manifesto

manifest/o

Solena skriba deklaro de registaro, partio, skolo kc, por sciigi kaj klarigi al publiko sian opinion: ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo (Z); Manifesto de la Komunista Partio (1848); Manifesto de la Sennaciistoj (1931).
proklamo.
  • manifesti (tr)
    Klare vidigi (opinion, partianecon ktp) per eksteraj signoj: la universalaj kongresoj manifestas antaŭ la mondo nian pacan programon.
    proklami, aperigi, evidentigi.
  • manifestado
    Ago de tiu, kiu manifestas: kongreso estas propaganda manifestado (Z); ĉi tiu kunveno estas potenca manifestado de laborista kulturstrebado.
  • manifestiĝi
    Iĝi klara, evidenta per eksteraj signoj: ni dankas pro la manifestiĝinta bonvolo; ankaŭ en la aspekto manifestiĝas la karaktero de la gento; la ekonomia interdependeco pli kaj pli manifestiĝas en la nuna Eŭropo.
    aperi.
  • ŝipmanifesto
    Listo, specifanta la kargon de ŝipo kaj mencianta la nomojn de ĝiaj sendintoj.

    manifesto


    Iel rilatitaj:

    montrx parolx