krii

*kri/i

  1. (ntr) Eligi laŭtajn akrajn voĉosonojn: krii de doloro (B); krii el (Z), per la tuta gorĝo (Z); infano ne krias, patrino ne scias (Z); kriu eĉ raŭke, sed kanti ne ĉesu (Z) ( [VIDU] neceso); koko krias fiere, sed ne danĝere (Z); inter lupoj kriu lupe (Z); (analoge) la vento krias tra la korta pordo (Z).
    bleki.
  1. (ntr) Eligi tiajn sonojn, por protesti, aŭ alvoki: jen mi krias pri maljusteco, sed ne ricevas respondon (X); urbanaro krias pri venĝo (Z); (f) la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero (X); krianta erarpaŝo (Z), maljustaĵo (Z); kriantaj koloroj.
    voki.
  1. (tr) Diri per laŭta akra voĉo: ŝi kriis al ŝi: kriu, mia filino? (Z); ĉiuj tri hundoj dancis antaŭe kaj kriis 'Hura!' (Z); lasu ilin krii kion ili volas! (Z); li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu (Z); ŝi kriis al la infano forkuri; voĉo de krianto en la dezerto (X) ( [VIDU] dezerto); krii alarmon (Z), helpon (Z), fajron.
  • krio
    Laŭta subita sono de la voĉo: eligi krion (Z); Haltu!-eksonis terura krio el la amaso (Z); ĝis la unua krio de la koko (Z); mia krio atingis Liajn orelojn (X); minacaj krioj (Z); (f) la lasta krio de la modo.
  • kriaĉi (Z)
    Krii tre malagrable.
  • kriadi
    Daŭre, ripete krii: la reĝo kriadis laŭte: Mia filo Abŝalom, Abŝalom, mia filo! (X); kia kriado kaj tumulto! (Z); se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo [...] (X); ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio (X).
  • kriegi
    Tre forte krii: kiel kriego de leono (X).
    bleki, hurli, muĝi, ululi.
  • *kriema
    Havanta inklinon al kriado: kriema infano.
  • krieti
    Krii per alta, tranĉa voĉo.
    jelpi, kriĉi.
  • kriisto
    1. Iu, kiu ofte krias: 'Silentu, kriisto!' ŝi diris (Z) (al la kanario); la nigra kriisto (korvo) hodiaŭ senĉese nin timigas (Z).
    1. Iu, kiu per kriado anoncas aŭ reklamas en la stratoj.
  • *ekkrii
    Elparoli per krio: 'hu!' li ekkriis (Z); 'Ho, ĉielo', ekkriis la patrino (Z); ekkrioj de admiro; ekkria signo (= krisigno).
  • elkrii (tr)
    Tute laŭte proklami: la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon (X).
  • postkrii (ntr)
    Per krioj voki: postkrii al iu (Z).
  • prikrii (tr)
    Reklami per kriado: prikrii gazeton.
  • batalkrio, militkrio
    Difinita krio, iam ĵetata de la soldatoj de iu lando aŭ armeo komence de la batalo, kaj iufoje enskribita sur la standardoj aŭ blazonoj.
  • ĝojkrii (ntr)
    Evidentigi sian ĝojon per krioj: en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias, la ĝojojn Mi ĉesigis (X).
    jubili.
  • kokokrii (ntr)
    Kokeriki.
  • plorkrii (ntr)
    Evidentigi sian doloron per krioj: 'Aj! aj! en tia okazo ili neniam plu revenos' plorkriis la patrino (Z); plorkrioj, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj (Z).
    gemi.

    krii


    aklami.aplaŭdibabili.bleki.boji.ĉirpi.eksklami.ĝemi.hui.hupi.hurli.kluki.kolerikorni.kriaĉi.krikanti.kviviti.pepi.proklami.rukuli.sibli.trili.
    akre.per la tuta gorĝo.plejgorĝe.plejlaŭte.raŭkige.senspirige.stride.surdige.trapike.
    voki.

    Iel rilatitaj:

    aha! aj! aklamx aplaŭdx babilx bis! bojx brux kiel kio kolerx laŭtx parolx surdx teatrx vokx