adreso



  1. Preciza loĝ loko de persono, firmo ks, difinita per strato, urbo ktp: mia nuna adreso estas la sekvanta (Z); telegrafa adreso (mallongigita aŭ simbolforma, por uzado en telegramoj).
  1. Surskribo, sur koverto aŭ pako, montranta la nomon k la precizan loĝlokon de la persono, firmo ks, al kiu ĝi estas sendita: sub la adreso de s-ro Bourlet mi multe korespondis kun la grupo Pariza (Z); (f) ili esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero E. (Z); la kritiko trafis sian adreson.
  1. [komputiko] Nombro indikanta la lokon, kie dateno estas tenata en memoro: absoluta, relativa, virtuala, fizika adreso; adresspaco; adresingo (dateningo por teni adreson).

  • retadreso
    [komputiko] Signoĉeno uzata en retpoŝto por indiki uzanton k komputilon.
  • adresi (tr)
    1. Skribi adreson sur leteron, pakon ks.
    1. Sendi ion al ies loĝloko: mi adresis la manuskripton rekte al la presisto.
    1. (f) Direkti parolon al iu: adresi al iu sian dankon (Z).
      sin turni.
  • adresanto
    Tiu, kiu adresas.
  • adresaro
    Kajereto, kun la adresoj de ies konatoj.
  • adresato (Z)
    1. Tiu, kies nomon surhavas letero aŭ pako.
    1. [lingvoscienco] Tiu, al kiu estas direktata mesaĝo.
  • adresaparato
    Maŝino por surpresi la adresojn sur leterojn, banderolojn ks.

  • Esprimoj

    Letero adresita al X zorge de S-ro Y.
    Sin adresi al ies koro.
    Stampi sian adreson, la nomon de la sendinto sur la koverto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    adresanto, adresaparato, adresaro, adresato, adresi, adreslibro, adreso, retadreso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    absoluta
    fizika
    relativa
    virtuala

    adresi
    loĝi
    sendi
    sin turni al

    koverto
    loĝloko
    nomo
    registrolibro
    retpoŝto
    strato
    telefonlibro
    urbo

    Ankaŭ vidu:

    domo informi koverto letero paroli poŝto

    Iel rilatitaj:

    absolutx adresx aparatx domx fizikx informx kovertx leterx librx lokx loĝx nomx pakx parolx poŝtx registrx relativx sendx stampx stratx telefonx turnx urbx virtualx