fajfi

*fajf/i (tr: melodion ks)

  1. Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj kaj laŭ kavigita lango: li estis tia sinjoro, ke li ne fajfis en sia bano; mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin (X); ŝi fajfis por sia hundo (vokante ĝin); li mallaŭte ekfajfis la arion de Kalĥas (Z).
  1. Produkti analogajn sonojn per sia beko: fajfas merlo, pirolo.
  1. Produkti analogajn sonojn per ilo: ni fajfas per fajfilo (Z); la gardisto fajfis: estis brulo (Z); fajfas lokomotivo, sireno; (analoge) ili fajfis tra la fingroj (Z).
  1. Esprimi senton per fajfado: ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos la manon (Z); (esprimo de malestimo); ĉe la vido de la fraŭlino iu ekfajfis (esprimo de admiro); (f) mi fajfas pri tio (mi tute ne zorgas;
    furzi).
  1. (evi) = sibli.
  • fajfo
    La tiel estigita sono.
  • fajfado
    Ago de fajfanto.
  • *fajfilo
    ĉia instrumento por produkti tiajn sonojn: fajfilo de knabo, de lokomotivo, de sireno (Z); danci laŭ ies fajfilo (Z); alarmfajfilo, lipfajfilo, vaporfajfilo. [VIDU] fifro, fluto.
  • fajfilego
    Sireno 1.
  • prifajfi (homon, verkon)
    Moke fajfi, por malaprobi aktoron, oratoron, filmon k.a.
  • logfajfilo
    Ilo, per kiu oni imitas la fajfon de iaj bestoj, por ilin allogi kaj kapti.
  • sakfajfilo (Z)
    Sakŝalmo.

    fajfi


    Iel rilatitaj:

    anasx aŭdx parolx sakx