raporti

*raport/i

  1. (tr) Veni voĉe ripeti al iu tion, kion oni aŭdis: vi ne bezonas raporti la parolon de la princo, mi ĉion aŭdis (Z); ĉu vi al la reĝo raportis la vortojn, kiujn ni interkonsentis? (Z); oni raportis al ŝi la vortojn de ŝia filo (Z); malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro (X); (abs) reĝo, antaŭ ol vi iros al nokta dormo, mi al vi raportos pri ĉio kion aŭdis mi (Z); pri ĉio, kion li al ŝi parolis, precize ŝi raportis al mi (Z); ĝi aŭskultis de sur la tegmento kaj devis raporti pri tio en la nesto (Z); (f) kion koro portas, vizaĝo raportas (Z).
  1. (tr) Alporti al superulo novaĵon, kiun oni mem aŭdis, vidis aŭ spertis: kiam vi finos raporti al la reĝo ĉiujn cirkonstancojn de la batalo [...] (X); la abeloj raportis tion al sia reĝino (Z); la tutan veron mi al vi raportos (Z); ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario (X); la servistino raportis al mi, ke ia 'homo' deziras paroli kun mi (Z); salutu, kapitan', en mia (de Fortinbras) nomo la reĝon de Danujo kaj raportu, ke Fortinbras deziras [...] (Z); oni raportis al Saŭl, ke David venis en Keilan (X).
    informi, sciigi.
  1. (ntr) Deklari pro devo: mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi konkludo estas tute erara (Z); tuj en la komenco de mia rakonto, mi devas necese raporti, ke mi estas hebreo (Z); sinjoro leŭtenanto, diris ŝvejk, obeeme mi raportas, ke mi estas denaska idioto.
  1. (ntr) Fari al aŭtoritata persono aŭ publiko oficialan aŭ formalan resumon kun klarigoj kaj konkludoj, de studo, esploro, analizo ks pri difinita afero: la plej gravaj punktoj, pri kiuj mi raportos (al la Lingva Komitato), estos [...] ; permesu, ke mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas tiun ideon (Z); raporti al la ĝenerala kunveno pri la laboroj de la komisiono; raporti antaŭ la scienca akademio pri la lasta eltrovaĵo de D-ro N.
  1. (ntr) Verki priskribon de okazintaĵo por gazeto: ĉiutage la ĵurnalistoj raportas pri novaj strikoj.
  • raporto
    1. Buŝa ripeto de tio, kion oni aŭdis: ne ĉiu raporto estas vera vorto (Z).
      famo, klaĉo.
    1. Rakonto, farita al komisiinto, superulo ks pri fakto, kiu koncernas tiun, kaj kiun oni spertis aŭ ĉeestis: nun estas surdaj la oreloj, kiuj aŭskulti devus la raporton, ke la ordono estas plenumita (Z); fari al la ministro fidelan raporton pri la okazintaĵoj dum lia foresto.
    1. Priskribo farita aŭ opinio formulita post esploro kaj konsidero pri difinita demando, kazo, teorio ks: la sekretario ĉiujare donos raporton pri la enspezoj kaj elspezoj; vi ne bezonas doni al iu kalkulan raporton (Z); la ekspertizisto prezentis favoran raporton; mi pretigos detalan raporton, kiun mi prezentos al la diskutado kaj voĉdonado de la kongresanoj (Z).
      protokolo, recenzo, referaĵo.
    1. (evi) = proporcio 4, rilatumo.
    1. [TEKSINDUSTRIO] Dimensio (larĝo kaj alto) de ornama motivo, kiu daŭre ripetiĝas sur la strukturo de teksaĵo aŭ estas ripete presita sur ĝi.
  • raportado
    Agado de tiu, kiu raportas.
  • raportaĵo
    Gazeta artikolo, en kiu gazetisto raportas pri enketo, esploro, vojaĝo ks.
  • raportanto
    Tiu, kiu estas komisiita raporti antaŭ kunveno.
  • raportisto
    Gazetisto, kiu surloke kolektas informojn pri aktualaĵo, por publikigo en ĵurnalo aŭ libro.
  • misraporti (tr)
    Fari malĝustan raporton pri io.
  • kalkulraporto (X) = raporto pri financoj.

    raporti

    REVO: [raporti]
    raporto.Raporto: tiuj nombroj estas en la raporto de 3 al 2 (3:2).
    informi. kalkuli. memori. organizo. paroli.

    Iel rilatitaj:

    dirx forgesx informx kalkulx memorx organizx parolx protokolx verkx