sonori

*sonor/i

  1. (ntr) (pp aĵoj) Estigi sonon, daŭre sonantan post la ĉeso de ĝia kaŭzo: sonoras kristalaj glasoj, bronza disko frapita de martelo; la vitraj kaj arĝentaj ornamoj sonoras sur la brusto de l' virinoj (B); super ĝi (ĉevalo) sonoras la sagujo (X); (vs) aŭdu, sonoras por vi l' angelus'!; en la palacoj sonoras luksaj festenoj (B); oni havis la impreson, kvazaŭ la tuta arbaro sonoras (Z).
    tinti, vibri, resoni.
  1. (tr) (pp ilo) Indiki per sonorado: la sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo (Z); kiam la sonorilo sonoras la liberecon (Z); (f) tiu malnova sonorilo sonoris al ŝi en la koron konsolon kaj ĝojon (Z).
  1. (pp homoj) = sonorigi: per sonorilo ni sonoras (Z).
  • sonoro
    Tono regule vibranta, kaj havanta pli-malpli facile diferencigeblan alton: sonoro de gongo; piano kun bona sonoro; (f) Tutmonda Sonoro K (poemaro).
  • sonora
    1. Tia, ke ĝi sonoras: ĉie oni povis aŭdi la sonorajn kuirilojn; sonora voĉo de kantoro; (f) la entreprenon antaŭ ĉio pereigis sonoraj (monaj) kaŭzoj (Z).
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp kontoido) Produktata per libera aerfluo (en E.: m, n, r, l, h).
  • sonorado
    Longa aŭ ripeta sonoro: sonorado al li venas, sed de kie li ne komprenas (Z) (pf); oni aŭdis sonoradon de sonoriloj funebra sonorado (Z).
  • sonorigi
    Frapi, tuŝi sonoran korpon, ke tiu eligu tonojn, por voki aŭ veki: la preĝeja servisto sonorigis al la vespera preĝo (Z); bonvolu sonorigi al la servantino; sonorigi por biero; sonorigi ĉe ies pordo.
  • *sonorilo
    1. Bronza kava konuso, larĝiĝanta ĉe la rando, kun svingebla frapilo por sonorigi: ĉiuj sonoriloj feste sonoris (Z); sonoriloj ne sonoris super ia tombo (Z); sonorilo vokas al preĝejo, kaj mem neniam eniras (Z); ĉirkaŭe sonas ĉiuj preĝejaj sonoriloj (Z); kiel krevinta sonorilo (K); sonorilturo (
      spajro).
      kariljono.
    1. Analoga sonorilo por sonorigi: elektra sonorilo.
  • sonorilaro
    Instrumento, konsistanta el serio de sonoriloj.
  • sonorileto
    Malgranda, ordinare mantenebla sonorilo el metalo ks: la promorta sonorileto (Z); estis tiel kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis (Z).
  • sonorilisto
    Tiu, kiu profesie sonorigas la preĝejajn sonorilojn.
  • eksonori (ntr)
    Komenci sonori: eksonoris la gongo; (f) mi faros tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj (Z).
  • elsonori (tr)
    Diskonigi per sonoro: la sonorilo komprenas (la homĝemojn) kaj elsonoras tion antaŭ la tuta mondo (Z).
  • alarmsonorilo
    Sonorilo, manuzata aŭ aŭtomata, kiu avertas pri danĝero.
  • mortsonorado
    Sonorado, laŭ malrapida ritmo, per kiu oni anoncas pri ies morto.
  • noktosonorilo
    Sonorilo, ĉe la pordo de kuracisto, farmaciisto aŭ pastro, por voki dum la nokto.
  • pordosonorilo
    Sonorilo ĉe la pordo de domo, por peti eniron.
  • tumultosonorado
    Sonorado, laŭ densa ritmo por anonci militon, alvoki al ribelo ktp.

    sonori

    alteco. bruero. Interfrapi la glasojn antau( ol trinki je honoro de iu aŭ io.. Kun bona sonoro. Li komencis sian paroladon per sonoraj vortoj. malsonora. orelo. tono. vokalo.
    aŭdi. fonetiko. horloĝo. muziko. paroli. soni. sono. surda. voki. vorto.

    Iel rilatitaj:

    anĝelusx aŭdx belfridx biciklx brux fonetikx glasx horloĝx muzikx noktx parolx pordx preĝx sonx surdx teatrx vokx vortx