plena

*plen/a

  1. Enhavanta la tutan kvanton da io, kiun ĝi entute povas enhavi: glaso plena je vino (Z); barelo plena de vino (G); (abs) plena glaso da vino (Z); plena stomako laŭdas la faston (Z).
  1. Enhavanta tre grandan kvanton da io: teksto plena de eraroj; arbaro plena de ĉasbestoj; domo plena de viando (X); romano plena de aventuroj (Z); (f) ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj (Z); vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo (X); plena de feliĉo mi sidis (Z); (abs) apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla (Z); ŝparu groŝon-vi havos plenan poŝon (Z); li kolektis kolocintojn, plenan sian veston (X); la juĝejo estis jam plena (Z); (f) koro tro plena-buŝo parolas (Z).
  1. Tia, ke al ĝi mankas neniu necesa parto; SIN. kompleta: ellabori plenan gramatikon (Z); ni ekstreme bezonas plenan vortaregon (Z); mi donas balojn, plenajn tridek unu balojn (Z); plenajn ses jarojn mi portis katenojn (B); mi bezonis por tio tri plenajn vojaĝojn (Z) (ne malpli ol tri); ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi [...] (Z); (f) ŝi estis la plena portreto de sia patro (Z); pagi la plenan prezon (sen rabato); plena pezo plaĉas al Li (X).
  1. Havanta la tutan eblan intenson aŭ amplekson: la maro estis plena (alvenis plej malproksime en la teron); la sezono de la plenaj akvoj (de riveroj); la plena luno (Z) (kiam videblas la tuta disko); labori en plena aero; [BOTANIKO] rozo kun plenaj floroj (kun pli da petaloj, ol ĉe la natura stato); plena noto, silento (en muzikaĵo); en plena vintro; krii perplena voĉo (laŭta); (ĝi) ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo (X); (f) esti surprizita en plena laborado; nia lingvo havos la plenan eblon konstante riĉiĝadi (Z); plena malsato (Z); plena sukceso; vi havis plenan rajton partopreni (Z); lasi al iu plenan liberecon de manovroj; lojala, en la plena senco de la vorto; [JURO] plena kunsido.
  1. Graspufeta, ŝvelplena: knabo kun plenaj vangoj; plena vizaĝo; plena brusto de virino.
  • plene
    En plena maniero: da puntoj, rubandaj, tuloj, atlasoj plene estis en la ŝrankoj (B); inter plene da kadavroj (Z); la globon (de bilardo) plene trafi; plene konvinki iun (Z), via senhonteco estos plene elmontrita (Z); unu penso plene lin okupis (Z).
  • pleno
    1. La tuta enhavo de io: la pleno de asembleo (la tuto de ĝiaj membroj).
    1. (suf-e) Ia kvanto enhavata en io: ĉarpleno, kulerpleno, manpleno ktp. Vd RIM. 1.
  • pleni (ntr)
    Esti plena: lia tornistro de pano, lardo kaj viando plenis (K).
  • pleneco
    Eco de io plena: la pleneco de la salono malhelpis min eniri; agi en la pleneco de sia prudento; mastreco en tuta pleneco (Z); kiam venis la pleneco de la tempo, Dio alsendis sian filon (N).
  • plenega
    Tiel plena, ke estas neeble ion enmeti aŭ aldoni: plenega vagono; plenega (ĝisrande plena) kaliko.
  • plenigi
    Fari ion plena:
    1. materiale: plenigi sakon je, per greno; plenigi mezurbotelon ĝis la mezurstreko; unu sola guto la glason plenigas (Z); plendoj stomakon ne plenigas (Z); plenigi iliajn trezorejojn (X); la universon kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis (X); plenigi breĉon; ni plenigos niajn domojn per rabaĵo (X); ĝissupre plenigita sako (Z); provi plenigi la barelon de la Danaidinoj (vane klopodi, kvazaŭ iu, kiu provas plenigi senfundan barelon); plenigi formularon (doni ĉiujn petitajn informojn);
    1. figure: nubo plenigis la korton (Z); la tilioj plenigis la aeron per plej dolĉa bonodoro (Z); plenigi mankon; ĉi tio plenigis lin per tremo (Z).
  • plenig (ad)o
    Ago de iu, kiu plenigas: la kolomboj estas dikaj, ĉiuj iliaj pensoj estas direktitaj nur al plenigado de sia korpo (Z).
  • pleniĝi
    Iĝi plena: viaj grenejoj tute pleniĝos (X); la urbo pleniĝis de fuĝantoj; se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas (Z), (f) li pleniĝis de miro; nun pleniĝis la allasita limtempo.
  • *plenumi (tr)
    1. Fari plene tion, kion oni devas fari, aŭ kion oni entreprenis: plenumi oficon (B), sian taskon; mono plenumas ĉiujn oficojn (Z); sekretario plenumas la korespondadon (Z); plenumi rolon, kanton (Z); tiu plenumis nur negravajn komisiojn (Z); plenumu vian laboron ekstere (X); la afero estas plenumita! (Z); multe komencite, malmulte plenumite (Z).
    1. Efektivigi la sekvojn de io: plenumi leĝon (X), instruon (X), admonon (X); plenumi ordonon, konsilon, devon, ŝuldon (Z); plenumi ies peton, deziron (Z), bezonon, mendojn; se oni promesas, oni sankte plenumas (Z); plenumi promeson (Z), sian vorton (Z); tio perfekte plenumas ĉiujn miajn revojn (B); lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale (Z); komputilo plenumas programon.
  • plenum (ad)o
    Ago de tiu, kiu plenumas: promeso estas larĝa, plenumo estas ŝarĝa (Z); plenumado de plej diversaj gestoj (Z); plenumado de vero kaj justeco (X).
  • plenumiĝi
    Iĝi plenumita: kiam ŝia ekstera aliformiĝo plenumiĝis, ŝi sidadis (Z); mia volo plenumiĝu! (Z); estus preskaŭ maljuste, se mia deziro ne plenumiĝus! (Z); por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto [...] (N).
  • antaŭplenumi
    Plenumi pli frue, ol necesas, aŭ antaŭ ol la afero estas klare difinita: la nova leĝo ekvalidos en la fino de la jaro, sed oni jam antaŭplenumas kelkajn partojn el ĝi; antaŭplenumi ies dezirojn (ankoraŭ neesprimitajn).
  • malplena
    Enhavanta nenion aŭ preskaŭ nenion: iru, metu vazojn malplenajn (X); malsatanto [...] vekiĝas, kaj lia interno estas malplena (X); malplena sako (Z), poŝo (Z); ofta festo-malplena kesto (Z); ĉe tablo malplena babilo ne fluas (Z); malplena spiko (Z); loĝejo kun malplenaj muroj (Z); ne aperu antaŭ la Eternulo kun malplenaj manoj! (X); (f) fiera mieno-kapo malplena (Z).
  • malplene
    En malplena maniero: fariĝis malplene en la grenejo kaj en la provizejo (Z); hodiaŭ festene, morgaŭ malplene (Z); malplene soni; la ŝarĝaŭtomobilo devis reveturi malplene.
  • malpleno
    Neplenigita spaco: lia stomak' murmuris pro malpleno (K); la mezepokaj fizikistoj kredis, ke la naturo abomenas la malplenon; (f) vi timas la malplenon, kiu ĉirkaŭprenos vin, kiam la karaj rememoraĵoj estingiĝos (B).
  • malplenaĵo
    Loko, kie troviĝas manko de materialo.
    aperturo, fendo, truo.
  • malplenigi
    Fari ion malplena: malplenigi sian glason, sian sakon (Z); malplenigo de lageto, de inundita kelo.
  • malplenumi
    Fari la inverson de tio, kio necesus por plenumi ion: malplenumi sian promeson, devon.
  • replenigi
    Denove plenigi: replenigu la glasojn!
  • plenplena
    Tiel plena, ke oni ne povus imagi pluan enŝovon: la trajno estis plenplena.
  • poropleniganto
    Senkolora mastiko por vernisota ligno.
  • RIM. 1 'plen' estas iufoje uzata pref-e, por esprimi aŭ plenecon tutan (plenluno (Z), plennoto, plenpovo (Z), plensaldo, plensilento) aŭ proksimuman kvanton (plenbuŝo (Z), plenĉaro (Z), plenkuvo, plenmano (Z), plentago (Z), plentaso). En tiu dua uzo estas pli bone uzi 'pleno' suf-e.
    RIM. 2 'plena' estas uzata suf-e, por karakterizi tion, kio entenas grandan kvanton da io: amoplena (Z), branĉoplena (Z), bruoplena (Z), danĝerplena (Z), florplena (Z), fumoplena (Z) ktp.
    riĉa.

    plena


    Esprimoj

    Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
    Doni plenajn gasojn.
    En plena vekiteco.
    Esti furioza, en plena ekscitiĝo.
    Esti plena de vivo.
    Favora vento blovis la velojn plenaj.
    Foriri kun plenaj manoj.
    Havi koron el ŝtono, plenplena de sentoj.
    Havi plenan liberecon de agado.
    Ili okupis la ponton per plena surprizo.
    La demandoj de la enketisto estas plenaj de insidoj.
    La dolorplena patrino de la Krucumito.
    La espero cedis lokon al plena disreviĝo.
    La plena dungiĝado estas la ĉefa postulo de la sindikatoj.
    Li kolektis kolocintojn, plenan sian veston.
    Lian elekton oni povas antaŭvidi ne sole kun tre granda kredebleco, sed eĉ kun plena certeco.
    Malfermi la pordon en plena larĝo.
    Milda impulso de plena velaro.
    Mukplena nazo.
    Naĝi en plena feliĉo.
    Ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi.
    Pardoni ĝis plena forgeso.
    Pasis jam plenaj du jaroj de kiam ni renkontiĝis.
    Por la pesimisto glaso estas neniam duonplena, sed ĉiam duonmalplena.
    Reveni kun plenaj manoj.
    Rigardo signifoplena.
    Soni kiel malplena barelo.
    Stelplena ĉielo.
    Tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferon.
    Trovi la kason malplena.
    Ŝovi sian nazon en malplenan vazon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭplenumi,ben(plen)a, dolorplena, esprimplena, fortoplena, fumplena, gustoplena, homplena, kadavroplena,malplena,malplenaĵo,malplene,malplenigi, malplenkapulo,malpleno,malplenumi, movoplena, neplenaĝa, neplenaĝeco, nodoplena, pensoplena, plenLuno,plena Luno,plena, plenaere, plenaĝa, plenaĝeco, plenbarbo, plenblovi, plenbuŝo, plenduto,plene,pleneco,plenega, plenforma, plengorĝe, plengorĝo,pleni,plenig(ad)o,plenigi,pleniĝi, plenkora, plenkreska, plenkreskulo, plenmano, plenmasoni, plenmetamorfoza, plenmezure, plennombra, plennuba,pleno,plenplena, plenpoto, plenpovo, plenpulme, plenrajta, plenrajtigito, plenrapide, plenruliĝo, plensilento, plenskribi, plentago,plenum(ad)o,plenumi,plenumiĝi, plenumkomitato, plenvoĉe, plenĉaro, poropleniganto, promesplena,replenigi, scioplena, signifoplena, spacoplena, stelplena, suk(o)plena, tuberplena, vermaroplena, vivoplena, zorgoplena, ŝtonplena

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    abunda
    apogeo
    densa
    ebria
    farĉi
    klimakso
    kompakta
    kompleta
    kvanto
    masiva
    redundo
    saturita
    superŝuti
    taluso
    tro
    tromanĝi
    tuta
    tutsata
    volumo
    ŝtopi

    Ankaŭ vidu:

    ĉefa. fermi. havi. kolekti. kompleta. kvanto. larĝa. truo.

    Iel rilatitaj:

    -a -ant Lunx abundx aerx aferx antaŭ apogex aĝx barbx blovx buŝx densx dolorx dutx ebrix esprimx estx facilx farx farĉx fermx forlasx formx fortx fumx gorĝx gustx havx homx kadavrx kapx klimaksx kolektx komitatx kompaktx kompletx korx kreskx kvantx larĝx manx masivx masonx metamorfozx mezurx movx nenia nodx nombrx notx nubx okazx parolx pensx pli popolx porx potx povx promesx pulmx rajtx rapidx redundx riĉx rulx saturx satx scix signifx silentx skribx spacx stelx sukx tagx talusx tre tro trux tuberx tutx vermx vivx volumx voĉx zorgx ĉarx ĉefx ŝtonx ŝtopx ŝutx