murmuri

*murmur/i (tr)

  1. (io) Aŭdigi malakutan kaj mallaŭtan sonon: la vento murmuras en la branĉoj (Z).
    susuri, zumi.
  1. (iu) Paroli malakute kaj mallaŭte: murmuri preĝojn (Z); li murmuris al si en la orelon vortojn (Z).
  1. Aŭdigi obtuzan kaj malklaran sonon, kiel signon de malkontenteco: murmuri tra la dentoj (Z); murmuregas la urso, sed danci ĝi devas (Z) ( [VIDU] neceso); ili ekmurmuris kontraŭ Moseo (Z).
    grumbli, grunti.
  • murmuro
    1. Obtuza bruo: la misteraj murmuroj de la granda urbo (Z); eksonis murmuro de paŝoj (B).
    1. Surda bruo, montranta malkontentecon: murmuro mordetanta (Z); sur la ventro veluro-en la ventro murmuro (Z) (pro malsato).
  • murmurado
    Esprimo de malkontenteco per krioj, insultoj ktp: mi ne aŭdis pli (plu) la murmuradon de l' popolo (Z); ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo (X).
  • murmureti
    1. Eligi mallaŭtan, delikatan sonon: la folioj murmuretas (B); mi aŭdas murmureton en la branĉoj (Z); murmuretanta rivero (Z).
      lirli.
    1. Flustri: murmureti al ies orelo (B); la domo, en kiu la malĝojo tiel ofte murmuretas mian nomon (Z).
  • enmurmuri
    Enmiksi kiel murmuron: la tenorulo [...] levis sian voĉon [...] dum la basulo por kontrasto enmurmuris la profundajn, mallumajn tonojn (Z).

    murmuri


    Iel rilatitaj:

    dirx parolx preĝx voĉx