blasfemi

[ RELIGIO] Diri malrespektajn, mal· piajn vortojn kun la intenco ofendi Dion aŭ diaĵon: vi blasfemas, Isaak, kontraŭ la sola Dio (Z); mi vin prenas kiel atestantojn, ke ĉi tiu virino blasfemas (B); ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon (X); (f) blasfemi la virton mem.
insulti, sakri.
  • blasfemo (1)
    Vortoj de iu, kiu blasfemas: la dioj pardonu al mi la blasfemon! (B); se iu eldiros blasfemon kontraŭ Dio (... ) (X); la blasfemo kontraŭ la Spirito ne estos pardonita (N).
    sakrilegio.
  • blasfemado
    Konduto de blasfemanto: al blasfemantoj plaĉos blasfemado (X).
  • blasfemisto , blasfemulo
    Iu, kiu kutimas blasfemi: senhonta blasfemisto! (Z); la krampo premu viajn internaĵojn, blasfemuloj! (B).
    blasfemx

    blasfemx


    Iel rilatitaj:

    RELIGIO dix ofendx parolx pix