* (tr)

  1. Paroli pri iu aŭ io, ne uzante la propran nomon aŭ vorton, sed iel komprenigante, pri kiu aŭ kio temas: aludante la antikvan ŝercon, ke hebrea familiestro sin tenas en tiu vespero kiel reĝo, li diris al ŝi: 'ĝoju mia reĝino!' (Z); ŝi aludis pri la familia filo, kiu devas demandi [...] (Z); la artikolo klare aludas la ĵusan skandalon; mi ne volas ĉi tie aludi la okazintaĵojn interne de la komitato; (f) tiu nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo (B).
  1. Nerekte sciigi, subkomprenige averti: sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de B., li eĉ per unu vorto ne aludis al mi, ke tiu ne povas esti mia reprezentanto (Z); kelkaj aludadis, ke la rabeno edziĝis je sia edzino ĝuste pro la mono (Z); doni signon per la okulo k aludi per siaj piedoj (X).
    sugesti.
aludo
Ago k vortoj de tiu, kiu aludas:
  1. tiaj aludoj kontraŭ mi interesas min tre malmulte (Z); s-ro de B. neniam faris al mi ian eĉ plej malgrandan aludon pri tio, ke li proponas fari en E. ian ŝanĝon (Z); li montris per la fingro unu bildon: ĉi tiu apenaŭ rimarkebla aludo [...] (Z); (f) se sub la nomo de vino oni donas al vi simplan akvon, kiu ne havas ĉe la plej malgrandan aludon de vino tiam [...] (Z); la muziko ŝajnas al mi aludo al iu senlima, ie ekzistanta feliĉo (B).
  1. por saĝulo sufiĉas aludo (Z); en ŝerco k ludo ofte sidas aludo (Z). ( [VIDU] kovri).

Iel rilatitaj:

alegorix avertx dirx parolx sugestx