prediki

*predik/i

  1. (tr) Parole komuniki al publiko sciojn religiajn: la pastro predikos en E.; li predikis per laŭta kaj kolera voĉo (Z); iru en la grandan urbon Nineve kaj prediku kontraŭ ĝi (X); de tiam Jesuo komencis prediki (N); mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj (X); predikseĝo; prediki al surduloj (Z) (pf); (f) la printempo jam venis, tion predikis arboj kaj herbejoj.
  1. (f) Insiste rekomendi tion, kion oni kredas vera, bona: E-ismo predikas amon (Z); akvon prediki kaj brandon drinki; ne prediku knabino al via patrino (Z).
  • prediko
    Instiga parolado pri religia temo: edifa, profeta prediko (X); la Prediko sur la monto (la ĉefaj instruoj de Jesuo, kolektitaj en Mateo V-VII); (f) fari al iu predikon pri moroj (Z) (severe riproĉi. [VIDU] lavo).
  • Predikanto
    Unu el la Bibliaj libroj.
  • predikisto
    Homo, kies profesio estas predikado: kiam la knabinoj venas de la predikisto [...] (Z); monaĥo-predikisto ( [VIDU] dominikano).

    predikx


    Iel rilatitaj:

    ambonx apostolx dirx parolx preĝx seĝx