vorto

*vort/o

  1. [LINGVOSCIENCO] Morfemo aŭ morfemkombinaĵo, konsistiganta sintakse uzeblan formon: la vorto 'eksklubanojn' konsistas el ses morfemoj.
    vortospeco. [VIDU] vortfarado, vortfiguro, vortordo, vortsintakso.
  1. Unu el tiuj kombinaĵoj, komunuze konsiderata kiel esprimanta unu apartan ideon: trovi la ĝustan vorton; la bildoj elvokitaj de la vortoj; kanto sen vortoj (Z); mi uzos liajn proprajn vortojn (Z); ĉe tiuj ĉi vortoj la hispano faris tiajn gestojn, ke [...] (Z); ŝi estas fiŝistino kaj liveras la insultajn vortojn al tri estimataj gazetoj (Z); kruda, maldeca vorto.
    parolo, termino.
  1. Iu vorto, konsiderata kontraste kun la esprimata ideo: oni ne devas diskuti pri vortoj, sed peni ilin kompreni; faroj estas fruktoj, sed vortoj estas nur folioj; kion vi legas, mia princo? vortojn, vortojn, vortojn! (Z); vortoj ne povus tion eldiri (Z).
  1. Serio da vortoj, formantaj unu aŭ plurajn mallongajn frazojn: pli bona estas vorto afabla ol kuko agrabla (Z); de vorto ĝentila ne doloras la lango (Z); vorton malveran virtulo malamas (X); kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta (X); per unu vorto li estas la perfekta rigardanto (Z); per malmultaj vortoj (Z) (resume); lasi al iu la lastan vorton (Z) (lasi venki en diskuto); sed la lasta vorto tamen restis mia (Z); ne venis ankoraŭ la tempo diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj (Z); neniu devis diri al ŝi ian malbonan vorton (Z); ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio (Z).
  1. Buŝa promeso: teni, plenumi sian vorton (Z); vorto donita estas kiel leĝo (Z); estu sinjoro de via vorto (Z); je mia vorto! (Z) (mi certigas pri tio); vorton de honoro! (Z); mi jam promesis, kaj preni mian vorton returne estus al mi tre malagrable (Z); mi neniam rompas mian vorton (Z); proceso pri rompo de sia vorto (Z).
  1. [KOMPUTIKO] Grupo de bitoj kune traktataj de komputilo.
    bajto, ĉelo.
  • Vorto
    [KRISTANISMO] Eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo: en la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio (N); la Vorto fariĝis karno (N).
  • vorta
    1. Konsistanta el vortoj: vorta ludo (Z) (spritaĵo); pro vorta piko ofte perdiĝas amiko (Z).
    1. Konsistanta nur el vortoj, neefektiva: senvaloraj vortaj promesoj (Z).
      ŝajna, papera.
  • *vortaro
    1. Kolekto de konvenciaj formoj de vortoj de unu aŭ pluraj idiomoj, kun diversaj informoj pri tiuj formoj, precipe difinoj aŭ tradukoj: la 'Universala Vortaro' estas parto de la Fundamento; venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj (Z); ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn, kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj (Z); rimvortaro.
      indekso, konkordanco, leksiko, leksikono, terminaro.
    1. Libro, enhavanta vortaron 1: poŝvortaro.
  • vortaristo
    Specialisto pri la vortarfarado.
    leksikografo.
  • vortero
    1. [LINGVOSCIENCO] Morfemo, uzata kiel parto de vorto: en E. prepozicio povas iĝi vortero.
    1. Parto de vorto: malsaĝulo diras vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon (Z).
      afikso, radiko.
  • vorteto
    1. (evi) = partikulo.
    1. Tre mallonga parolo: eĉ per unu vorteto li ne lasis min supozi [...] (Z); kie mi eĉ unu vorteton diris kontraŭ li? (Z).
  • vortigi
    Esprimi per vortoj: bone vortigita ideo; vortigu do vian peton en klara E.!; tiu kondiĉo ne estis vortigita en la kontrakto; mi ricevis avizon jene vortigitan [...] .
  • vortumi
    Vortigi.
  • vort (o)riĉa
    Prezentanta aŭ disponanta multe da vortoj: verko, skribita en E. antaŭ 25 jaroj, ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko skribita en la nuna tempo (Z); vortriĉa oratoro, poeto.
  • alivorte
    Se diri per aliaj vortoj: mi ne fidas lin: alivorte, lia amikeco estas dubinda.
  • duonvorte
    Sen bezono esprimi tute detale sian penson: li duonvorte aludis sian deziron revidi ŝin.
  • duonvorto
    Eldiro intence nedetala; aludo: saĝa kapo duonvorton komprenas (Z).
  • laŭvorta
    Farata vorton post vorto, precize laŭ la senco de ĉiu vorto: tio estas la laŭvorta ripeto de lia respondo; li tradukas laŭvorte el sia nacia lingvo (Z); ĝi rakontis la tutan fabelon, kiun ĝi memoris laŭvorte (Z).
    laŭlitera.
  • unuvorte
    Resume: unuvorte, kion mi rakontu al vi? (Z).
  • agitvorto
    Mallonga frazo, resumanta la celon de agitado, de politika movado: 'For la bataliloj!' estis la agitvorto de la pacifistoj.
  • frapvorto
    1. Mallonga, frapanta frazo, uzata en reklamado.
    1. Vorto, kiun oni presas izole kaj fronte de gazeta kolumno, kaj kiu resume prezentas gravan informon.
  • fremdvorto
    Vorto, ne apartenanta al la koncerna lingvo kaj ordinare signita per citiloj, kursivoj aŭ alia rimedo (ekz.: la skribaĵo 'Byron' anst. Bajron (Z); ilia tuta 'raison d' être' (Z)).
  • kapvorto
    Konvencia formo de vorto, reprezentanta en vortaro aliajn vortojn, ligitajn al ĝi per gramatikaj aŭ sencaj rilatoj: la kapvortoj estas prezentitaj en alfabeta ordo.
  • krucvorto
    Ludo, konsistanta en la diveno de vortoj laŭ iliaj difinoj kaj la nombro kaj lokado de iliaj literoj vertikale kaj horizontale en kruciĝantaj kolumnoj kaj linioj de kvadratita desegno.
  • nombrovorto
    Vd nombro.
  • pasvorto
    Konvencia vorto, per kiu oni konigas sin kaj tiel akiras la eblon eniri, trovi helpon ks. [VIDU] ŝiboleto.
  • pruntovorto
    [LINGVOSCIENCO] Vorto, kiu ne apartenas al ia bazo de la koncerna lingvo, sed kiu, pruntite el alia lingvo, estis pli-malpli komplete asimilita (ekz. 'reglamento' apud 'regularo').
  • signalvorto (Z)
    Vorto, per kiu oni donas al iu signalon: tio estis la signalvorto de la tumulto.
  • ŝtopvorto = kejlo 2.
  • tabelvorto
    [LINGVOSCIENCO] Korelativa vorto.
  • vostvorto
    [SPEKTAKLO] Lasta vorto de parolo en teatraĵo, kiu servas kiel signalo al alia aktoro, por ke tiu eniru aŭ ekparolu. [VIDU] repliko.

    vorto


    Afabla vorto pli efikas ol forto.Ankoraŭ ne estas dirita la lasta vorto.Blindigi iun per vortoj.Bone vortigita ideo.Doni sian honorvorton, vorton de honoro.Dubi pri la vereco de liaj vortoj.fiki (triviala vorto).Finfine la tuta malkonsento reduktiĝas al diskuto pri la senco de unuvorto.Forpreni la vortojn, parolon de sur ies lango.Galaj, malicaj vortoj.Gargari nekompreneblajn vortojn.Gluti la vortojn.Havi la lastan vorton en diskuto.Havi la vortaron prete sub la mano, ĉemane.Havi la vorton sur la pinto de la lango.Instruistoj povos facile ĉerpi la vortojn apartenantaj al iu temopriparolota.Interrompi ies vortojn, parolon.Ĵuru, ke neniam vi parolos eĉ per unu vorto pri tio.kaj "klarigo de vorto".Kion signifas tiu vorto?.Kiu mensogas per unu vorto, ne trovos kredon ĝis la morto.Kiu retenas siajn vortojn estas saĝa.Kunĉenado de vortoj.La vorto estis preta sur miaj lipoj.la vorto ŝvebas prete sur la lango.La vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon.la vortoj estas la vehikloj de la penso.La vortoj venas flue kaj glate sur la lango.Lasi sin kapti per lertaj vortoj.Li komencis sian paroladon per sonoraj vortoj, frazoj.Li parolas, kiom la vortoj povas torenti el lia buŝo.Listo de la jam ekzistantaj kapvortoj:.Ne diri eĉ unu vorton.Ne lasu vin trompi per la brilo de liaj vortoj.ne serĉi vorton en la poŝo.Oni devas eltiri, elŝtri per tenajlo el li la vortojn.Paroli el la profundeco de sia koro, per vortoj kovritaj, per gestoj,tra la nazo, kontraŭ sia penso, kun flameco, kun vervo, kun impeto, elalta selo, senspirhalto, por si mem, en la vento, dolĉe en la orelon.rimaro, rimvortaro.Ripeti ĉion vorto post vorto.samsencaj vortoj.tabelvorto.Tiu ĉi kondiĉo ne estis vortigita en la kontrakto.Tiuj vortoj venis el la plej profundo de la koro.Vero kiel la sankta skribo, kiel vorto de profeto.vort'aro.vortaro.vortfarado.vortfiguro.vortformo.vortico.vortkunmeto.Vorto kiu sugestas alian vorton.vortoprovizo.vortospeco.
    admoni. diskuti. facila. gazeto. gramatiko. kompreni. lango. lerni. lingvistiko. lingvo. mensogi. paroli. pensi. poemo. retoriko. sankta. signifi. silenti. teksto. traduki. vero. vortludo.

    Iel rilatitaj:

    admonx adverbx aferezx afiksx anagramx antonimx apokopx aŭgmentativx bajtx citx deiktx derivx dirx diskutx facilx frazx gazetx gramatikx idex klarx komprenx langx lernx lingvistikx lingvx lipx ludx mensogx parolx pensx poemx retorikx sanktx saĝx sencx signifx silentx sonorx teatrx tekstx tradukx verx vortludx voĉx