ignori

ignor/i (tr) (2)

Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi: saĝulo ignoras ofendon (X); persono tre grava, kiun ignori aŭ eksciti ni ne devas (Z); postuloj, kiuj tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj (Z); nia sola taktiko povas esti: tute ignori la Delegacion kaj lasi ĝin morti (Z); la anasido naĝis sur la akvo, sed pro sia malbeleco ĝi estis ignorata de ĉiuj bestoj (Z); nia movado jam ne estas ignorebla. [VIDU] okulo, konspiro, strute.
  • ignorado
    Ago de ignoranto: kun plena ignorado de mia demando, li daŭrigis sian parolon.
  • neignorebla
    Tia, ke oni ne povas ignori: neignorebla ordono, defio.

    ignorx


    Iel rilatitaj:

    atentx aŭdx parolx