formulo

formul/o

  1. [SCIENCOJ] Resuma simbola skribformo, esprimanta rezulton de algebra kalkulo, scienca leĝo aŭ fakto ks: [KEMIO] la formulo de akvo estas H2O; formulo resuma (montranta nur la nombron de la atomoj de molekulo), struktura (montranta la aranĝiĝon de la atomoj de molekulo); [FIZIKO] la formulo de gravita akcelo; [BOTANIKO] la flora formulo de pizo estas K5C5A10G1 (kaliko el kvin sepaloj, korolo el kvin petaloj, androceo el 10 stamenoj, gineceo el unu karpelo).
    diagramo.
  1. Preciza dirformo, fiksita de la leĝo aŭ kutimo: formulo de naskiĝa akto, de petskribo; formulo de juro (B), de ĝentileco.
  1. Preciza, mallonga dirformo: prezenti proponon en taŭga formulo; la diplomatoj serĉas formulon, kiu ofendus neniun.
  • formuli (tr)
    1. [SCIENCOJ] Esprimi per formuloj: formuli la konsiston de aero, sociologian leĝon.
    1. Mallonge, precize vortigi ion: formuli demandon, deziron (Z), sian opinion; io ankoraŭ ne precize formulita sed de ĉiuj bone sentata (Z).
      difini, redakti, vortigi.
  • formulado
    Ago formuli.
  • formularo
    1. Kolekto da formuloj: farmacia formularo; formularo de notarioj.
    1. Presita unu- aŭ plur-paĝa dokumento, kiun la interesato devas mem plenigi, respondante al la demandoj tie formulitaj: kelkaj ŝranketoj por konservado de formularoj (Z); la diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj (Z).
      aliĝilo, mendilo.
  • parformulo
    [LINGVOSCIENCO] Frazeologiaĵo, konsistanta en vortoj samaj, similsencaj k/aŭ similformaj (ekz. ree kaj ree, pli-malpli, nuda kaj kruda, pri vetero kaj cetero...).

    formulx


    Iel rilatitaj:

    parolx