voĉo
*voĉ/o
- Tiu sono, kiun produktas la
aero elblovita el la
pulmoj tra la
laringo: la fiŝoj ne posedas voĉon (B); la voĉo sonis klare kaj profunde (Z); la korvo eksonigis sian
raŭkan voĉon (Z); Jakobo levis sian voĉon kaj laŭte ploris (Z); voku per plena voĉo! (X); paroli per malforta, mallaŭta, trema voĉo; tiu diris: la voĉo estas voĉo de Jakob, sed la manoj estas manoj de Esav (X); jen estas la voĉo de mia amato (X).
- Tiu
sono, servanta al homo, por esprimi senton aŭ penson: elokventa, konvinka voĉo; hodiaŭ mia voĉo sin turnas al vi, junuloj!; ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis Vian instruon (X); obei ies voĉon (Z); kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li (X); (f) ia interna voĉo diras al mi, ke [...] (Z); la plej fiera arbo povas rompiĝi, diris ia voĉo en li (Z); se ni, obeante la voĉon de indiferenta egoismo [...] (Z);
aŭskulti la voĉon de la prudento, de sia konscienco; la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero (X).
parolo,
vorto.
- [MUZIKO] Sono, modulita laŭ muzika gamo kaj alkonformigita al kantado: harmonia, malĝusta, malagorda, akuta, basa, tenora voĉo; kvarvoĉa
kanto;
muzikaĵo por du voĉoj; teni sian voĉon en
ĥoro; (f) per la malakra voĉo de l' violonĉelo ŝi diris al li, kion ŝi ne kuraĝus esprimi per vortoj; la violona voĉo (parto propra al tiu instrumento) de simfonio (B).
- Esprimo de la opinio de ĉiu pri demando, decido aŭ elekto: mi petas, ke ĉiu volu bone kaj libere, pripensi sian voĉon (Z); mi donis por la leporo mian voĉon (Z); rajton de voĉo havos ne apartaj personoj, sed nur la grupoj (Z); la kumulado de voĉoj (Z); kalkulado kaj kontrolado de la nombro de voĉoj (Z); ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj, kiujn li reprezentas (Z); esti elektita per 25 voĉoj kontraŭ 19; la projekto estis akceptita per granda plimulto de la voĉoj (B); havi la ĉefan, la decidan voĉon (Z); (ŝerce) infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas (pri iu, kun kiu oni ne kalkulas). [VIDU] voĉdoni, voĉdonrajto.
- [LINGVOSCIENCO] ĉiu el la konjugaciaj formoj, per kiuj oni esprimas la diversajn rilatojn inter la ago kaj la subjekto laŭ tio, en la ago estas plenumata de la subjekto (aktiva voĉo), aŭ suferata de ĝi (pasiva voĉo), aŭ kaŭzata de ĝi (faktitiva voĉo) aŭ iel reaganta sur ĝin (mediala voĉo).
voĉa - Rilata al voĉo: [ANATOMIO] voĉa faldo, voĉa ligamento (
voĉkordoj).
- Esprimita per voĉo: voĉa rimarkigo; voĉa, ne skriba interkonsento; voĉa muziko.
buŝa.
- [LINGVOSCIENCO] (pp parolsonoj) Tia, ke ĝia prononco estas akompanata de vibrado de la voĉkordoj (ekz. b g d v z ĝ ĵ) kontraste kun la senvoĉaj.
voĉe
Uzante sian voĉon: proklami ion voĉe kaj skribe (Z); legi voĉe (
prononcante la
silabojn samtempe, kiam oni ilin legas).
laŭte. voĉi (ntr) (ark.)
Voĉdoni: se la plimulto da E-istoj voĉos por la unua punkto, tiam [...] (Z); pro la bono de nia afero mi petas, ke ĉiu volu voĉi [...] (Z); s-ro Isakov, kiu voĉis antaŭ por punkto I, voĉas nun por punkto II (Z). duonvoĉa
Aŭdigata per ne tre laŭta voĉo: mi, kies kant' humilis duonvoĉa (W). duonvoĉe
Per malforta voĉo, inter laŭte kaj mallaŭte: Diino!-ekkriis la juna homo duonvoĉe (Z). plurvoĉe
Tiel, ke pluraj voĉoj kantas kune.
polifonio. senvoĉa - Ne havanta voĉon: senvoĉa kato, birdo.
- Perdinta provizore la kapablon paroli: li restis senvoĉa ĉe tia sciigo.
afonio.
- [LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Tia, ke ĝia prononco ne estas akompanata de vibrado de la voĉkordoj (ekz. p kaj t f s ĉ ŝ).
unuvoĉa
Tia, ke ĝi kolektas ĉies voĉojn: unuvoĉa decido; propono unuvoĉe akceptita. brustvoĉo
La plej basa voĉ
registro en kantado aŭ parolado. kapvoĉo
La plej akuta voĉregistro en kantado aŭ parolado.
falseto. plenvoĉe
Uzante la tutan forton de sia parolaparato.
Esprimoj
Elaŭdi la voĉon de sia koro.
Havi dian voĉon.
Iri al la urnoj (voĉdone elekti).
Kalkuli la nombron de registritaj elektantoj, de la voĉdonintoj.
Kalkuli la voĉojn.
Kanti laŭte, duonvoĉe, el la tuta gorĝo.
La korvo por akiri plaĉon per sia voĉo grakis vante (fablo Kalocsay).
La tono, de tiu kanzono estas tro alta por via voĉo.
Li havis la kuraĝon voĉdoni "nen" publike.
Mi donas mian voĉon al.
Mi rajtigas vin voĉdoni en mia nomo.
Ne povi aŭdigi sian voĉon.
Ĉiu ano disponas unu voĉon.
Kelkaj kunmetaĵoj
brustvoĉo, duonvoĉa, duonvoĉe, kapvoĉo, plenvoĉe, plurvoĉe, senvoĉa, unuvoĉa, voĉa, voĉdon(ad)o, voĉdoni, voĉdonrajto, voĉe, voĉestingo, voĉi, voĉkanalo, voĉ
kordoj, voĉlegi, voĉo, voĉpoŝto
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
soprano
mezosoprano
aldo
kontralto (kontraldo???)
kontratenoro
tenoro
baritono
baso
kastrito
falseto
agordi
akuta
basa
drinkraŭka
ebria
funebro
gracila
harmonio
kaverneca
muta
nazosona
obtuza
raŭka
sepulteja
stertoro
surda
tenoro
tombeja
tremi
ĝusta
aŭdi
aŭskulti
diri
kanti
akra
murmuri
paroli
tirado
voĉŝangi
zumi
voki
invoki
provoki
kolekti voĉojn
laŭtigi la voĉon
proponi, voĉdoni, forĵeti rezolucion
afonio
agrabla voĉo
akcento
akĉento
anatomio
artikulacio
brustvoĉo
elparolado
falseto
fonetiko
fonografo
gamo
gramofono
iom rompita voĉo
kapovoĉo (falseto, kastrito)
kasedo
kastrito
kato
korpo
lango
laringo
megafono (voĉtubo)
mezvoĉo
muziko
nuanco
politiko
prononci
prozodio
pulmo
silento
sono
tembro
tonalo
tonnuanco
tono
universala voĉdonado
voĉkordo
voĉo de Stentoro
voĉsonado
vokalo
vokativo
vokoido
kontoido
ŝlima lango
Iel rilatitaj:
aerx
afonix
agordx
agrablx
akcentx
akrx
akutx
akĉentx
aldx
anatomix
artikulacix
aŭdx
aŭskultx
b
balotx
baritonx
basx
blekx
c
d
deklamx
dirx
ebrix
falsetx
fonetikx
fonografx
funebrx
gamx
gracilx
gramofonx
harmonix
invokx
kantx
kasedx
kastritx
kastrx
katx
kavernx
kolektx
kontoidx
kontraltx
kontratenorx
kordx
korpx
langx
laringx
laŭtx
megafonx
mezosopranx
murmurx
mutx
muzikx
nazx
nuancx
obtuzx
parolx
plenx
polifonix
politikx
prononcx
proponx
provokx
prozodix
pulmx
rajtx
raŭkx
registrx
sepultx
silabx
silentx
sonx
sopranx
stertorx
surdx
tembrx
tenorx
tiradx
tombx
tonalx
tonx
tremx
vokalx
vokativx
vokoidx
vokx
vortx
zumx
ĉ
ĝustx
ĥorx
ŝanĝx
ŝlimx