humila

*humil/a

Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per sia agmaniero: humila, de neniu rimarkata virina kapo (Z); mi estas malforta, sekve mi devas esti humila (Z); ŝi sentis sin nun humila, (ŝi ne plu havis) pretendojn pri estimo de homoj (Z); bone estas esti humila kun malriĉuloj (X); (analoge) ĉiun humilan petadon de helpo ni devas eviti (Z); ne iras hakilo al kolo humila (Z); humile fleksiĝi sub malamika potenco (Z).
  • humileco
    Eco de iu humila: aperis en si la sento de neesprimebla premanta humileco (Z); humileco kaj timo antaŭ la Eternulo (X); la humileco antaŭ la faktoj estas la signo de vera sciencisto.
    abnegacio, rezignacio.
  • humilega
    Tiel humila, ke oni tiun malfidas kaj malŝatas.
  • humiligi
    1. Inspiri al iu humilecon: la misteroj de la universo devas humiligi nian spiriton; mi humiligos min antaŭ miaj okuloj (X); mi humiligis min antaŭ la okuloj de la mondo (Z); diversaj ordonantaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi, post longa pripensado devis min humiligi (Z).
      obei, sin submeti.
    1. Trudi al iu humilecon, fiere malaltigi: ŝi sentis sin iom humiligita (Z); abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis en la manojn de rabantoj (X); ĉiu gento, kiu ne volas humiligite akcepti kulturon en lingvo de siaj fieraj najbaroj (Z); havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve balbutigi unu la alian (Z).
      ofendi, piedpremi.
  • humiligo
    Ago de humiliganto: la ĉefa kaŭzo de intergenta malamo kaj humiligo (Z); se du homoj parolas la saman lingvon sen reciproka humiligo (Z); homo kiu estos atestanto de sia humiliga konfeso (Z).
  • humiliĝi
    Iĝi humila, propravole aŭ trudate: li humiliĝis antaŭ sia Dio (X); al li humiliĝos la popoloj (X); humiliĝi al la forto de la cirkonstancoj (Z); la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, (parolante) lian lingvon (Z); (f) al mono kaj forto humiliĝas la sorto (Z).
  • humiliĝo
    Ago, stato de iu humiliĝanta: ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo pensi pri tio? (Z); la flamanta ruĝo de humiliĝo (Z).
  • humilulo
    Homo nature humila: humilulo atingos honoron (X); revigligi la spiriton de humiluloj (X); li altigis humilulojn (N).
    piulo, virtulo, malriĉulo.
  • malhumila
    Havanta tro altan opinion pri si mem kaj montranta tion per sia konduto: malhumila kortegano, oficisto, funkciulo; malbona kaj malhumila princo (Z); (analoge) malhumila teniĝo, rigardo, projekto; malhumila kontraŭ iu, pri io.
    aroganta, fiera, orgojla, maltima, malmolnuka.
  • malhumil (ec)o
    Eco de iu malhumila: li plenblovis sin de malhumileco (Z); de malhumileco venas malpaco (X); malhumileco estas kara plezuro (Z).

    humila

    REVO: [humila]
    Afekti modestecon.Bone estas esti humila kun malriĉuloj.Cedigi sian "orgojlon" antaux la cirkonstancoj.Descendigi iun de lia alta ĉevalo.Esti kontenta je, per, pro, pri sia sorto.Havi la fierecon ne peti helpon.Humile fleksiĝi sub malamika potenco, el la forto de la cirkonstancoj.Kiom multe mi donus, por ke ---.Li "descendos" de sia alta piedestalo.Li estas malkontenta pri si mem.Li havas en si grandan modestecon.Malaltigi, humiligi, rompi ies fierecon.Malaltiĝi al iu.Modesta kiel violo.Senti sin humiligita.Tio instruos al li pli da modesteco.
    ambicia fiera

    Iel rilatitaj:

    altx ambicix fierx helpx hontx modestx obex parolx