ordoni
*ordon/i (tr)
Estre esprimi al iu sian volon, ke li/ŝi faru ion: sendito nur portas: kion oni ordonis, li raportas (Z); la kuracisto ordonis al mi ripozon, ordonis min al la lito; al la popol' ordonu trankviliĝi (Z); li ordonis al la malpura spirito eliri?; la reĝo ordonis venigi al li la reĝinon (X); la reĝo ordonis proklami en sia regno jenon (X); tiel la Eternulo ordonis fari (X); ordonu al li, ke li ne babilu (Z); ordonita kiso havas guston maldolĉan (Z); estas ordonite, ke ĝi hodiaŭ vespere venu por kapti (Z); (abs) ekzemplo proponas sed ne ordonas (Z); kiam forto ordonas, leĝo pardonas (Z) (al potenculo; ĉio permesatas); pli facile estas ordoni, ol oron doni.
dekreti, dikti, instrukcii, regi, obeigi. [VIDU] irigi, vindo, mano, laŭ. ordono
Esprimo de ies estra volo: bezono estas plej forta ordono (Z); deziro kaj inklino ordonon ne obeas (Z); mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro (Z); respekti (Z), observi (Z), forĵeti (Z) ies ordonon; disdoni ordonojn al servantinoj (Z); la ordono estas plenumita (Z); ricevi la ordonon ion ludi (Z); ordono plej severa, ke oni tuj dehaku al mi la kapon (Z); la blanka Kristo, kies ordono estis la amo (Z); [KOMERCO] pagu al la ordono de...; (f) akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj (Z); [BIBLIO] la Dek Ordonoj (de Javeo al Moseo;. [VIDU] tabelo); [BUDHISMO] la Kvin Ordonoj (de Budho: ne drinki, ne mensogi, ne adulti, ne mortigi, ne ŝteli). ordona
Esprimanta ordonon: ordona tono, rigardo, vorto; la ordona modo (Z) (volitivo). ordonema
Inklina donadi ordonojn. ordonitaĵo
Io ordonita. kontraŭordono
Nuligo de antaŭe donita ordono.
deĵori.disciplino.Jozefo ordonis al siaj servistoj balzami lian patron.komandi.La ordonoj estas plenumitaj.labordonanto,minacordoni.obei.Parola ordono, promeso.Pli facile estas ordoni, ol oron doni.varbi.
armeo. decidi. demandi. diablo.
Iel rilatitaj:
-u
absolutx
armex
decidx
dekalogx
dekretx
demandx
deĵorx
diablx
diktx
ediktx
mastrx
minacx
obex
parolx
promesx
servx
severx
tiranx
ĉef-