis, kion fari pri sia ĉapelo.
    Li ne supervivos la funebran sciigon.
    Li scias de kie venas la vento. Libraj scioj.
    Lotu, por ke ni sciu, kiu ludos la unua.
    Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
    Neniu scias ĉion.
    Nesatigebla sciavido.
    Nesciado de leĝo neniun pravigas.
    Populara oratoro, kiu scias interesi sian aŭskultantaron.
    Tio estis ŝanca renkonto ; mi eĉ ne sciis, ke li estas en mia urbo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Dio scias,antaŭscii,antaŭsciigi,ekscii,malscio,mi ne scias,multescia,nelegoscia,nesciado,povosci(ad)o,povoscii,sciado,sciaĵo,sciema,scieti,scii,sciigi,sciigo,sciinda,sciiĝi,scio,scioj,scipovi,sciveco,scivola,scivole,scivolema,scivolemo,scivoli,scivolo,senscia,ĉioscia,ĉioscianta

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    analizi
    atento
    cerbumi
    denaska sciado
    difini
    eksperimentaj sciencx
    ekspliki
    ekzaktaj sciencoj
    elpensi
    forgesi
    homaj sciencoj
    ideo
    imagi
    informo (sciigo)
    instrui
    intelekto
    inteligenta
    interesa (sciinda)
    interesi
    inventi
    inĝenia
    juĝi
    kompari
    kompetenta
    kompreni
    konfuzi
    koni
    konscienco
    konscii
    lerni
    libro
    memori
    menso
    miri
    naturaj sciencoj
    natursciencoj
    nocio
    novaĵo (sciigo)
    parkere
    paroli
    pensi
    povi
    povoscii
    prava
    prihomaj sciencoj
    problemo
    profesio
    prudenta
    psikologio
    religio
    rememori
    revi
    rezoni
    rigardi
    saĝa
    sciencisto
    scienco
    senco
    senklera (senscia)
    solvi
    studi
    stulta
    subkompreni
    sugesti
    supozi
    suspekti (scieti)

    Ankaŭ vidu:

    afero, agi, aĝo, ebl, fako, fantazio, renkonti, riproĉi, stranga, uzi,

    Iel rilatitaj:

    -ebl abocx aferx afiŝx agx almanakx analizx antaŭ atentx avertx avizx aĝx cerbx deklarx demandx denuncx depeŝx devx difinx eksperimentx eksplikx ekzaktx elpensx faktx fakx fantazix forgesx homx idex imagx informx instrux intelektx inteligentx interesx inventx inĝenix juĝx klerx komparx kompetentx komprenx konfuzx konsciencx konscix konx lernx librx memorx mensx mirx naskx naturx nocix novaĵx novx parkerx parolx pensx plenx povx pravx problemx profesix prudentx psikologix religix renkontx revx rezonx rigardx riproĉx saĝx sciencoj sciencx sencx solvx strangx studx stultx sugestx supozx suspektx taskx uzx