ripeti

*ripet/i (tr)


Denove diri aŭ fari tion, kio estis jam dirita aŭ farita: tial mi ripetas tion, kion mi supre diris (Z); mi ne povas tiel precize ripeti la vortojn (Z); mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio (Z); se amiko petas, li neniam ripetas (Z); kiu ripetas abunde, lernas plej funde (Z); la juna infano ripetas papage ĉion, kion li aŭdis; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon (X); la naŭze ofte ripetata fabelo, ke [...] (Z); se la kongreso estas bone aranĝita, ĝi povos esti ripetata ĉiujare (Z); prezenti proponon al ripetita voĉdonado (Z).
  • sin ripeti
    Senutile diri aŭ fari denove la samon, anst. ion novan: li rimarkis, ke ili sin ripetas, kaj tio estas enuiga (Z); la historio sin ripetas.
  • ripeto
    Ago aŭ vorto de tiu, kiu ripetas la vortoj de la libristo estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto (Z); evitu la ripeton de unu sama vorto en unu sama frazo; peti la ripeton de telegramo.
  • ripeta
    Prezentanta ripeton: ripeta horloĝo, pafilo.
  • ripetadi
    Plurfoje ripeti: mi ofte ripetadis al mi, ke [...] (Z); niaj kontraŭuloj konstante ripetadis al ni [...] (Z); tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis (Z) (siajn lecionojn); ili senpripense ripetadas tion, kion la ambaŭ diritaj gazetoj enbatas en ilian kapon (Z); kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage (Z).
  • ripetado
    Plurfoja ripeto: ripetado estas plej bona lernado (Z); ripetado de eraro ne faras ĝin vero.
  • ripetiĝi
    Reveni, okazi denove aŭ plurfoje: konstante ripetiĝantaj postuloj de plibonigo (Z); la tri lastaj ciferoj ripetiĝas.
  • ripetilo
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Telefona aŭ telegrafa amplifilo, uzata ĉe granddistancaj lineoj.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Radiofrekvenca relajso, kiu ebligas al elsendata signalo atingi malproksiman ricevostacion ne rekte atingeblan.
  • kunripetado
    Ripetado de leciono sub la vidado de instruisto.
  • provripeto
    Provludo.

    ripeti


    Bonvolu ripeti.instrucele ripetadi.Kiu ripetas abunde, lernas plej funde.
    aliteracio.balbuti : malfacile paroli kun (ne volitaj) interrompoj aŭ ripetoj("b-balb-buti").bisi.citi : ripeti la vortojn de iu alia (inter citiloj: .).ĉiam.denove.eĥo : ripetiĝo de sono pro reveno de surfaco; eĥi: resendi sonon (lamontoj eĥas lian vokon).eksperimento : metoda provo (ripeta aŭ ripetebla) por kontroli aŭ pruviion.ekzerci : lertigi (sin aŭ alian) per praktika ripetado.epilepsio : malsano (ripeta konscio-perdo, konvulsioj).fari aŭ diri denove, duan (trian.) fojon.fojo : unu okazo de faro aŭ fariĝo (io okazas unu fojon aŭ ripeteplurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte.gurdi.insisti : daŭre, ripete kaj firme esprimi sian opinion (aŭ peton) alaliaj.intensigi, pliigi la strebadon.iteracio.knedi : ŝanĝi formon de pasteca substanco per ripeta premado.kopii.kutima.lacige ripeti.manio.motivo : io, kio igas iun agi aŭ konduti tiel aŭ tiel; malgranda partode muzikaĵo, kiel bazo de pli grandaj partoj aŭ kun aparta signifo;(ripetata) desegnaĵo (sur muro, en ŝtofo.); motivi: prezenti motivo(j)npor agado aŭ konduto.movado : ripetata aŭ daŭra movo;.obsedi.ofte.ondo : ripetiĝanta plialtiĝo de la akvo-surfaco;.Papage ripeti gurditan lecionon.papago.periodo.plagiato.preme, sencede, insiste ripetadi.recidivo: reapera malsano, rekulpiĝo, repeko, refalo.redetali, resumi.rediri.ree, ripeti plu.reelfari.refari, refojigi.refiguri.rekonstrui.renovigi.represi.reprodukti.revivigi, revigligi.revizii, restudi.ritornelo, rekantaĵo.senĉese, tede, daŭre, senfine ripeti.siajn rancorojn remaĉi.svingi : rapide, ripete mov(et)i ion tien kaj reen en aero; movimalantaŭen kaj ĵeti antaŭen.ŝlagro.taŭtologio.tedi : kaŭzi malagrablan senton, pro tro longa daŭro, pro troaripetado, pro ne sufiĉa intereseco.
    ad. ankoraŭ. diri. instrui. lerni. ofte. paroli. tro.

    Iel rilatitaj:

    -ad -at aliteracix anaforx ankoraŭ asonancx balbutx bis! bombardx ciklx citx denovx dirx esprimx eĥx farx fojx instrux kopix lernx novx oftx parolx praktikx tro