peli

*pel/i (tr)

  1. (pp brutoj) Irigi antaŭ si al difinita loko: ili renkontiĝis kun kamparano, kiu pelis bovinon (Z); li pelis antaŭ si tutan gregon da bovoj (Z); peli brutoj sur herbejon (B).
    paŝti.
  1. Eksciti al rapida kurado aŭ agado: pelis pavon, falis kavon (Z); kiu tro pelas, nur malakcelas (Z); iru, rapidiĝu kaj pelu vian proksimulon (Z); kaj tuj la Spirito pelis lin for en la dezerton (N); peli siajn piedojn (Z) (akceli sian kuron); ili pelas sin (urĝe klopodas) pro peco da pano (Z); (analoge) la vento nun blovis, por peli la cikoniojn suden (Z); la vento pelas la nubojn (Z); la fluo pelis la boaton rekte al la tero (Z); la neĝo ne plu estis pelata de la vento (Z), (f) ŝi volis rajdi, kien ŝia kaprico ŝin pelos (Z); peli tagojn sen afero de mateno al vespero (Z); ne la espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo (Z).
  1. Forkurigi, fuĝigi el aŭ for de: kvin el vi pelos centon (X); pelos ilin brueto de falanta folio (X); kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin (X); pli efike ol bato pelas malsato (Z); pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro (Z); (f) la sorto pelis nin en fremdlandon (Z), pelas lin kruele (Z).
  1. Kuri por kapti, atingi: plej juna katido musojn jam pelas; kuru kaj pelu, la ĉasaĵo estas jam proksime! (Z); la ŝin pelanta amaso da homoj (Z); mi kiel pelata de ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj (Z).
    persekuti.
  1. Alvenigi iun al iu stato aŭ ago: la pastroj pelas tiun amason de altranguloj, kien ili volas kaj kiam ili volas (B); volupto ŝin pelis al la krimo (Z); peli iun en malesperon, en teruron (Z).
    instigi.
  1. Intensigi ian senton ĝis ia punkto: peli ĝis ekstremo la malamon (Z); peli la singardon tro malproksime (Z).
  1. [TEKNIKOJ] Trudi movon al organo en mekanismo, aŭ al fluido en cirkvito: pelrado, akvopelilo.
  • peladi
    Ripete peli: li peladis sin kun strataj buboj sur herbejoj kaj montoj (Z); (f) sento de maltrankvileco peladis lin sur la erikejon (Z).
  • pelado
    Ago de tiu, kiu pelas: li estis okupita nur de la pelado de tiuj vagemaj ŝafoj; la strato bolis per vivo kaj pelado (Z); ŝi decidis en ia maniero meti finon al tiu terura pelado (Z).
  • alpeli
    Aligi, pelante: mia malbeno alpelis lin al la morto! (Z); kesto (flosanta) alpeligis al la tero (Z).
  • dispeli
    Disigi, pelante: dispeli muŝojn; Vi ilin dispelos, kiel dispeliĝas fumo (X); ilia tuta paŝtataro estas dispelita (X); al la dekdu triboj, kiuj estas dispelitaj, saluton! (N); (f) kantu, por dispeli mian ĉagrenon (Z); reĝo dispelas ĉion malbonan per siaj okuloj (X).
  • dispelitaro
    Tuto de la judoj, kiuj, post la diversaj militoj, establiĝis ekster Palestino: al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro (N). SIN. diasporo.
  • elpeli
    Elirigi, forigi pelante: Li elpelis Adamon (X) (el Edeno); sklavino, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon (X) (el la edzolito); estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus (Z); la elpelitojn de Izrael Li kolektas (X); elpeli iun el la mondo de la vivuloj (Z) (lin mortigi); (f) li devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn (Z); vergo elpelas malsaĝecon el la koro de knabo (X).
  • elpelo
    Ago de tiu, kiu elpelas: la elpelo de la reĝoj el Romo.
  • *forpeli
    Forigi, malproksimigi, pelante: mia patrino forpelis min el la domo (Z); forpelu blasfemulon kaj foriros malpaco (X); la popolo forpelis lin (la reĝon), kvazaŭ li estus sovaĝa besto (Z); mi forpelos lin en landon senakvan (X); ne agu laŭ la leĝoj de la popolo, kiun Mi forpelas de antaŭ vi (X); pro sia malboneco malvirtulo estos forpelita (X); ameno diablon ne forpelas (Z); (f) ĝi forpelis de si ĉiujn pensojn (Z); prunto amikon forpelas (Z).
    forpuŝi.
  • forpel (ad)o
    Ago de tiu, kiu forpelas: kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos (Z).
  • repeli
    Peli en kontraŭa direkto, for de si: ŝia malbeleco kaj malpureco repelis ĉiujn; (f) la cirkonstancoj, longe per forto repelataj kaj retenataj, fariĝis fine tiel premantaj (Z).
  • sinpelado
    Penado de tiu, kiu sin pelas: ŝi ne supozis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco (Z).
  • trapeli
    Peli tra io: trapeli beston tra veprojn; vivi iele trapele (Z) (kiel oni estas trapelata, hazarde).
  • ĉaspelantoj
    Helpantoj, kiuj per bruado pelas la ĉasaĵon el la veproj al la ĉasistoj.
  • lacepeli
    ĉasante, peli, ĝis la laciĝo faligos la beston: oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepeleitan porkon (apron)! (Z).
  • muŝpelilo
    Tufo el ĉevalharoj aŭ el plastaĵoj, fiksita sur tenilo, kaj uzata por pelei la muŝojn.
  • kamelpelisto (Z)
    Profesia kondukisto de kameloj.
  • trudpeli
    Peli 5.


    alvenigi. antaŭen. disigi. eksciti. eksteren. forigi. instigi. intensigi. irigi. kuri. persekuti.
    ĉasi.

    Iel rilatitaj:

    batux muŝx parolx puŝx ventumx ĉasx