miksi

*miks/i (tr)

  1. Intermeti senorde diversajn objektojn aŭ substancojn, tiel ke iliaj eroj aŭ pecoj ne plu estas facile apartigeblaj: miksi la kartojn (Z) (antaŭ ludo); mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj (X); rivero, kiu kuras miksi sian akvon kun la akvo de Rejno (Z); vi vidis feron miksitan kun potargilo (X); (analoge) miksi la rasojn ( [MEDICINO] kruci); ili sin miksis en la bruantan amason; oni ne miksu la oficirojn kun la suboficiroj; (f) Dio miksis la lingvojn de la homoj (Z).
  1. Prepari por uzado, enmetante, laŭ difinitaj proporcioj, diversajn substancojn egale diserigotajn: miksi farunon kun oleo (Z); miksi kelkajn specojn de teo, de tabako; miksi akvon kun vino; li la venenon miksis por ni ĉiuj (Z); (ĉe la antikvuloj, prepari la vinon por trinkado) en la pokalo, kiun ŝi miksis, miksu al ŝi duoblon (N) (
    verŝi).
    kombini.
  1. (f) Kunigi intime en sia psiko du diversajn aferojn, sentojn ks: miksi la utilan kun la agrabla; vi, miksinte ŝercon kun seriozaĵo (Z); pia sento de agrableco miksita kun virina scivoleco (Z).
  1. (f) Preni unu objekton por alia, ne kapabli ilin distingi: mi ne miksos preĝejan turon kun lanterna kolono (Z); miksi la signifon de du vortoj (Z); ili estas tiel similaj, ke oni ofte miksas ilin (B); 'Homaranismo' (ne miksu kun 'kosmopolitismo') (Z).
    interŝanĝi, konfuzi.
  • sin miksi
    Interveni en aferon, kiu estas ne propra: mi ne povas miksi min en la aferon (Z); zorgu vian metion, kaj ne miksu vin en alian (Z); mi tute ne volas min miksi en la kondukado de tiu afero (B); ne miksu vin en nian konversacion.
  • miksa
    Miksita.
    ge, bunta.
  • RIM. La rad. 'miks' estas uzata pref-e por esprimi miksitecon: miksamaso (Z), miksbanejo, miksbatalo, miksdevena (Z), mikskoloraj ĉapoj (Z), mikskonsista (Z), miksopoto, miksrasa, miksospeca (Z), miksforma mondo (Z), miksedziĝo ktp.
  • miks (ad)o
    Ago de tiu, kiu miksas: zorga miksado de la teoj, de ingrediencoj; nu! ŝi diris kun miksado de cinikismo kaj naiveco.
  • miksaĵo
    Io konsistanta el miksitaj substancoj, objektoj: miksaĵo el bombonoj; la vestoj de la virinoj [...] konsistis videble el miksaĵo de modoj de diversaj tempoj (Z); ha, kia senorda miksaĵo tio estis! (Z); stranga miksaĵo el legendoj, preĝoj kaj kantoj (Z); ni evitu Babilonan miksaĵon de dialektoj (Z).
  • miksebla
    Tia, ke oni povas ĝin miksi kun aliaj aĵoj: tiuj du teoj ne estas mikseblaj.
  • miksiĝi
    Iĝi miksita: ĉe ĉiu leviĝo de la ŝipo, la objektoj denove miksiĝus inter si (Z); via vivo miksiĝis kun akvo (X); oleo ne miksiĝas kun akvo; odoro de fumo miksiĝis kun parfumo de rozoj; ridoj miksiĝis kun larmoj.
    interplektiĝi, kunfandiĝi.
  • miksilo
    Aparato por miksi: miksilo por kokteloj.
  • miksita
    Konsistanta el diversaj intermetitaj elementoj: miksita societo; tio estos regno de miksita konsisto (X); miksita salato, glaciaĵo; miksita dieto (Z).
  • almiksi
    Aligi per miksado: [KUIRARTO] almiksu sukerpulvoron al la pasto.
  • almiksaĵo
    Tio, kio estis almiksita: forigu de arĝento la almiksaĵon (X) ( [VIDU] skorio).
    alojo.
  • dismiksi
    Disfluigi per miksado: [KUIRARTO] dismiksu du kulerojn da faruno en la saŭcon.
  • enmiksi sin, enmiksiĝi
    Sin miksi: vi ne havas la rajton enmiksi vin en nian aferon (Z); la infanoj enmiksis sin en la paroladon (Z); precipe se en la aferon enmiksiĝas virino! (Z).
  • enmiksiĝo
    Ago de tiu, kiu enmiksas sin: kovri la malsaĝaĵon (de la bopatrino) per sprita enmiksiĝo (Z); antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de L.I. inda je ilia enmiksiĝo (Z); (f) kiom grandegan faciligon donas al la lingvo la enmiksiĝo de konscia arto (Z); la afero iras tre bone tute sen mia enmiksiĝado (Z).
  • intermiksi
    1. Miksi unu kun alia kaj reciproke: la homo kaj la diablo intermiksas sian sangon (Z).
    1. Senorde, konfuzmaniere miksi: niaj amikoj tute erare intermiksis tiujn ĉi du projektojn (Z); oni ne devas intermiksi la ambaŭ vortojn (Z); li aŭdis la multajn intermiksitajn kaj tre laŭtajn voĉojn (Z).
  • intermiksiĝi
    Miksiĝi reciproke: la bildoj mirinde intermiksiĝis (en ŝia spirito) (Z).
  • intermikso
    1. Ago intermiksi: la naturo fiziologie favoras intermikson de la gentoj (Z); konstanta intermiksiĝado de la popoloj (Z).
    1. [TELEKOMUNIKOJ] ĝeno en ricevado, kaŭzata de apuda stacio, kies frekvenco estas sama aŭ tro proksima al tiu de la aŭskultata stacio.
      perturbo 5.
  • kunmiksitaĵo
    Ingredienco: la supo bezonas neniajn aliajn kunmiksitaĵojn (Z).
  • malmiksi
    Apartigi la miksitajn erojn: kelkaj likvoj miksiĝas ĉe alta temperaturo kaj malmiksiĝas ĉe malvarmiĝo.
  • senmiksa
    Pura je ĉia enmiksaĵo.
  • batmiksi
    [KUIRARTO] Miksi, forte skuante per forketo aŭ analoga ilo: oni batmiksas ovojn por fari omleton, dum, por fari ŝaŭmovaĵon, oni kirlas ilin.
  • fuŝmiksi
    Miksi kun pli malmultekosta substanco, por malaltigi la vendoprezon: fuŝmiksi lakton per akvo.
  • betonmiksilo
    Transportebla maŝino, en kies kuvo oni mekanike miksas la materialojn por fari betonon (cementon, sablon, ŝtonetojn kaj akvon).
  • pistomiksi (tr)
    Kune pisti du aŭ plurajn substancojn, por ilin miksi.
  • rasmiksi (tr)
    Kunparigi, por reprodukto, du estaĵojn el malsamaj rasoj.
    mestizo, mulato.
  • vinmiksaĵo
    Produkto el malsamaj vinoj, mostoj aŭ vinberoj kune, ekz. el diversaj regionoj aŭ vitejoj, aŭ el blankaj kaj ruĝaj vinberoj.

    miksi


    batmiksi.duba, firma, intermiksi.enmiksi sin.Feliĉo pura, perfekta, nemiksita, sennuba, ekstaza, perdita, facileatingebla.Frakcia nombro (miksa frakcio) : 5 3/4.fuŝmiksi.Havi nenian moralan rajton miksi sin en tiun aferon.La afero iras bone sen mia enmiksiĝado.miksdevena.miksilo.mikskolora.miksopero.miksopoto.miksrasa.miksturo.nemiksitavinmiksaĵo.
    alojo.apartigi.bunta.distingi.diversa.ingredienco.intermeti.interpleksiĝi.interveni.kombini.konfuze.kunfandiĝi.ordo.senorde.skui.verŝi.
    afero. dubi. ebl. facila. kalkuli. kuiri. materialo. muziko. paroli.



    Iel rilatitaj:

    -ebl absolutx aferx amalgamx bastardx dubx en facilx gasx hundx inter intervenx kalkulx kombx konfuzx kuirx kulerx materialx muzikx parolx samx skux venx vinx