rifuzi

*rifuz/i (tr)

  1. Ne voli akcepti ion donatan aŭ proponatan: rifuzi cigaron, inviton al tagmanĝo; rifuzi ĉian helpon eĉ de amiko; rifuzi postenon; (analoge) mi ordonis, ke ŝi leterojn ne akceptu, nek donacojn, kaj li, nun rifuzita, perdis la dormon (Z).
  1. Ne voli doni ion petitan: du aferojn mi petis de Vi, ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos (X); li neniam rifuzis al mi sian helpon (Z); rifuzi al iu krediton (B), obeon; ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? (X); nenie sur la tero al fremdulo tiela peto estas rifuzata (Z); mi proponis mian poemon al pluraj eldonistoj, kaj ĝi estis unuanime rifuzita.
  1. Ne voli fari ion: mi rifuzas humiliĝi (Z); mi rifuzis nur akcepti tion, kion mi ne proponis (Z); li rifuzis aŭskulti min; (f) miaj piedoj rifuzas plu min porti (Z).
  1. (ark.) Rezigni: la aŭtoro rifuzis ĉiujn personajn rajtojn rilate tiun lingvon (Z); regno enprenas en sin diversajn familiojn, devigante neniun el ili rifuzi siajn apartajn tradiciojn (Z).
  • rifuzo
    Ago kaj vortoj de tiu, kiu rifuzas: ĉi tiu demando, farita per tono seka kaj malvarma, havis la saman signifon, kiel klara rifuzo (Z); ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon (Z); postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas (Z); rifuzo de iu al iu pri io; la interesoj de l' afero postulas lian rifuzon fari tuj gravan vortaron (Z).
  • rifuza
    Montranta rifuzon: rifuza gesto; mi respondos al ili rifuze (Z).
  • *rifuziĝi (ark.)
    Rezigni: la ideo de lingvo internacia estas tro altiranta, por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi (Z).
  • forrifuzi
    1. Malrekoni, malkonfesi: neniu povas forrifuzi sian parencecon (Z).
    1. Rezigni kaj forĵeti: forte mi dezirus forrifuzi tiun tro turmentan rolon (Z); forrifuzi ĉiujn profitojn (Z).

    rifuzi


    Lia memoro rifuzas lin servi, forlasis lin.Liaj piedoj rifuzas lin porti.Parolon doni, rifuzi, interrompi.rifuzi indulgon.Ŝia rifuzo estis atendebla.Voĉdoni, rifuzi buĝeton.
    konsenti.Li malakceptis nian donacon.malakcepti.malkonsenti.malvoli.ne eblas kontesti tiujn talentojn.ne kapabli.ne povi.rezigni.ribeli : rifuzi obei aŭtoritaton; rifuzi obei ŝtatan aŭtoritaton,penante per forto forigi ĝin.servirifuzanto.sin senigi je io.
    demandi. doni. kompati. ne. obei. servi. voli.

    Iel rilatitaj:

    akceptx bojkotx demandx devx donacx donx kompatx ne obex parolx proponx ribelx servx volx