fanfaroni

*fanfaron/i

Sin glori per ecoj aŭ virtoj, kiujn oni ne posedas: unu fojon oni donas, kaj tutan vivon fanfaronas (Z); ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante (Z); vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto (Z); fanfaroni per sia riĉeco (Z), per citatoj (Z); vi estas malsaĝulo, la vino fanfaronas el via cerbo! (Z); vestiĝu per honto, kiuj fanfaronas kontraŭ mi! (X); mi ne estas ŝtelisto, kiu fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! (Z); li fanfaronis ke neniu povos lin venki (Z).
arogi, fieri, paradi, pavi, pretendi, knari, soni, sin glori, brustoŝveli.
  • fanfaronado
    Paroloj, sento de fanfaronanto: ĝi donacas al vi la vivon-k tio ĉi ne estas fanfaronado (Z).
  • fanfaronisto, fanfaronulo
    Persono ema al fanfaronado: fanfaronuloj ne staros antaŭ vi (X).

    fanfaronx


    Iel rilatitaj:

    blufx bombastx bravx brux laŭdx parolx