babili

  1. (ntr) Abunde k supraĵe paroli pri negravaj aferoj: 'Charmant!' ekkriis ĉiuj korteganinoj, ĉar ili ĉiuj babilis france (Z); pri tio jam ĉiuj paseroj babilas (Z) (ĝi estas publika sekreto); kiel oni babilas en poŝta kaleŝo (Z); kiu multe babilas, pensas malmulte (Z).
    klaĉi.
  1. (tr) Diri senenhavajn banal aĵojn: la onklino babilas al la infano tiom multe da malsaĝaĵoj (Z); anstataŭ babiladi teorian sensencaĵon, rigardu la faktojn (Z).
  • babilo
    Dir oj de tiu, kiu babilas: ĉe tablo malplena babilo ne fluas (Z); ne timu tranĉilon, timu babilon (Z); vian babilon vi jam ne povos repreni (X); babilbruanta amaso (Z).
  • babilaĉi
    Babili malagrable aŭ sensence.
  • babilado
    Ago de tiu, kiu babilas: mi fariĝis por ili objekto de babilado (X); de babilado venas senhaveco (X); pastraĉa babilado! (Z).
  • babilaĵo
    Akcenta formo de babilo, ofte uzata interjekcie, por montri, ke oni ne volas konsideri ian ideon: babilaĵo! respondis la reĝidino, se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas! (Z); Patro, donu al mi ĉevalon! Kia babilaĵo, diris la patro! (Z).
  • babilema
    Inklina al babilado.
  • elbabili (tr)
    Malkaŝi, babilante: elbabili sekreton.
  • trababili (tr)
    Pasigi, babilante: la senzorge trababilitaj horoj en la drinkejo.
  • kafobabila
    Tia, ke oni tie babilas, trinkante kafon: ili aranĝis kafobabilan kunvenon (Z).
    babili

    babili

    REVO: [babili]


    deklari diri krii lingvo paroli silenti

    Iel rilatitaj:

    banalx blabla! deklarx dirx konfidencx krix langx lingvx parolx silentx