[
ANATOMIO
]
kav
o en la
kap
o de
hom
o, kiu entenas la
dent
ojn k
lang
on, k estas la unua parto de la
digest
a kanalo: mi lasis vian buŝon al mia buŝ' premiĝi (w). faŭk
o,
muzel
o,
rostro
.
i
A) [
ZOOLOGIO
] kavo en la kapo de besto, tra kiu estas enigataj la
nutr
aĵoj; buŝo de homo, ĉevalo (z), hundo (z), rato; eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo (z); ne fermu la buŝon al bovo draŝanta (x); mia dio baris la buŝon de la leonoj (x). faŭko, muzelo, rostro
b) [ZOOLOGIO]
apertur
o en la ĉelmembrano de protozoo, tra kiu estas enigata la nutraĵoj en digestan vakuolon.
tiu sama parto de la homa kapo, rigardata kiel organo de la nutrado: ĉiuj laboroj de homo estas por lia buŝo (x); dio donis buŝon, dio donos manĝon (z); pano buŝon ne serĉas (z); venigi akvon en la buŝon (eksciti la apetiton); ĝi iris al li preter la buŝon (z) (li ne kaptis la okazon). [VIDU] buŝtuko.
tiu sama parto de la homa kapo, rigardata kiel organo de la parolo: mi aŭdis tion el lia propra buŝo (z); fermita buŝo ne enlasas muŝon (sekreton oni prisilentu); ne movi la buŝon! (z); teni sian langon en la buŝo (z); al la buŝo de oni neniu povas ordoni (z); ofte mano forgesas kion buŝo promesas (z); mi havas nelertan buŝon (x); en via buŝo la sankta vorto 'amo' malpuriĝas (z); (f) kovri la buŝon de sia konscienco (z); tiu oficiala deklaracio fermu la buŝon al niaj kontraŭuloj (z). lango, lipo. [VIDU] silentigi.
Tiu sama parto de la homa kapo, rigardata kiel esprimpova parto de la vizaĝo: havi rondan, larĝan, rozan buŝon; ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! (X).
Enira aŭ elira aperturo: buŝo de forno, de pafilo (Z), de rivero (Z), de kloako, de seruro, de boltilo (makzeloj).
buŝa
Rilata al buŝo: buŝa kavo (cavitas oris).
Parola, voĉa: buŝa interparolado, literaturo (Z); taŭgeco de nia lingvo por buŝaj komunikiĝoj (Z).
[LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Tia, ke dum ĝia prononco la velo estas levita k baras la pasejon inter la buŝo k la naza kavaĵo: buŝa vokalo.
naza.
buŝaĉo
Malŝata nomo de buŝo: tenu la buŝaĉon, vi sovaĝa besto, k dormu! (Z).
buŝaĵo
Parto de instrumento, kiun oni enmetas en la buŝon, aŭ al kiu oni proksimigas la buŝon: buŝaĵo de pipo, cigaringo, de fluto; buŝaĵo de mikrofono.
buŝego Faŭko: (f) stari kun malfermitaj buŝegoj (Z). gapi
.
*buŝumo
Ingo, kiu tenas fermita la buŝon de bestoj k malhelpas la mordojn: (f) la gazetaro portas buŝumon (ne povas libere paroli). SIN. muzelingo.
buŝpeco
= buŝaĵo.
[TEKNIKOJ] Aparta tubeto, fiksebla sur la buŝon de pli granda aparato: buŝoŝarga pafilo. ajuto
.
enbuŝigi
Preni en la buŝon: ne indas enbuŝigi la tutan penison, sed nur ties supran trionon aŭ kvaronon (KA).
enbuŝiĝi
Veni en la buŝon de io: la ŝipo enbuŝiĝis en la riveron; tubo, kiu bone enbuŝiĝas en aperturon.
(Z) Enflui, konduki en ion.
prabuŝuloj
[ZOOLOGIO] Grupego (Protostomia) de animaloj, kies malfermaĵo de la gastrulo respondas ordinare al la buŝo de la plenkreskulo, neniam al la anuso: plej multaj senvertebruloj estas prabuŝuloj.
novbuŝuloj
[ZOOLOGIO] Grupego (Deuterostomia) de animaloj, kies malfermaĵo de la gastrulo respondas al la anuso de la plenkreskulo k kies buŝo formiĝas ĉe la kontraŭa ekstremaĵo: ekinodermoj k ĥorduloj estas novbuŝuloj.
perbuŝa
[MEDICINO] Tia, ke oni uzas nur suĉeblajn, trinkeblajn, gluteblajn medikamentojn: perbuŝa kuracado; perbuŝe ('per os').