frazo

fraz/o

  1. [LINGVOSCIENCO] Eldiraĵo aŭ parto de teksto, kies konstituantoj havas difinitan funkcion, kaj kies celo estas esprimi ion, pri io: frazo povas konsisti el unu propozicio (simpla frazo) aŭ el pluraj (kompleksa frazo); en la frazo 'anstataŭ stari, li sidas' (Z); en mia traduko troviĝas iafoje frazoj ne tuj kompreneblaj (Z). [VIDU] frazaranĝo, frazelemento, frazfiguro, frazsintakso.
  1. Esprimmaniero, kie la paroloj estas afekte belsonaj kaj la enhavo sensignifa aŭ bagatela: ho frazo, frazo, kiam vi ĉesos regni (regi) super la spiritoj de la homoj? (Z); laŭtaj kaj modaj frazoj (Z); kiu havas sufiĉe da kuraĝo por kredi tion, kion li vidas, kaj ne kun fermitaj okuloj ripetadi fremdajn frazojn (Z) [...] ; grandaj frazoj, malgrandaj agoj (B).
    afekto, bombasto, emfazo, patoso.
  1. Muzika penso, melodia ideo, kompleta en si.
  • frazadi (ntr)
    1. Fari frazojn 2.
    1. Komponi, esprimi frazon 3.
  • frazaro
    Kolekto da modelaj antaŭpretigitaj frazoj.
  • frazisto
    Persono, kiu kutimas frazadi 1: tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion, pri kio ili parolas (Z); frazista sensencaĵo (Z).
  • frazumi (ntr)
    Eldiri bombastajn, sed sensencajn frazojn: la pia frazumado de la aliaj eklezioj.
  • ĉirkaŭfrazo
    [BELETRO] Vortfiguro, per kiu oni montras ideon, objekton aŭ personon ne rekte per la propra vorto, sed per aludo aŭ karakteriza detalo, ekz. ' la reĝo de Olimpo' anst. Jupitero, 'la ĉefurbo de Italio' anst. Romo.
    parafrazo, eŭfemismo.
  • frapfrazo
    Konciza, frapanta, facile eldirebla frazo, prezentanta formulon de reklamo, propagando, agitado ktp.
    devizo, slogano, signalvorto.
  • laŭtefraza (Z)
    Patosa, bombasta.

    frazo

    REVO: [frazo]

    alegorio.antaŭparolo.antifrazo.apologo.aŭtobiografio.balasto.baroko.bela literaturo.Bele tornita frazo.beletristiko.beletro.biografio.ĉizi.diskurso.ditirambo.eklogo.elegio.elnodiĝo.Eneado.ennodiĝo.epigramo.epistolo.epiteto.epitomo.epizoda.epizodo.epopeo.eposo.erotika.eseo.fabelo.fablo.figuro.fikcio.frazparto.frazrolo.graduso.hiperbolo.Iliado.indikativa frazo.interpoli.intrigo.kompletan sencon.krimromano.legendo.Li komencis sian paroladon per sonoraj vortoj.licenco.litoto.maltroigo.membiografio.metaforo.mirrakonto.muzika temo, melodio.naturalismo.noveleto.novelo.Odiseado.oracio.pamfleto.parabolo.parafrazo.parentezo.paskvilo.pentri.periodo.pitoreska.prefaco.propozicio, subordigita, kunordigita, komenta.proverbo.prozopopeo.romanisto.romano.romantikismo.satiro.skizo.stilfiguro.troigo.tropepiteto.tropo.vortfiguro.vortoj.


    gramatiko. libro. lingvistiko. muziko. oponi. paroli. rakonti. retoriko. vorto.

    Iel rilatitaj:

    adjektx alinex aliteracix anakolutx antifonx citx gramatikx librx lingvistikx muzikx oponx parolx partx rakontx retorikx vortx