streko

*strek/o

  1. Postsigno, lasita sur papero, tolo ks de unu movo de skribilo, peniko ks: li desegnis gruon per kvar geniaj strekoj; (figuro) kovrita per tro krudaj strekoj de krajono (Z); ni faru bonan dikan strekon tra la lasta jaro (Z) (por ĝin nuligi) (
    elstreki); frakcistreko.
  1. [GEOLOGIO] Koloro de la pulvoro de mineralo, kutime ricevita per strekado de porcelana plato (strekplato). SIN. strekkoloro.
  1. [MATEMATIKO] Parto de rekto en ebeno aŭ spaco inter du punktoj: la streko inter a kaj b havas la plej malgrandan longon el ĉiuj kurbaj, kiuj ligas a al b. SIN. segmento de rekto.
    signeto.
  1. Streketo 2: a' (elparolu 'a streko', 'a streka'); a'' ('a duobla streko', 'a dustreka').
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Longa klaketo aŭ zumo, kies daŭro egalas tri punktojn kaj kiu estas uzata kiel unu el la du signoj de la morsa alfabeto.
    punkto 8.
  • *streki (tr)
    1. Fari strekon 1: streku unue la linion de la horizonto.
    1. (f) Estigi pli-malpli klaran linion: fulmoj strekis la nigran ĉielon; nuboj da anasoj strekis grandan rondon (B).
  • strekado
    Ago streki.
  • strekaĵo
    Prezento (de figuro, plano ks) per linioj; desegnaĵo, konsistanta el strekoj aŭ linioj.
  • streketo
    1. ĉiu el la malgrandaj akcesoraj strekoj, per kiuj en kelkaj alfabetoj oni distingas unu literon de alia simila: fari reformojn en la skriba alfabeto, forigi la punktojn, streketojn (Z).
    1. Mallonga vertikala aŭ oblikva linieto, uzata:

    a) en vortaro aŭ lernolibro, por disigi la elementojn de kunmetita vorto (ankaŭ la finaĵon disde la rad. ktp);
    b) en la matematiko por krei novajn simbolojn aŭ indiki derivon: vortoj, kiuj formas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per streketo (Z); a'' (a kun du streketoj).
    1. Dividstreko: ili devus havi antaŭ si apostrofon aŭ streketon (-) (Z).
    1. Malgranda markostreko: 'Oriente, unu streketon norde' kiel diras la ŝipistoj (Z); verŝu en la mezurglason ĝis la supra streketo.
  • streketi
    [TEKNIKOJ] Desegni linion kun regulaj interrompoj.
  • strekilo
    Speciala pinta instrumento, servanta por marki strekojn en laborpecon.
  • nadla strekilo
    Strekilo el hardita ŝtalo, uzata por streki sur metalon aŭ aliajn tre malmolajn substancojn.
  • strekumi (tr)
    Haĉi.
  • ĉirkaŭstreki
    Fari strekojn ĉirkaŭ: ĉirkaŭstrekita butono de celumilo.
  • elstreki, forstreki
    1. Fari strekon sur io skribita, por ĝin nuligi: volu elstreki el tiu artikolo ĉion, kio havas karakteron personan (Z); la Krestomation mi elstrekos (Z) (el la Fundamento); la linioj 11-12 devas esti forstrekitaj (Z).
    1. (f) Forigi, malaperigi: personoj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj (Z); farita-elstrekita (Z); ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj (X); ĉiujn liajn penojn unu sola momento forstrekis.
  • malsuprenstreko
    [TIPOGRAFIO] La signo '.
  • substreki
    1. Fari strekon sub vorto aŭ frazo, por turni al ĝi la atenton de la leganto: (vortoj) substrekitaj per blua krajono (Z); tiun ĉi vorton mi mem substrekis (Z); mi estas maljustega (substrekite) kontraŭ Hachette (Z).
    1. Turni ies atenton al vortoj, insistante aŭ akcentante ilin: mi forte substrekas la vortojn 'permesate' kaj 'ankaŭ' (Z); mi substrekas la fakton, ke [...] .
  • superstreko
    [TIPOGRAFIO] Kromsigno kun la formo de horizontala streko super litero, por montri longecon de vokalo aŭ tonon.
  • suprenstreko
    [TIPOGRAFIO] La signo /, uzata por fari frakcion aŭ apartigi termojn de alternativo.
  • surstreki
    Streki per fluoreska markilo sur vortoj aŭ frazpartoj, pri kiuj oni volas atentigi.
  • surstrekilo
    Speciala markilo kun fluoreska inko por surstreki.
  • trastreki
    Fari oblikvajn strekojn tra io: la tero estis trastrekita per longaj nealtaj muroj; trastrekita ĉeko.
  • trastreko
    [TIPOGRAFIO] Kromsigno kun la formo de streko farita tra litero, uzata ekz. en la lingvoj pola, dana, kroata, malta.
  • dividstreko
    [TIPOGRAFIO] Skriba kaj tipografia signo (-), uzata i.a. por dividi la elementojn de aparte longa aŭ nekutima kunmetita vorto, aŭ por transporti parton de vorto sur la sekvan linion.
  • haltostreko
    [TIPOGRAFIO] Skriba kaj tipografia signo (-), uzata i.a. por signi dialogon, aŭ por apartigi frazpartojn pli forte ol per komo.
    minussigno, citilo.
  • markostreko
    Streko, farita sur ia materialo, por marki: markostreko de segilo (malprofunda tiro de segilo sur lignopecon por montri lokon prilaborotan); markostreko sur bureto, pipeto ks.
  • mezurostreko
    [MUZIKO] Vertikala streko, apartiganta la mezurojn.
  • ondostreko
    [TIPOGRAFIO] Ondosigno.
  • randstreki
    Estigi regulajn strekojn sur la rando de monero.
  • segadostreko
    Interspaco, lasita de la segilo.
    segvojo.
  • sonstreko
    [FOTOGRAFIO] Mallarĝa streko, sur filmostrio, kie enskribiĝas, sub formo de zigzaga linio, la lumvarioj respondaj al paroloj aŭ sonefektoj.
  • taktostreko (evi) = mezurostreko.
  • vojstreko
    Mallarĝa vojo: mi irigos vin sur rekta vojstreko (Z); la vojstrekon de malpiuloj ne iru (Z).

    streko


    Iel rilatitaj:

    atentx desegnx horloĝx parolx plumx skribx