svati

*svat/i (tr)


En kvalito de pli-malpli profesia edziĝoproponanto, proponi iun por edziĝo kaj klopodi por aranĝi tiun edziĝon: la princo intencas svati ŝin por sia filo (B); kion ni faros al nia fratino, kiam oni svatos ŝin? (X); svati Jozefon al Maria (B).
amindumi, aspiri, partio. [VIDU] svatagentejo.
  • svatado
    Propono de svatisto.
  • svatanto
    Persono, kiu neprofesie ludas la rolon de svatisto.
  • svatiĝi
    Esti proponita (
    proponi sin) al iu, kiel edzo aŭ edzino: multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas (Z); svatiĝi pri iu fraŭlino (Z); supre, kie oni ne svatiĝas, sed kie la animoj [...] (Z); venis nova svatiĝanto je ŝi (Z).
  • svatisto
    Homo, kies profesio aŭ okupo estas proponi aliulojn por edziĝo: en la malmodernaj civilizacioj la perado de svatisto estas necesa, por aranĝi edziĝon.
    parigisto.

    svati


    Iel rilatitaj:

    aspirx edzx parolx