promesi

*promes/i (tr)

  1. (iu) Certigi, ke oni faros aŭ donos: donu al mi la libron, kien vi promesis al mi (Z); mi promesas observi, kion leĝo ordonas; ofte mano forgesas, kion buŝo promesas (Z); promesi orajn montojn (Z), pirojn sur saliko; promesita trezoro estas sen valoro (Z); la Promesita Lando (Palestino); promesite!
    esperigi.
  1. (io) Doni motivon por esperi, ke io fariĝos, okazos: tiu trezoro, kiu tiom multe promesis, sed tiom malmulte plenumis (Z); la ekspozicio promesas grandan sukceson; la jam anoncitaj prelegoj promesas interesan pritraktadon de la temo; la kongreso promesis esti grandioza (Z); la vizaĝesprimo de la estrino ne promesis agrablajn aferojn (Z).
  • promeso
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu promesas: disdoni (Z), fari (Z), plenumi (Z), teni (Z), repreni, forgesi (Z) promesojn; regali, nutri (iun) per promesoj (Z); per promesoj estas pavimita la infero (Z); promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa (Z); min ligas promeso ne kaŝi veron (Z); ili ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon (X).
  • promesplena, multepromesa
    Tia, ke ĝi entenas multajn promesojn: dikaj libroj kun plej laŭtaj kaj multepromesaj frazoj (Z); promesplena elpensaĵo.
  • feliĉpromesoj
    La ok promesoj de feliĉo, en la Evangelio (Mateo V, 3-11).
  • ĵurpromeso, sanktpromeso (Z)
    Voto.
    promesi
    Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion.certigi.devigo.devontigi : igi firme promesi, ke oni ion faros (dev/ont/ig/i).diri.dungo.Edziga promeso, formulo, ringo, ceremonio.engaĝo.esperigi.falsaj ĵuroj.Fari belajn promesojn.fidela.garantii.ĵuri : alvoki iun aŭ ion sanktan kiel atestanton pri la vereco de io;promesi ion tiel.ĵurpromeso.kontrakto.korupti : per mono, donacoj, promesoj. akiri ies favoron; subaĉeti;morale malbonigi, difekti; (morale) falsi.La kongreso promesis esti grandioza.malplenumi.Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo (Mi senŝuldiĝos,kvitiĝos la 9-an de Majo).minaci : promesi fari ion malbonan aŭ malutilan.Parola ordono, promeso.Per promesoj estas pavimita la infero.per reciprokaj amĵuroj ligiĝi.plenumi : plene fari tion, kion oni promesis fari aŭ kion oni devasfari (plen/um/i).promesi : diri firme, ke oni faros ion aŭ ke oni donos ion.protesti.sanktpromeso.sin devontigi.ŝmiri.teni sian vorton: fari tion, kion oni promesis.Tero promesas riĉan rikolton.voti.
    admoni. ĵuri ordoni. pardoni. paroli. riproĉi.

    Iel rilatitaj:

    admonx certx demagogx devontigx devx donx edzx esperx fidelx minacx ordonx pardonx parolx plenx riproĉx ĵurx